Ĉapitro 9-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


ANKORAŬ PRI -IG- KAJ -IĜ-

9.1. Ĝenerale

La vorteto ['morfemo' diras lingvistoj] -IG- kaj ŝia fratino [kiel dirus arabaj gramatikistoj] -IĜ- estas tre gravaj en Esperanto. Ni jam renkontis ilin en la ekzercoj de la 3-a ĉapitro. Nun ni pritraktu ilin sisteme.

Antaŭ ol antaŭeniri necesas memori pri tio, ke la radikoj en Esperanto havas signifon adjektivan [eksemple: bon-a, bel-a, grand-a, ktp.], substantivan [hom-o, tabl-o, ŝton-o, ktp.] aŭ verban[mang-i, ir-i, leg-i, ktp.].


1 - adjektivo + -ig-



-ig- kaŭzas ŝanĝon de la stato de aĵo laŭ la signifo de la adjektivo

klariga ekzemplo

1. La muro estis blanka.
2. Mi ruĝ-igas ĝin. = mi farbas la muron per ruĝa farbo.
3. Fine la muro estas ruĝa, do 'Mi ruĝigi la muron.'
.


aliaj ekzemploj:


blankigi [la masonisto igis la vandon de la kuirejo blanka]
(mal)plenigi [la benzinisto plenigis la tankon de mia aŭtomobilo per benzino]
(mal)bonigi plibonigi [la kuracilo bonigis mian sanon]
(mal)longigi [la nova leĝo longigis niajn feriajn tagojn]
(mal)rapidigi [la patrino rapidigis la infanojn]
(mal)purigi [la balaisto purigis la straton]
(mal)sekigi [la suno sekigis la teron post la pluvo]
(mal)sanigi [la manĝo de hieraŭ malsanigis min]
lacigi [troa laboro lacigas min]
kontentigi [la donacoj ricevitaj kontentigis min]
klarigi [la instruisto klarigis la malfacilan regulon]
(mal)liberigi


2 = adjektivo + -iĝ-



-iĝ- montras, ke la subjekto mem ŝanĝis sian staton laŭ la signifo de la adjektivo

klariga ekzemplo

1. La vizaĝo de la knabino estis pala.
2. Mi faras al ŝi am-proponon. = mi demandas ŝin, ĉu ŝi volas edziniĝi al mi.
3. Post mia propono ŝia vizaĝo estis ruĝa, ĝi ruĝiĝis.


aliaj ekzemploj:


blankiĝi
(mal)pleniĝi
(mal)boniĝi, pliboniĝi
(mal)longiĝi
(mal)rapidiĝi
(mal)puriĝi
(mal)sekiĝi
(mal)saniĝi
laciĝi
kontentiĝi
klariĝi
(mal)liberiĝi
,hr> 3 = substantivo + -ig-



-ig- kaŭzas ŝanĝon de la stato de homo aŭ aĵo laŭ la signifo de la substantivo

klariga ekzemplo

1. Mia filo ne estas edzo.
2. Mi konvinkas lin trovi edzinon = mi edzigas lin.
3. Fine li estas edzo, do 'Mi edzigis lin.'
.


aliaj ekzemploj:


Substantivoj kun -ig-

glacio glaciigi [la malvarmo glaciigis la akvon]
edzino edzinigi [mi edzinigis mian solan filinon]
lumo lumigi [ bonvolu lumigi la lampon, ĉar estas tro mallume]
flamo flamigi [bonvolu flamigi la fajron, ĉar estas malvarme]
dormo dormigi [mi ne sukcesas dormigi la infanon]
nulo nuligi [mi devis nuligi la kunvenon pro manko de ebleco partopreni]

en sen sub for (mal)pli anstataŭ



4 = substantivo + -iĝ-



-iĝ- montras, ke la subjekto mem ŝanĝis sian staton laŭ la substantivo

klariga ekzemplo

1. La vizaĝo de la knabino estis pala.
2. Mi faras al ŝi am-proponon. = mi demandas ŝin, ĉu ŝi volas edziniĝi al mi.
3. Post mia propono ŝia vizaĝo ruĝiĝis.


aliaj ekzemploj:


aliaj ekzemploj:


Substantivoj kun -ig-

glacio glaciiĝi [la akvo glaciiĝis pro la malvarmo]
edzino edziniĝi [mia filino edziniĝis kaj nun vivas kun ia edzo]
lumo lumiĝi [kiam vi lumigis la lampon, la tuta ĉambro lumiĝis
flamo flamiĝi [papero flamiĝas tre facile]
dormo dormiĝi [la infano ne (en)dormiĝas facile]
nulo nuliĝi [la kunveno nuliĝis pro la striko en la urbo]


5 = verbo + -ig-


-ig- kaŭzas ke iu faru tion, kion la verbo implicas

klariga ekzemplo

1. La akvo ests malvarma. Ĝi ne bola.
2. Mi ŝaltas la fajron kaj boligas la akvon.
3. Fine la akvo bolis kaj mi malŝaltis la fajron.'
.


aliaj ekzemploj:


Verboj kun -ig-

Verboj kun -ig-

boli boligi [la akvo ne bolas. Mi nun boligos ĝin.] bruli bruligi ĉesi ĉesigi daŭri daŭrigi devi devigi droni dronigi fali faligi fari farigi halti haltigi kreski kreskigi morti mortigi okazi okazigi perdi perdigi ŝajni ŝajnigi timi timigi