Ĉu Esperanto estas fundamente facila: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '* reiru al ĝeneralaj artikoloj

'''Ĉu esperanto estas fundamente facila?''' ''Kie oni malkovras, ke la plej fundamenta regulo ŝajnas miskomprenita regulo!''...')

(Anstataŭigis paĝon per '* reiru al ĝeneralaj artikoloj

'''Ĉu esperanto estas fundamente facila?''' ''Kie oni malkovras, ke la plej fundamenta regulo ŝajnas miskomprenita reg...')
Linio 8: Linio 8:

Bonvolu elŝuti la libreton el la jena ligilo:
Oni kontente proklamadas : Esperanto havas nur 16 gramatikajn regulojn ! Sed rapide la lernantoj ricevas komentojn multe pli ampleksajn kaj aŭdas pri Plena Gramatiko, kiu entenas pli ol kvarcent regulojn.

https://mega.nz/#!FUJEiQDL!Z6DgNNHqGKDU4u9uyEckCRpBy4DYxo6J3hPuuMLMal8

Tio estas tre grava afero. Kial la genia lingvokreaĵo ne jam konvinkis la homaron ? Kial ni trovas malmulte da esperantistoj en la mondo, kial multe el ili restas senfinaj komencantoj  kaj malofte esperantoparolantoj,? Certe multajn kialojn oni povas proponi. Ĉu vi ne aŭdis ofte : Finfine, Esperanto estas ne tiel facila, kiel oni pretendas ! Sed ĉu kulpas la fakto, ke oni pretendas ĝin facile lernebla dum ĝi ne estas tiel, aŭ ke oni prezentas, instruas ĝin mallerte, igante ĝin malpli facile lernebla?

Ĉu Esperanto povas esti kaj resti : «eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante ''(1)''»? Ĉu Zamenhof dirante tion troigis? Eble. Tamen multaj lernis la lingvon kaj rapide majstris ĝin uzante nur kiel lernilon la Unuan Libron.

Eble estus interese studi la lingvon ekde la komenco. Estas kurioze, ke hodiaŭ la plej multaj - mi estas unu el ili - lernis la lingvon sen koni kaj studi la Fundamenton! Post ties studo, feliĉe mi trovis ankaŭ kopion de la Unua Libro, ĉefe la antaŭparolon, en kiu Zamenhof klarigas, kiel li konstruis facila sian lingvon. Estis duoble ŝoko:

Unue, Fundamento prezentas nur dek-ses regulojn, sed preskaŭ neniam oni uzis ilin por instrui min aŭ korekti miajn erarojn, kontraŭe oni gramatike klarigis malfacilaĵojn per multaj aliaj reguloj, kiujn mi penis enkapiĝi kaj oportune uzi.

Due, dum la Unua Libro prezentas originalan kaj neeŭropan strukturon, oni prezentis strukture al mi Esperanton, kiel se ĝi estus eŭropa lingvo, tamen multe pli regula. Eble kulpas iom Zamenhof mem, kiam li skribas en la antaŭparolo: «Sed, ĉar simila lingvokonstruo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la Eŭropaj lingvoj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona),- li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo.»

Mi opinias, ke, dum hodiaŭa tutmondiĝo kiam pli kaj pli da homoj lernas aŭ volas lerni la ĉinan lingvon, kiun ŝajne Zamenhof ne konis, ni ne plu devas timi (same kiel li) la fremdecon de la Esperanta lingvokonstruo por eŭropanoj, ke ni devas instrui denove la Fundamenton kaj tiun dismembriĝon. Ĉar fakte, la ĉina lingvo, same kiel multaj neeŭropaj, prezentas similan dismembriĝon. La lernanto devas tute forgesi la lingvokonstruon de sia propra lingvo por bone kompreni kiel funkcias Esperanto. Tio postulas ian realan malfacilecon por la komencanto, sed nur trairante tiun komencan malfacileton, oni povos poste taksi Esperanton kiel facilan lingvon. Ĉar ĝi funkcias danke al tre malmutaj reguloj sen escepto, sed samtempe ebligas multegajn kreaĵojn. Same kiel la notoj de la temperita gamo, kiuj estas nur dekdu, kaj tamen ebligas nenombreblajn komponaĵojn. Ĝi estas ‘bona lingvo’ danke al la principo de la ĝeneraliga asimilo ''(2)'', kiun ebligas la disartikigo de la ideoj sub formo de sendependaj kaj senŝanĝaj vortoj, ankaŭ riĉa lingvo danke al la senfinaj ebloj de kombinado.

Nune, ni rimarku, ke la ok unuaj reguloj: «Partoj  de la parolado» esence ne estas pure gramatikaj reguloj sed donas vortojn, kiuj entenas sencon kaj gramatikan rolon: « En nia lingvo ekzistas tiu tre oportuna – eĉ genia – sistemo, ke la finaĵoj indikas la sintaksan, la gramatikan rolon de la plenaj vortoj». ''(3)''

Do, la vere gramatikaj reguloj estas la ok sekvantaj : Ĝeneralaj reguloj ''(4)''; La 9a kaj 10a temas pri prononco, fine la 11a estas la unua vere gramatika regulo pri vortoj kaj sekve ankaŭ certe la plej grava kaj la plej miskomprenita (tion mi montros sube).

Jen tiu regulo :

11a. La kunmetitaj vortoj rezultas de simpla kunigo de la elementoj, kiuj formas ilin, skribitaj kune sed disigitaj per streketoj[*]. La fundamenta vorto devige sidas fine. La gramatikaj finaĵoj estas taksitaj kiel vortoj. Ekzemple : vapor′ŝip′o (bateau à vapeur) konsistas el vortoj: vapor – vapeur, ŝip – bateau, o – karakteriza finaĵo por substantivo.

[*]  En leteroj aŭ verkoj por personoj, kiuj jam konas la lingvon, oni povas malmeti tiujn streketojn. Ili celas ebligi al ĉiuj facile trovi en la vortaro la precizan sencon de ĉiu el la elementoj de la vorto, kaj sekve ricevi la kompletan signifon sen ia ajn antaŭa studo pri gramatiko.

Por ne miskompreni tiun Fundamentan (kaj fundan) regulon, oni devas memori, kion klarigis Zamenhof en la unua libro (p.12, 13 de franca eldono de 1887) :

« Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj5 vortoj […] Tiel ekzemple la devenon de la vorto frat′in′o , kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj : frat (frato), in (virino), o (kio estas, ekzistas) (kio estas frato-virino = fratino) »

Do, laŭ la 11a regulo, ni povas kompreni : o = kio estas (france : ce qui est…) +  in = ineco de.(féminin de…) + frat (frère ) » = frat′in′o (sœur) », sed la eŭropano komprenas : « Mi disponas radikon frat′ (frère), por fari el ĝi substantivon, mi metas la finaĵon o, do : frat′o, kaj por formi la inecon, mi intermetas la sufikson in, do : frat′in′o (une sœur). Tiu kompreno estas kontraŭ la regulo, ĉar frat iĝus la fundamenta vorto anstataŭ o.

Fakte Zamenhof aldonas: «li (la lernanto) eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto.»

Certe, kiel klarigis Zamenhof, Esperanto povas konformiĝi al nia propra lingvo kaj sekve ŝajne esti facila en ĝia aspekto, sed se ni ne komprenas, kiel ĝi funkcias , se ni konformigas ĝian funkciadon al tiu de nia lingvo, post komenco ŝajne facila, la afero multe komplikiĝos, kaj ni neniam atingos bonan lingvokapablon sen multe labori, same longe kiel ni laboris por regi nian propran lingvon.

Vere, nia kara lingvo estas simpla, pro siaj konstruo kaj funkciado :

Natureco, internacieco, simpleco, reguleco, kohero, klareco, neceso kaj sufiĉo. Ĝi restos simpla, se ni studas, uzas, respektas ĝian fundamenton, kaj se ni ne devigas ĉiujn uzantojn obei multajn regulojn ellaboritajn per komparo al niaj eŭropaj lingvoj.

Nu, oni povas konstati, ke la 11an regulon multaj forgesas, perfidas aŭ ne aplikas, kiam ili instruas aŭ parolas pri vortoj kaj vortfaradoj :

Ŝajnas, ke (preskaŭ ?) neniu uzas nian lingvon skrib'ant'e  tia'manier'e  ni'a'n lingv'o'n  por  ke  fremd'ul'o'j  pov'u  tuj  kompren'i  dank'e  al  Universal'a Vort'ar'et'o,  kiam  li  vojaĝ'as  inter'naci'e.

Kiam ni instruas, ni forgesas malkovrigi la streketojn al komencantoj.

Ofte oni klarigas tute kontraŭFundamente, ke la ‘plena’ vorto : vaporŝipo konsistas el du vortoj : vaporo kaj ŝipo, kontraŭe, la Fundamento montras en ĝi trivortojn : vapor′, ŝip′ kaj o  :  1 : kio estas, 2 : ŝip', 3 :karakterizita de vapor'.

Oni skribas ekzemple : patro, kiel unu vorto (plena vorto), sed la Fundamento skribas patr′o, kaj laŭ la regulo ĝi estas ankaŭ kunmetita vorto : patr ′ o = io, kio estas… patr' .

Ankoraŭ la aliaj derivataj vortoj kunmetitaj per patr’ :

:patr′a  = rilata al, kvalita de patr' ;

:patr′i  = manifestiĝi patr' = esti patro aŭ agi patre

:patr′e  = estante, agante kiel aŭ estiel patr', laŭ maniero de patr'.

Oni aŭdas : « o estas nur gramatikaĵo, kiu pleonasme6 kunportas la substantivan sencon, jam entenata en la radiko Patr′ ». Sed tio estas kontraŭFundamenta. Laŭ la 11a Fundamenta regulo la fundamenta vorto estas la lasta : o, do ja la kompletiga vorto (radiko) patr′ re-alportas la substantivan aspekton. Fundamente : o, entenas substantivan sencon : kio estas, kaj plie indikas nominativan kazon en frazo. En vortaro oni trovas : patr′ (fr. : père), en frazo oni trovas : patr′o (fr. : un père). (ĉar en la franca lingvo oni uzas nedefinitan artikolon).

Oni legas en la tre interesa libro Nia Fundamento sub lupeo7 : « gramatikaj finaĵoj estas konsiderataj kiel sendependaj vortoj […] Tio signifas, ke la finaĵo estus la ĉefelemento, kiu estas specifikita [tiele] de la antaŭa ero. Tio estas ne ĝusta, ĉar promenis ne signifas, ke la pasinta momento indikita de –is, estus difinita de la ago promen′».

Ne kredeble ĉi tie oni neas la Fundamenton mem, precize ties 11an regulon !

Ni analizu la pretendan elmontron de la neĝusteco de la Fundamenta aserto. Ĉu la verkanto ne vidas, ke is ne estas substantivo, ĝi ne estas pasinta momento sed indikas , ke okazis evento en la pasinta momento. Ĝi estas ne nur gramatikaĵo, kiu indikas pasintan momenton aŭ tempon, ĝi havas ankaŭ sencon, is signifas manifestiĝis. Kio manifestiĝis ? La ero promen fakte precizigas la manifestiĝon : per ago promen′, do ja promenis signifas manifestiĝis per ago promen′, la 11a regulo bone efikas !

Iom poste la verkisto precizigas, ke finaĵoj estas ne ĉefelementoj sed akcesoraĵoj, kiuj determinas la antaŭan elementon. Tio denove estas la neo de la 11a regulo, kaj li aldonas, ke tio validas por la « veraj sufiksoj » kiel ar. Do, en arbaro, li vidas ĉefe arb′, kiu ricevas veran sufikson ar, sekve temas ne plu pri arbo sed pri arboj metitaj en grupo, sed japano aŭ ĉino vidas, konforme al sia lingvo kaj konforme al la Fundamento, unue, ke temas pri aro = kio estas ar′ de arb′, do : aro el arboj8. Kiu vido estas pli facila (regula , logika) kaj pli konforma al la Fundamento? La dua kompreneble, ĉar ĉiamaniere la regulo parolas ne pri ĉefelemento sed pri fundamenta vorto (elemento). Ĉefa vorto – laŭ eŭropa koncepto - estas la radiko, kiu estas la pli grava pri la sencon de la plena vorto : arb, sed fundamenta vorto - laŭ la regulo - estas la baza vorto : o, sur kiu oni konstruas la plenan vorton : aro, kaj la kunmetitan vorton : arbaro.

Fakte Zamenhof pri tiu vorto donis : mot fondamental en la franca, principal word en la angla, grundwort en la germana kaj словъ (главное en la rusa, wyrazόw (głόwny en la pola, do estas kompreneble, ke tiuj vortoj respondas pli bone al fundamenta ol al ĉefa en Esperanto. Temas pri vorto, sur kiu oni konstruas la kunmetitan vorton.

Mi prezentis Esperanton al lingvisto, kiu instruas la ĉinan lingvon, post momento ŝi konsentis, ke fakte Esperanto konstruas kunmetitajn vortojn proksimume same kiel la ĉina, sed ŝi diris : « Tamen en kunmetita vorto vi aldonas ekzemple la finaĵon o, por determini la substantivon !» Subite, mi memoris kaj precizigis al ŝi, ke por Zamenhof la finaĵoj estas memstaraj vortoj. Tuje ŝi konkludis : « Se finaĵoj estas taksitaj kiel vortoj, tiam via lingvo funkcias fakte same kiel la nia laŭ la principo:

«  La determinanta (vorto) antaŭas la determinatan (vorton) ».

Ĉiuj konas la internan ideon de Esperanto, ni malkovrigu ĝian internan strukturon.

Kunmetita vorto, kiel ekzemple : frukt′arb′ar′o, ŝajne sekvas la europolingvan skemon :

eventuala Prefikso  aŭ  Radiko  +  Radiko  +  eventuala Sufikso  +  Finaĵo  .

frukt+arb+ar+o : Temas pri arbo, kiu donas fruktojn, sed la sufikso montras, ke estas ne nur arbo sed aro de arboj, do =: aro de arboj kiuj donas fruktojn.

Sed laŭ la Fundamento, ĉefe la 11a regulo, la skemo estas tute simple :

eventuala Determinanto de ‘ eventuala Determinanto de ‘ Determinanto de ‘ Fundamenta vorto .

frukt′arb′ar′o= Io, kio estas aro de arboj kiuj donas fruktojn.

Por ne fuŝi la Fundamentan regulon, oni devas kompreni, ke Zamenhof uzis la vorton : vorto, sed hodiaŭ, danke al laboro de lingvistoj, li uzus la vorton : monemo, sen precizigi leksemo aŭ morfemo, ĉar por li ĉiuj ricevas sencon. Vidu la frazojn de la unua libro cititajn p.2 aŭ la komenton de P. Janton : « Tiu gravega teksto montras ke Zamenhof elpensis sian lingvon kiel kombinon de bazaj neredukteblaj unuaĵoj, en kiujn li enigis nenian gradigon » 9.

Sekve la 11a regulo iĝas : La kunmetitaj vortoj rezultas de simpla kunigo de la monemoj, kiuj formas ilin … La fundamenta monemo staras en la fino. La gramatikaj finaĵoj estas monemoj. Anstataŭ kunmetitaj vortoj, oni povas kompreni : plenaj vortoj.

Por majstri tiun fundamentan regulon, nepre necesas, ke oni konu la sencon de la finaĵoj :

o = kio estas …, ĉu abstrakto, ĉu ulo, ĉu aĵo, ĉu ado aŭ eco … , tio estas determinata de la maldekstra flankelemento.

a = rilata al … , kvalita de … same determinata de la maldekstra elemento.

e = rilate al … , ĉu laŭ loko, ĉu laŭ momento, ĉu laŭ maniero ; cirkonstance determinata…

i  = manifestiĝi … , ĉu esti, ĉu agi (per), funkcii (kiel) ; same determinata …

as = manifestiĝas … , tio estas i en tempo estanta (la nuna tempo aŭ la ĉiama tempo)10 …

is = manifestiĝis … , i  en la tempo estinta (ne plu nuna tempo) …

os = manifestiĝos … , i en la tempo estonta (ne ankoraŭ nuna tempo) …

us = manifestiĝus … , i en kondiĉa modo (en supoza ostempo) …

u = manifestiĝu … , i en vola modo …

j = pli ol unu … , pluralo de …

n = al, celata estas …(montrilmorfemo por) ĉu objekto, ĉu tempo, loko aŭ mezuro celata …

Nur la du lastaj havas kelkfoje nur gramatikan rolon, precize en akordataj vortoj11.

En : « Amikajn  salutojn », n kaj j alportas la sencon : celata estas pli ol unu (al) saluto, n signifas, ke salutoj estas senditaj al kiu(j) oni parolas, kontraŭe j kaj n ne alportas semantikan sencon sed nur gramatikan rolon por akordigi amika al salutojn.

Kiel la regulo precizigas, ke finaĵoj estas monemoj (memstaraj vortoj), oni povas, respektante la fundamenton, kombini ilin : viv′u′o Z, tie′a, « ĉiam as′ant′a »... Nur la sinsekvo n′j ne eblas, fakte por ne konfuzi kun la karesiga monemo.

Se oni ne aprobas komplete la 11an regulon, necesas krei multajn komplikaĵojn por bone kompreni kaj ne erari en vortkonstruo. Necesas kelkaj centoj da gramatikaj reguloj, devigas krei kategoriojn kaj subkategoriojn (radikoj, prefiksoj, sufiksoj, ŝajnsufiksoj …), analizi pleonasmojn kaj kvazaŭpleonasmojn, substantivigon aŭ adverbigon de elementoj laŭ la ligita radiko, vortefikojn rektajn kaj inversajn, doni neologismojn anstataŭ arkaismojn, pripretendi kunmetaĵojn ne regulaj, krei esceptojn kaj tiel plu.

Kion precizigis Zamenhof pri tiu regulo ? Ni legu en la 27a ekzerco de la Fundamento :

« Vortoj kunmetitaj estas kreitaj per simpla kunligado de vortoj ; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed - se la bonsoneco aŭ la klareco postulas -  oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj : skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas) ; internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj) ; tutmonda (= de la tuta mondo) ; unutaga (= kiu daŭras unu tagon) ; unuataga (= kiu estas en la unua tago) ; vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi ; abonpago (= pago por la abono) ».

Zamenhof donas tie multajn trielementajn ekzemplojn (tut′mond′a) eĉ kvarelementajn vortojn (bon′son′ec′o ; unu′a′tag′a), li klarigas la sencon de kelkaj per sintaksa asocio de vortoj uzitaj substantivigite aŭ ne : tablo por skribi, anstataŭ por skrib(ad)o, same kiel li diris pago por abono, li povus diri ankaŭ por aboni. La analizo estas libera pri la formo, ekzemple oni povas ankaŭ analizi skribotablo kiel tablo por skriba ago. La analizo estas ne libera pri la senco, kiu estas eĉ pli preciza ol la simpla aldono de la eroj, ĉar necesas aldoni vortetojn, ekzemple prepozicion por klarigi. La lasta elemento estas ĉiam la fundamenta, eĉ se ĝi estas finaĵo, kaj la maldekstra elemento precizigas ĝin, kaj estas precizigita de sia maldekstra … : unu′tag′a = a de aŭ rilata al tag kiu estas unu = rilata al unu tago. Antaŭe li donis : for′pel′is (ekzerco §9), sen′ĉes′e (§13), mal′ĝentil′ul′in′o (§21).

Esperanto funkcias laŭ tiu principo : La determinanto antaŭas la determinaton12.

En frazo okazas escepto, kiam la determinanto konsistas el aro da vortoj kaj kiam ĝi estas komplementa propozicio kiu, kiel en 75% el la lingvoj, staras en postpozicio13. En plenvorto la determinato estas la fundamenta monemo, la tri suprajn vortojn oni povas klarigi tiele :

For′pel′is : manifestiĝis pelado for : Pel determinas kio manifestiĝis, for determinas kiel pelis = fore pelis.

Sen′ĉes′e : Rilate al ĉesi, sen determinas ke ne ĉesas = laŭ maniero sen ĉeso.

Mal′ĝentil′ul′in′o : ino de hom karakterizata per malĝentil eco = malĝentila homino.

Oni povas kompreni la 11an regulon tiele : La determinanto antaŭas la determinaton, ĉiam en kunmetado la maldekstraj monemoj precizigas la sekvantajn monemojn, alidirite se oni legas frazon kaj ties vortojn de maldekstre-dekstren, oni komprenas, t. e. kunligitan vorton oni analizas, de dekstre-maldekstren. La fundamenta monemo estas la lasta.

La sama afero okazas dum ni kalkulas per dekumaj nombroj. Oni uzas la indiajn cîferojn alportitajn de la araboj, kiuj skribas dekstre maldekstren. Post la kalkulo ĝis 9, ni ne plu havas novan ciferon, do oni reprenas 0 por la unuoj sed oni maldekstren metas 1 apud la 0, tio donas : 10. Oni analizas : 0 unuo kaj 1 deko. Nombrilo aldonas novajn necesajn ciferojn maldekstren. Por legi : 5162347, semantike oni analizas  de dekstre maldekstren :  estas 7 kaj 4 dekoj kaj 3 centoj kaj du mil… kaj fine oni sintakse legas kvin miliono cent sesdek du mil tricent kvardek sep. Necesas analizi antaŭe de dekstre maldekstren por scii, cû la 5 respondas al miliono aŭ cento de mil . Por helpi la analizon francoj metas punkton (angloj komon) inter ĉiu triciferaj aroj ekde la lasta : 5.162.347.

Simile oni analizas la kunmetitajn vortojn, en kiuj utilas - ne la punktoj sed - la streketoj.

Ja la akademio oficialigis la gramatikajn kategoriojn de la « radikoj », kiujn jam aprobis Zamenhof tra la studo de R. de Sausure. La 11a regulo parolas ne pri radiko sed nur pri vorto, nu, parton el tiuj vortoj oni ne nomas radikoj, kelkaj el ĝi ricevas ne nur propran sencon sed ankaŭ gramatikan rolon [ la genia strukturo de nia lingvo ebligas, ke granda parto de la gramatiko, t.e. la ok unuaj reguloj : partoj de la parolado, estu entenata en la vortaro mem]. Tiu parto formas novan kategorion de vortoj, la memstaraj vortoj, kiujn mi proponas nomi la χ′vortoj. Do laŭ la Fundamento kaj ties universala vortaro, estus logike konsideri, ke ekzistas ne tri sed kvar kategorioj, ne nur pro gramatika kialo sed ĉefe pro sencenteno (semantiko) :

''1. La o′vortoj'', kiuj entenas o-(substantivan) sencon, kiel :

patr′, libr′, aĵ ’, ul, ide…

[oni diras ankoraŭ kelkafoje : o′em′vortoj, ĉar plejofte ili estas uzataj kun o-finaĵo, sed ne temas pri sama afero. Atentu, ke ekzemple ec, oni povas difini kiel o'em’vorto, ĉar ĝi estas plejofte uzata kun o-finaĵo, tamen ĝi estas a'vorto, ĉar ĝi entenas kvalitsencon.]

'' 2. La a′vortoj'', (kun la e′vortoj), kiuj entenas ĉu kvalitan ĉu rilatan sencon por akompani, precizigi : o′vortojn ( respektive : a’ aŭ e′ aŭ i′vortojn) kiel : grand′, at′, ec’, em′, et', oft′ …

''3. La i′vortoj'', kiuj entenas manifestiĝo de ago aŭ stato (ankaŭ ŝanĝo), kiel: am′, ad′, ag′, est', re’,hav' …

Kompreneble la elekto de kategorio estas diskutinda, oni scias ke kelkaj vortoj iris de iu al alia gramatika kategorio por ke la vortkonstruo estu pli logika, ke la derivado estu kohera. Tio koncernis ankaŭ la semantikan aspekton de la vorto, ties sencon (Vd. Flor′, gut′, rekrut′…)

''4. La χ′vortoj'', tiuj vortoj estas ĉiuj aliaj : nek o′-, nek a′-, nek i′vortoj. kiel: o, is, jes, mi, en, unu, ĉiu, hodiaŭ …

Iuj : o ; a ; n ; j ; e ; i ; u ; as ; is ; os ; us, estas preskaŭ nur uzataj kiel finaĵoj por ajnaj vortoj, aliaj kontraŭe estas plej ofte uzataj solaj sen finaĵo : pronomoj, prepozicioj, korelativoj, nederivataj adverboj ... , ĉiujn oni povas uzi por fari kunmetitajn vortojn.

Plie kelkaj el tiuj monemoj troviĝas sur la limo inter du kategorioj14, ili preskaŭ apartenas ambaŭe : kun i la infinitiva vorto preskaŭ funkcias kiel o’vorto en frazo : « ami (la ado) estas agrabla ». En la a’vortaj participoj : ant, ekzemple funkcias kiel i’vorto en la frazo : « li estas amanta (= amantas) du virinojn samtempe ».

En la χ′vortoj iu korelativo ekzemple: iu, funkcias kelkafoje kiel o’vorto en: «iu amas» kaj kiel a’vorto en: lingv o’vorto « iu lingvo plaĉas al vi ».

χ′vortoj

Tion oni povas prezenti   iu     i

sur la sekvanta skemo :

Aliajn ekzemplojn donis       ant

Georgo Lagrange : agrabl      am

pluv povas esti nedisigeble

o’vorto aŭ ankoraŭ i’vorto,

same kiel neĝ, vent, hajl…   a’vorto i’vorto

Jen unu el skemoj, kiun mi proponas pri la dispartigo en kvar kategoriojn:

'''LAŬ'SENC'A'J  VORT'KATEGORI'O'J  KAJ  VORT'KONSTRU'O.'''

'''χ'vortoj'''

nul unu du tri kvar kvin ses sep dek cent mil al ĉe de el for ĝis inter je kun laŭ malgraŭ nur per sen tra iu kio tia ĉie neniel ies kiom tial ĉiam neniu io ajn antaŭ baldaŭ kaj aŭ hodiaŭ pli ol ke nun tro mi vi li ŝi ĝi ni ili oni si se ĉu jes ne ja do

'''o'vortoj'''

aĝ amik angul cel ĉambr danĝer estr foj gramatik frat infan jar kandel libr mast nom lingv patr regul ŝu ŝip tabl tag

'''i'vortoj'''

ag batal bol ced ĉes est dorm gratul an e ĝen ir brak bezon ar     ej      o  j  a          ad juĝ

er    id    il    n       ek     ĵet kant

~ĉj    in  ist    aĉ    iĝ        ig kost kuŝ

'''a'vortoj kaj e'vortoj'''

~nj  obl    ec  em  eg      re     leg … manĝ

on  ul  mal  et  ebl  iv      um nask

uj    fi  bo  ind  end  dis pag …  pens

at  ant  it  int  ot  ont  ut unt    far … …

am

hom       aĵ      i  u  as  is  os  us … hav

pov

agrabl ali respond …

senc …     bel blank brav rigard

ceter   cert dekstr facil     sid … star

fidel fort fremd   ŝlos …

gaj   granda grav ĝentil … trink

urb         hel intern jun just       uz …

vapor   kapabl krut lac larĝ         lert         vid

long   matur mol mult neces   vol

vort nov oft ordinar plaĉ pur         zorg

zo riĉ rilat ruĝ sam simil saĝ …

san terur trankvil tut vast ver

La χ-vortoj povas esti ( kaj ofte estas) uzataj solaj, sen kombino, sen finaĵo, kontraŭe la χ-vortoj sub la punktolinio estas preskaŭ neniam uzataj solaj sed kun alia vorto (monemo) estiel finaĵoj.

La vortoj, ene de la punktolinio estas morfemoj plej ofte uzataj kiel afiksoj. (prefikso, sufikso), t. e. kun alia vorto kaj kun finaĵo. At, ant, it, int…estas uzataj post (kiel participoj de) i-vortoj.

Laŭ la fundamenta regulo N° 11, ĉiuj vortoj, kiuj ne estas χ-vortoj, estas kunmetitaj kaj la lasta –eĉ se ĝi estas finaĵo- fundamentas, ekzemple : Patr'o. io, kio estas patr. Kiel patr entenas jam la ideon de o, patr ade (pleonasme) donas tiun substantivan sencon (kio estas), pro la pleonasmo kaj por faciligi la skribadon, oni ofte formetas la streketon en tia vorto :

Patr'o, oni povas skribi : Patro. Same por kuraĝ'a, la vorto kuraĝ kunportas pleonasme la  a-sencon, do oni povas simpligi la skribon : kuraĝa, same ankaŭ : ami, sen uzi la streketojn.

Kontraŭe, estas utile uzi la streketojn ĉefe kun la komencantoj, por montri la kunigadon : kuraĝ'e, kuraĝ'as, am'o, bo'patro, am'anta, am'at'o, amik'ec'a  reto, mir'inda, prav'ig'a, bon'ig'ilo, hav'ebla, mal'hav'ebla, ne'mal'hav'ebla, sen'kuraĝ'ulo, tio estas ulo ĉe kiu kuraĝa kvalito mankas  [= sen’kuraĝo’ulo], al'supr'i, tri'mast'o, tio estas io difinita per mast’, kaj la mastoj estas precizigita per tri, do kompreneble ŝipo havantaj tri mastojn [= (tri mastoj)o], tri'mast'o'j, ŝipoj havantaj…

Kelkaj ekzemploj de kunmetitaj vortoj :

vapor'ŝipo, ŝip'an'aro, pag(i)'povi, grand'kuraĝ'a… (i) por faciligi prononcon

Se oni malkunigas la elementojn por klarigi per frazo, oni inversigas la kutiman legordon :

io, kio estas ŝipo (karakterizita de) vapor' = ŝipo kiu funkcias per vaporo.

Oni analizas same:

aro de ano de ŝipo(j),  povi pagi = povi  pagadon), rilata aŭ de kuraĝa kvalito  kiu estas granda. Ni rimarku, ke supre ĉiuj vortoj (monemoj) samkategorias.

Kio okazas kiam la elementoj malsamkategorias ?

Kiam la vortoj (monemoj) apartenas al malsamaj kategorioj (radikoj aŭ ne), ili estas kompletigaj vortoj, do se oni malkunigas la monemojn por fari klarigan frazon, tiam ili ricevas la ordon same kiel ili sin kompletigas en frazo : a-vorto antaŭ o-vorto, same kiel adjektivo anstataŭ la substantivo, kiun ĝi precizigas : grand'anim'a : rilata al granda animo, tri'angul'o = kio konsistas el tri anguloj, ĉia'manier'e= laŭ ĉiaj manieroj, unu'foj'e, unu'a'foj'e, larĝ(a)ŝultr'a, fremd′lingv′ano, tri'kandel'ing'o…

adverbo antaŭ verbo aŭ adjektivo : multe'kost'a = kvalita de multe kosti, alt'grand'ulo, tie'a…

prepozicio kiel montras sia signifo (situo antaŭ la alia vorto, kiun ĝi precizigas - t.e. o'vorton : ĉirkaŭ'brak'o = kio estas ĉirkaŭ brako, sen'kuraĝ'ulo, sur'tabl'e, pri'pens'i …

kiel la aliaj χ'vortoj : pli'mult'iĝi = iĝi pli multaj, ne'i, al'supr'i, jes'i, tro'ig'ulo, ne'hav'ebla……

Pri neforigo de finaĵo kiel preciziga elemento, ĉio'n'pag'o taŭgas, t. e. ago por ĉion pagi, fakte la finaĵo estas malhavebla, eble ĝi nur malebligas la miskomprenon : ĉio estas pagenda, ĉiopageco.

En frazo ĉiujn vortojn (monemoj) el la kvar kategorioj oni povas kunigi por fari jen : nominativan substantivon, akuzativan substantivon, adjektivon, infinitivan aŭ finitivajn verbojn, adverbojn danke al la vortoj nomitaj finaĵoj, ankaŭ pli ellaboritaj vortojn danke al pluraj monemoj (leksemoj aŭ morfemoj)… Nur memstarivajn vortojn (la χ′vortojn, vidu sube) oni povas uzi solaj (sen finaĵo), ankaŭ la o′vortojn danke al la 16a regulo.

La nura limo de la vortkreado estas, ke la kunmetita vorto havu klaran sencon.

Derivado estas ne alio ol speciala kunmetado, en kiu oni elektas radikon de unu el la kvar kategorioj por formi serion de kunmetitaj vortoj, kiuj entenas ĉiam tiun elektitan radikon : frato, frata, frate, fratino, gefratoj, senfratulo, malfratiĝi ; jes, jesi, jesado, maljesa, jesemulo ...

Do fine la vortfarado estas klara kun nur la 11a regulo, ne devige bezonas la komplikajôj : substantivigo de tia vorto, adverbigo de alia kun vortefiko ĉu rekta ĉu inversa, distingo de radikoj, sufiksoj aŭ prefiksoj, kaj plie de prefiksoidoj, sufiksoidoj, pseŭdopleonasmoj, neregulaj vortkunmetoj, arkaismoj, pretendaj eraroj, esceptoj, kaj tiel plu…, kiuj necesigas 133 regulojn en iu gramatika libro aŭ pli ol 40 paĝoj en alia.15

La Ŝadokoj famigis la frazon : « Kial simpligi, kiam oni povas komplikigi !» Ni ne imitu ilin.

G. Lagrange montris en sia instrukurso, ke la persemantikkategoriaj analizoj kelkafoje pli efikas ol la pergramatikkategoriaj por ne erari en vortkonstruo (Vidu 1 p.1). Sed necesas tamen memori multe pli ol kvar kategoriojn (proksimume tiom, kiom da ‘veraj’ sufiksoj). La gramatikaj kategorioj utilas por precizigi la propran sencon de la observata (plen)vorto, sed ne bezonas kelkaj centoj de pliaj reguloj por vortfarado aŭ vortanalizo, sufiĉas tiu sekva metodo por bone uzi la 11an fundan regulon:

1. Ne forgesi la streketojn por konstrui aŭ analizi.

:frat'in'o; frat'iĝ'o

2.Komencigi konstruon aŭ analizon per la fundamenta elemento, tio estas la lasta:

:o = kio estas : in = ineco de : frat ; o = kio estas : iĝi : frato = ado por iĝi frato.

3.Oni povas formeti la lastan streketon, nur se ne ŝanĝas la senco de la tuta kunmetita vorto16.

frat'in'o = frat'ino = ino de frat ; sed : frat'iĝ'o = kio estas iĝi frato ≠ frat'iĝo = iĝo de frato,

Kutima ekzemplo, kiam la vorto entenas nur du elementojn, kies la flankelemento ade donas la gramatikan sencon de la finaĵo. Tion faras la etaj vortaroj : frat'o = frato ;  iĝ'i = iĝi ; bel'a = bela…

4.Ĉiam la maldekstra flankelemento precizigas la dekstran - eĉ se tiu ĉi estas la lasta,

a) Se flankelementoj estas uzataj samkategorie por klarigi perfraze, oni uzas de dekstre maldekstren la monemojn de la plenvorto.

Frato'ino'o = kio estas ino de frato.

b) Se flankelementoj estas uzataj ne samkategorie por klarigi, la elementojn viciĝas kiel en frazo. frat'ulo = frat'o sed :

frat'ul'o = frata ulo = ulo kun kvalito de frato ;      sen'frat'iĝ'o = sen'frato'iĝi'o = ado de iĝi sen frato.

5.Oni aldonas flankelementon eĉ finaĵon, nur se necesas (nemalhaveblas) por ĝusta kompreno aŭ prononcfacilo.

antaŭ'e'n'iri,  post'e'ulo (posteulo ≠ postulo),  frat'o'temo.

Mi ne trovis en nia lingvo misklarigeblajn ekzemplojn de kunmetitaj vortoj laŭ tiu facila analizo.

Eĥe al la rekta analizo, kiu iras de dekstre maldekstren, mi deziras prezenti al vi interesan rimarkon : La nomo de Zamenhof, kiel klarigis al mi germano, venas certe de Samen’hof, tio signifas la ejo de la semoj, tio jam estas mirinda, ĉar Zamenhof semis multajn vortojn, ankaŭ multajn bonkoraĵojn, plie, kiel montris al mi amiko [Filip Chavignon] : se oni legas tiun korektitan vorton (forgesante la h) : Samenof de dekstre maldekstren, tio donas : Fonemas = Fonem'as. Nekredeble, ĉu ne ? Zamenhof fakte kreis multajn fonemojn, kaj certe ankaŭ li estis fenomena !

Ĝenerale mi opinias, ke multaj vortoj, kiujn PAG aŭ aliuloj17 juĝas malpravaj : ali'land'o, alt'lern'ejo, mis'gust'o, plen'lun'o aŭ sin'ten'o… kontraŭe laŭ Fundamento bone taŭgas. La ŝajna maltaŭgeco rezultas fakte de la miskompreno de la Fundamento, ĉefe temas pri la forgeso de la sementika aspekto de la finaĵoj kaj la erara ideo, ke ili estas nur aldonitaj gramatikaj elementoj. Kulpas la vole-nevole kutima neuzo de la streketoj farita de tiuj, kiuj opinias koni la lingvon, ankaŭ por ni eŭropanoj la fremdeco kaj la nescio de la dismembrigo de la vortoj (en monemojn). Atentu, ni ne juĝu laŭ niaj teorioj anstataŭ juĝi laŭ Fundamento, tiel jam faris Couturat kaj aliaj reformistoj !

Por montri iom ŝerce, ke tiuj facilaj precizoj de la 11a regulo sufiĉas, sen uzi la malfacilaĵojn de la Paganalizo (sen Page analizi !), ni « pripensu pri pripenso » :

Unue, se oni prave konstruis la vorton pripenso, ĝi ne signifas pri penso. Ni analizu :

1)pri'pens'o

2)analizo : kio estas pensi pri. (povas sufiĉi, en la franca tio donas la vorton : réflexion )

3)pri'pens'o ≠ pri'penso, ni ne povas formeti la duan streketon, do ni plu analizos pri'pens'o-n.

4)Se ne kontentigas nin la rekta analizo, ni povas fari klarigajn frazojn.

a) Uzante ĉiujn morfemojn laŭ samaj kategorioj :  prio'penso'o = prio'penso = penso pri penso

Tio donas klarigon, eĉ se ne tre simple kaj facile.

b) Uzante laŭ malsamaj kategorioj : pria'penso'o  = kio estas pria penso

pri'penso'o    = kio estas pri penso (pri'penso'i)o = kio manifestiĝas pri penso

kaj fine la eble pli konforma klarigo : prie'pensi'o    = kio estas prie pensi

5)  Ni ricevas ĉiam la saman signifon, sufiĉas unu el tiuj analizoj, kaj ne necesas aldoni finaĵon al flankelementoj.

Danke al tiu metodo, oni povis facile analizi aŭ povintus (estus povinta) konstrui tian plenan vorton : pripenso, kiu ricevas klaran sencon. Tio estas farita elmontro ! Ĉu ne ?

Aliflanke, la senlima kombinebleco estas tutnature uzata en la ‘reala lingvo’18, ĝi ebligas nin priparoli ion, eĉ se mankas al ni priaj fakaj vortoj. La neeltenebla bezono enigi en la tagan lingvon novajn neologismojn tuŝas tiujn, kiuj ne komprenis la internan funkciadon de nia lingvo, ties Fundamenton. Vortaro kiel PIV bone klarigas nekutiman aŭ fakan vorton danke al frazo konstruita per facilaj vortoj. Same ni povas esprimi koncepton pri kiu ni ne konas la jam fiksitan vorton, danke al kunmetita vorto konstruita per (elinternaj) monemoj jam konataj de ni. Anstataŭ uzi ĉiam pli multe da neologismoj, ni uzu pli kaj pli tiun senliman kombineblecon, por ke nia kara lingvo restu facila.

Ankoraŭ ŝajnas al mi , ke pro imitado de niaj eŭropaj lingvoj, oni komplikis vortojn, tiel : pasinteco aŭ estinteco, tiuj vortoj estas tre adecaj (redundaj) kaj komplikas la memorigon  : iseco, kelkafoje iso sufiĉus por istempo ! Sed ĉar oni instruas misFundamente, ke is estas nur finaĵo, kompreneble pro tiu vidpunkto necesas konstrui simile al niaj lingvoj tiujn komplikajn vortojn. Pri tio konstatu, ke Grabowski studis la lingvon danke al la unua libro, do uzis plurfoje : o, as,is …  kiel memstaraj vortojn. Kiam li skribas la osa tempo , ni komprenas pri kio temas, kaj ni konstatas ke li bone komprenis la Fundamenton, precize : La « gramatikaj » finaĵoj estas memstaraj vortoj, do oni povas eĉ kunligi ilin laŭ la 11a regulo. Pri la uzo de vorto kiel am'ant'as, Z. skribis19 « pli aŭ malpli frue la verbaj finaĵoj eble ricevos la signifon de la verbo esti ». Hodiaŭ oni pli precize diras, ke : as signifas nune aŭ ĉiame (prezence) manifestiĝi : ĉu esti, ĉu funkcii, ĉu agi, laŭ la vorto (radiko), kiu determinas ĝin. De longatempe oni kreis rapid'as(funkcias), grav'as(estas), martel'as(agas per). Hodiaŭe, pli kaj pli oni uzas formojn kiaj mi am'at'as(estas ), nu ili estas tute kompreneblaj por ĉiuj (eĉ por ne kleruloj), same pri amantas, kondiĉe ke oni prezentis kaj instruis al ili la lingvon respektante la Fundamenton, anstataŭ prezenti kaj instrui laŭ la spirito kaj la funkciado de onia propra lingvo.

Konkludo :

Ni memoru la averton de Zamenhof en liaj lingvaj respondoj : « … plenan detalan gramatikon… ne sole ne faciligus la lernadon de la lingvo, sed terure ĝin malfaciligus ! »20 Do, Pag estas mirinde ampleksa priskribo de la gramatika aspekto de nia lingvo laŭ la spirito de eŭropaj lingvoj kaj por tio tre valoras, sed ni ne uzu ĝin por instrui nian lingvon, ĉar ni malfaciligus la aferon !

Esperanto  estas esence facila,  kondiĉe ke ni Fundamente prezentas kaj instruas ĝin, ĉefe ties 11a regulon konsekvence ties internan strukturon.

PIERRE TELLE-BOUVIER, décembre 2008. Kontaktoj : pjer-buvje@voila.fr

'''Notoj'''

(1)  Doktoro Esperanto en la unua libro, Krestomatio p. 245

Kiel registrite je 20:44, 30 Dec. 2018

Ĉu esperanto estas fundamente facila?

Kie oni malkovras, ke la plej fundamenta regulo ŝajnas miskomprenita regulo!

Bonvolu elŝuti la libreton el la jena ligilo: https://mega.nz/#!FUJEiQDL!Z6DgNNHqGKDU4u9uyEckCRpBy4DYxo6J3hPuuMLMal8