2oa: seren-a

El La bona lingvo
Revizio de 21:40, 11 Dec. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: S <hr> <br> '''seren-a''' ''difino'': 1. Sennuba kaj senventa. 2. Kvieta sen ĉagrenoj, sen videbla antaŭtimo aŭ streĉo. Ekzemploj: ''La vetero estis sere...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


seren-a

difino: 1. Sennuba kaj senventa. 2. Kvieta sen ĉagrenoj, sen videbla antaŭtimo aŭ streĉo.

Ekzemploj: La vetero estis serena.; La vento trankviliĝis kaj fariĝis sereno.; Mi prenis la pluvombrelon, ĉar la ĉielo estis malserena.; Grandaj malhelaj nuboj malserenigis la ĉielon.; Ĉiuj fidis lin - eble pro tio, ke lia vizaĝo ĉiam estis serena.; La sereneco estis unu el ŝiaj ecoj de karaktero.; Ili ekaŭdis bonan novaĵon kaj iliaj vizaĝoj sereniĝis.

Tradukoj en la Aldono: serein | serene | ungetruebt, heiter.