Ĉi-tiu Esperanto estus turka...

El La bona lingvo
Revizio de 18:03, 16 Okt. 2015 fare de Retumanto (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Renato: faritaj artikoloj Aperinta en http://groups.google.com/group/lakaravelo numero 1, oktobro 2007. Ĉi tiu Esperanto estus turka, se oni legus la intencoj...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Aperinta en http://groups.google.com/group/lakaravelo numero 1, oktobro 2007.


Ĉi tiu Esperanto estus turka, se oni legus la intencojn de Zamenhof!


Esperanton kreis viro, kies menso altgrade funkciis virine, per intuicio. Bonŝance li ne estis lingvisto, sed simple lingvo-amanto. Bedaŭrinde postaj generacioj de viroj, kies menso funkcias nur vire provis kompreni ĝin, uzi ĝin kaj perfortis ĝin. Aliflanke Zamenhof estis filo de sia tempo kaj el tio venas la problemoj pri seksismo en Esperanto, kiuj estus tute solveblaj, se oni ne obstinus virece tranĉi ilin per forto kaj gajni kontraŭ la aliaj.

Esperanto naskiĝis en Eŭropo, sed Zamenhof ne volis ĝin lingve hind-eŭropa. "Mi aranĝis plenan dismembriĝon de la ideoj en memstarajn vortojn.........Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial. . . “. Li komprenis, kion li volas fari, kvankam li mem ne ĉiam sukcesis sekvi siajn principojn. Postaj generacioj de eŭropaj parolantoj de Esperanto kaj miskomprenis kaj intence provis igi Esperanton pli eŭropa. Rasismo (boninteca, pretervola kaj ne rimarkata) estas alia ismo.

Estas tempo por redoni al virinoj kaj al neeŭropanoj sian lokon en Esperanto, ne tuŝante la Fundamenton.


1. Intencoj de Zamenhof

La intencoj de Zamenhof estis noblaj kaj puraj. Tio estas vera laŭdifine. Li volis fari lingvon, kiu estu facila, regula, sed pli manipulebla ol Volapük. Kun vortaro konsistanta el konataj internaciaj radikoj. Li, do, volis krei Bonan Lingvon, eble ĉefe ĉar li ne tiom interesiĝis pri la lingvo kiom pri la enhavo, la interna ideo, la homaranismo, ktp.

Ĉiukaze li havis grandan intuician ideon. Malice oni povas diri, ke li havis tiun ideon kaj ne foirĵetis ĝin, ĉar li ne estis profesia lingvisto sed nur lingvo-amanto. Ĉiuj postaj grandaj lingvistoj (ni citu nur Jakobson), kiuj provis fari internaciajn lingvojn en la postaj jardekoj alvenis nur al naturismaj meznombraĵoj.

La ideo de Zamenhof estis la jena:

"Mi aranĝis plenan dismembriĝon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝangaj vortoj. Se vi prenos verkon skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas sole kaj ĉiam en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per kuniĝo de senŝanĝaj vortoj.

Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alikonformigis tiun chi dismembrighon de la lingvo al la spirito de la lingvoj eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), - li eĉ ne supozas, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."

Tio estas skribita, vere skribita de Zamenhof, ne inventita de mi. Alivorte Zamenhof celis fari lingvon kun neŝanĝeblaj morfemoj, kiel la turka. Sed esperantistoj apenaŭ legis la antaŭparolon de la propraj lernolibroj, kiu, male al tio kion la bona doktoro pensis, ja estas bezona.


2. Kaj kio okazis en la realo……..

Okazis, ke ankaŭ la unuaj esperantistoj estis filoj de sia tempo kaj de “sia lingvo”. Jam en la unua jaro Zamenhof estis inundata de reform-proponoj. Oficiale ili ŝuldiĝis al la fakto ke la lingvo ne rapide progresis kaj al la deziro forigi tiujn facetojn de la lingvo, kiu malhelpas ĝian progreson. En la realo temis pri la nekonfesida deziro “malsovaĝigi” Esperanton kaj igi ĝin pli simila al la “grandaj” okcidentaj kulturlingvoj, alivorte al la franca. Same nekonfesinde hodiaŭ la klopodo estas similigi Esperanton al la angla.

Jam en 1894 Zamenhof publikigis en La Esperantisto ampleksan reformproponaron, kiu estis malakceptita de la tiamaj esperantistoj.

Kaj jen la tiam proponitaj reformoj (kiuj similas al multaj el la nuntempaj):

- La supersignoj malaperas.

- La c estis elparolata kiel malnova ŝ; z kiel malnova c.

- Artikolo ne plu ekzistas.

- La akuzativo havas la saman formon kiel la nominativo.

- En multenombro la substantivoj anstataŭas -o per -i.

- La adjektivo finiĝas, same kiel la adverbo, per -e kaj ne ŝanĝas sian formon.

- La tabelaj vortoj estas anstataŭataj per vortoj prenitaj el la naturaj lingvoj.

- La prepozicio je estas unue forigata sed poste aperis en la reformita vortaro.

Kaj jen ekzemplo de la reformita lingvo:

Unuaj vortoj de Patro nia: Patro nue kvu esten in cielo, sankte estan tue nomo, venan regito tue, estan volo tue, kom in cielo, sik anku sur tero.

kaj kelkaj ekzemploj el la vortareto proponata:

- borgeso (= burĝo)

- kavalo (= ĉevalo)

- omnu (= ĉiu)

- koruso (= ĥoro)

- jovedo = jaŭdo)

- meilo (= mejlo)

- epolo (= ŝultro)

- sik (= tiel)

En 1909 aperis al unua oficiala aldono al la Universala Vortaro produktita de la tiama Lingva Komitato (nuna Akademio).

En ĝi la agado de la kaŝeŭropistoj estas ankoraŭ pli evidenta.

Jen kelkaj ekzemploj laŭ grupetoj .

En la unua grupo estas vortoj, kiuj rekte kontraŭstaras la vorto-faradon de Esperanto laŭ la Fundamentaj reguloj. Ĉu vi memoras pri la dismeto de la ideoj, kiun havis en la menso Zamenhof?

antipatio: malsimpatio aŭ malinklino

anonima: sennoma

tragikomedio: tragedio, kies finiĝo estas feliĉa

Ni ne komentu pri la enkonduko de la radiko “tragi-“, kiu ŝajnae validas nur en ĉi tiu okazo.

Eble ankaŭ

antipodo: loko de la tero, kuŝanta sub niaj piedoj sur la alia duonglobo

estas parto de la enkonduko de la radiko “anti-“ tre vivanta ankaŭ nuntempe en, ekzemple, “antisemit-“, kiun mi nomus “kontraŭ-ŝem-id-“.

La dua grupo rilatas al la fifama sistemo geografio-geografo, kiu firmigas sian ĉeeston, kaj donas eblecojn al postajh generacioj fari multe pli da strangaĵoj.

filozofio: scienco pri la esencaj plej ĝeneralaj principoj kaj kaŭzoj de la estado.

filozofo: scienculo, kiu esploras kaj pritraktas la filozofion.

mito: tradicia fabela rakonto pri antikvaj dioj kaj praaj tempoj.

mitologio: tradiciaj fabelaj rakontoj de la antikvuloj pri la dioj kaj duondiaj herooj.

filologio: scienco, kiu . . . esploras la lingvojn kiel organojn de la spirita vivo de la popoloj.

filologo: scienculo, kiu studas la filologion

astrologio: arto diveni ion estontan laŭ la astroj

astrologo: astrologiisto

astronomio: scienco pri la astroj

astronomo: astronomiisto

filantropo: humanulo, homaramanto aŭ bonfarema homo

filantropio: humaneco, homaramo aŭ bonfaremo

teologio: metoda studo pri Dio kaj diaj aferoj

teologo: teologiisto

Iom aparta estas la pozicio de:

inkvizicio: mezepoka eklezia institucio kaj tribunalo.

inkvizitoro: membro de la inkvizicia tribunalo

Ĝenerale abundas okcidentaĵoj:

manuskripto: manskribaĵo, skribaĵo destinita por presiĝo.

beletristiko: literaturo laŭ la artisma vidpunkto.

depeŝo: urĝa sciigo, sendita per rapida vojo, precipe per telegrafo.

kavalerio: parto de armeo konsistanta el rajdsoldatoj.

spado: glavo konsistanta el longa, rekta, mallarĝa, pinta kaj unutranĉa aŭ dutranĉa klingo kun tenilo

adjutanto: oficiro, kiu komunikas al la subuloj la ordonojn de generalo

aŭtentika: nedubeble certa, vera aŭ originala, oficiale certigita

hekatombo: buĉofero el cent bovoj, ĉe antikvuloj

La verkon de la tiama Lingva Komitato daŭrigis kun elano la postaj generacioj, en kiuj oni konstante plu provis forigi la radikojn ĝermanajn aŭ rusajn enkondukitajn de Zamenhof. Se li mem ne estus protekstinta per la Fundamento vortojn kiel “fingro” kaj “tago” kaj “prava”, nun ni certe dirus “deto”, “ĵurneo” kaj “rajta”. Preter la ŝerca tono, efektive statistikaj kalkuloj pri la morfemaro de Esperanto de la Universala Vortaro tra Plena Vortaro ĝis Plena Ilustrita Vortaro, montras ke la procentaĵo de enkondukitaj morfemoj nek francaj nek anglaj praktike emas reduktiĝi al nulo en la lastaj tempoj .