19.3. Verboj el substantivoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



KION SIGNIFAS VERBOJ/AGO-VORTOJ DERIVITAJ DE SUBSTANTIVAJ/NOM-VORTAJ RADIKOJ

En unu el la kursoj ni diskutis pri tio, kion povas signifi la verbo ŝeli. Mi provas nun prezenti la temon iom pli ĝenerale:

vortoj finiĝantaj per o en Esperanto estas nomoj de aferoj, konkretaĵoj, abstraktaĵoj, homoj, bestoj, fenomenoj, agoj, kvalitoj, specoj, individuoj k.t.p.:
• tablo = nomo de konkretaĵo
• hundo = nomo de bestospeco
• virto = nomo de kvalito
• aĝo = nomo de kvalito/situacio
• martelo = nomo de ilo
• Petro = nomo de persono
• Parizo = nomo de urbo

Kiam ni faras verbon el tiuj radikoj, la signifo de tiu verbo ne ĉiam estas tuj klara.

Tabl-o --> tabl-i, ekzemple
Ĉi tiu seĝo tablas por mi, ĉar mi ne havas veran tablon.
En ĉi tiu okazo la senco, lau mi, estas "funkcii kiel tablo", "fari la laboron de tablo".

Hund-o --> hund-i, ekzemple
Tiu ŝafido sekvas la mastron tre ameme. Ĝi kvazaŭ hundas.
En ĉi tiu okazo, laŭ mi, la signifo estas "konduti kiel hundo", "simili al hundo".

Virt-o --> virt-i. ekzemple
Mia avino virtas. Ŝi ĉiam kondutas honeste kaj helpeme.
En ĉi tiu okazo, laŭ mi, "esti virta", "havi la kvaliton de virto".

Aĝ-o --> aĝ-i. ekzemple
Mi aĝas tridek jarojn.
En ĉi tiu okazo, laŭ mi, "esti en la aĝo de", "havi la aĝon de".

Martel-o --> martel-i. ekzemple
Mi martelas la najlojn por pendigi bildon sur la muro.
En ĉi tiu okazo, laŭ mi, "bati per martelo", "Bati".

Petr-o --> Petr-i. ekzemple
Hodiaŭ mi Petras.
En ĉi tiu okazo, laŭ mi, "konduti kiel Petro, esti kiel Petro" (Se Petro kutime venas malfrue, Ankaŭ mi hodiaŭ venas malfrue)

Pariz-o --> Pariz-i. ekzemple
En mia vilaĝo oni komencis havi amuzaĵojn kile en Parizo. Ĉi tie ankaŭ ni parizas.
En ĉi tiu okazo laŭ mi "Esti kiel Parizo.

Resume, kiam vi formas verbon el substantiva vorto, la signifo emas esti "fari tion, kion oni kutime faras per tiu aĵo: oni normale martelas per martelo kaj brosas per broso", funkciis kiel kurime funkcias riu aĵo: oni biciklas/veturas per biciklo kaj aŭtomobilas/veturas per aŭtomobilo", "esti kiel leono/leoni, agi kiel profesoro/profesori".

Sed atentu, ne ĉiam la signifo estas klara por ĉiuj kaj tuj komprenebla. En tiu okazo en Esperanto aldonu pecetojn por pliklarigi la signifon. Oni ne tablas manĝojn, sed altabligas manĝojn, oni ne simple ŝelas oranĝon, sed ŝenŝeligas ĝin, kaj pli klare oni ne ŝelas vundon per bandaĝo, sed enŝeligas ĝin per bandaĝo.