4.2.1. Kiam oni uzas la verboj en -us

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Kiam oni uzas la verboj kun la finaĵo -US

Ekzistas kelkaj duboj pri la uzo de -us aŭ de -as kaj -os. Do, mi provas klarigi la aferon en pli komprenebla maniero:

US indikas, ke temas pri imagita okazo, pri nereala okazo sed nur elpensita, nur hipoteza.

Se mi estus imperiestro de Ĉinujo, mi malpermesus la uzadon de cepoj.

Vere mi ne estas kaj neniam povas esti imperiestro de Ĉinujo, ankaŭ ĉar ne plu ekzistas imperiestroj en Ĉinujo.



komparu la jenajn frazojn kun malsamaj finaĵoj

Se pluvus, mi malsekiĝus.

Nun ne pluvas, mi nur imagas situacion, en kiu mi ekskursas al la montaro kaj interalie rimarkas, ke mi devos kunpreni ombrelon, ĉar, se pluvus, mi malsekiĝus.

Se pluvas, mi malsekiĝas.

Simpla aserto. Mi estas promenanta kaj ekfalas gutoj, pro kio mi diras, ke, se nun pluvas, mi malsekiĝas. Simpla konstato pri fakto.

Se pluvos, mi malsekiĝos.

Simpla aserto pri la estonta tempo. Mi estas diranta ke morgaŭ mi iros promeni, sed la veteraj antaŭvidoj ne estas certaj pri bela vetero. Do, mi diras, ke tamen mi iros promeni kaj, se pluvos, mi malsekigos. Simpla konstato pri fakto.

Se pluvis, mi malsekiĝis.

Frazo sen senco, ĉar oni konas la pasintan tempon, kaj ne povas fari frazon kun se pri la pasinteco, krom se temas pri nereala hipotezo, pri io kio estus povinta okazi, sed ne okazis, ekzemple:

Se Napoleono estus konkerinta Rusujo, li estus iĝinta tre potenca.

- -

ATENTU: ni konsilas:

- ne uzi la us-verbojn por fari ĝentilajn petojn, ekzemple: Ĉu vi donus al mi la salon?Mi dezirus aĉeti karotojn. Ĉu vi havus ilin? laŭ eŭropa kutimo. En tiu okazo oni uzu la esprimon "bonvole" aŭ similajn: Ĉu vi bonvolus doni al mi la salon? aŭ la simplan -as: Mi deziras aĉeti karotojn. Ĉu vi havas ilin?

- ne uzi la verbojn en -us kaj por situacio imagita en la nuno: Se mi estus imperiestro de Ĉinujo, mi malpermesus la uzon de cepoj. kaj por situacio imagita en la pasinta tempo: Se mi konkerus Ĉinujon antaŭ du jarcentoj, mi alianciĝus kun Japanujo kontraŭ Rusujo.

Bonvolu, do, distingi inter:

Se mi konkerus Ĉinujo, mi alianciĝus kun Japanujo [nuna imagita situacio] kaj Se mi estus konkerinta Ĉinujon, mi estus alianciĝinta kun Japanujo [imagita situacio pri la pasinteco]

ATENTU: Multaj nordeŭropanoj insistas, ke en Esperanto oni uzu nur la simplajn us-formojn: se mi venus, se vi manĝus, ktp. ankaŭ kiam temas pri pasinta tempo. Alivorte ili diras, ke "Se hieraŭ mi venus, mi renkontus vin." Do, ili diras, oni ne uzu la formon: "Se hieraŭ mi estus veninta, mi estus renkontinta vin". Tio ne havas en Esperanto ian logikan bazon. Ĝi fontas el la neuzo de malsimplaj us-formoj en la germana kaj parencaj lingvoj.