3oa: ŝveb-i

El La bona lingvo
Revizio de 17:25, 16 Okt. 2015 fare de Retumanto (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: Ŝ <hr> <br> '''ŝveb-i'''<br> ''difino:'' 1. Resti kvazaŭ pendanta aŭ gliti en aero kun etenditaj, ne moviĝantaj flugiloj aŭ kun haltinta motoro. 2. Rest...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


ŝveb-i

difino: 1. Resti kvazaŭ pendanta aŭ gliti en aero kun etenditaj, ne moviĝantaj flugiloj aŭ kun haltinta motoro. 2. Resti pendanta aŭ gliti en aero. 3. Daŭre restadi en imago aŭ memoro. 4. Disetendiĝi, disvastiĝi. 5. Resti nefiksa, necerta, nedecidita.

Ekzemploj: Nia aviadilo devas dume ŝvebi super la flughaveno.; Multe da birdoj ĉirkaŭŝvebis la arbon.; Estas bela tago kaj neniu nubo ŝvebas en la aero.; Ĉiuj ĝuis la ŝvebadon de flug-balono.; Mi ne vidis kio preterŝvebis - estis jam mallume.; Ŝia vizaĝo ankoraŭ longe ŝvebis en lia memoro.; Pasintnokte denove la sama sonĝo enŝvebis.; Dum la festo ŝvebis tre amika etoso.; Baldaŭ la nokto alŝvebos.; La vortoj ŝvebis sur mia lango sed mi ne kuraĝis ilin diri.

Tradukoj en la Aldono: to hover | planer | schweben |cercerse, spaziare | --- | librarsi sulle ali, stare sospeso nell'aria | bujac.