4oa: fikci-o

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


fikci-o

difino: 1. Arbitre elpensita deklaro aŭ rakonto. 2. Literatura ĝenro, konsistanta el tiaj fikcioj. 3. Konvencie akceptata neveraĵo.

Ekzemploj: Ne nur infanoj ŝatas fikciojn.; Ŝi rakontis pri ia fikcia granda danĝero.; Li fikciis, ke li estas aktoro.; Tio estas romano de scienca fikcio.; Lia parolado estis diplomatia fikcio.; Bankbiletoj estas fikcia mono.; Ili ĝis nun nenion scias pri la fikcieco de mia konto.

Tradukoj en la Aldono: fiction | fiction | Erdichtung | finzione (letter.) | ficción | ficção | ficció