Al la batalantoj por la Aĥaja Ligo

El La bona lingvo
Revizio de 22:27, 19 Nov. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Kavafis <hr> <br> '''Υπέρ της Aχαϊκής Συμπολιτείας πολεμήσαντες''' Aνδρείοι σεις που πολεμήσατε κ...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Υπέρ της Aχαϊκής Συμπολιτείας πολεμήσαντες

Aνδρείοι σεις που πολεμήσατε και πέσατ’ ευκλεώς·
τους πανταχού νικήσαντας μη φοβηθέντες.
Άμωμοι σεις, αν έπταισαν ο Δίαιος κι ο Κριτόλαος.
Όταν θα θέλουν οι Έλληνες να καυχηθούν,
«Τέτοιους βγάζει το έθνος μας» θα λένε
για σας. Έτσι θαυμάσιος θάναι ο έπαινός σας.—

Εγράφη εν Aλεξανδρεία υπό Aχαιού·
έβδομον έτος Πτολεμαίου, Λαθύρου.

(Από τα Ποιήματα 1897-1933, Ίκαρος 1984)


Al la batalantoj de la aĥaja Ligo

Al vi, heroaj batalantoj glore mortintaj
sen timo antaŭ la malamikoj gajnantaj ĉie.
Vi, neriproĉeblaj, ankaŭ ĉe la malkapablo de Dieo kaj Kritolao.
Kiam grekoj volos glori sin
"Tiajn naskas nia popolo" - ili diros
pri vi. Ĉi tiu estos via brila laŭdo.

Ĉi tion skribis aĥajo en Aleksandrio
en la sepa jaro de la regado de Tolomeo Latiro.


Klariga noto:
Dieo kaj Kritolao estis la malkapablaj kaj koruptitaj militaj estroj de la aĥaja Ligo. Ili estis venkitaj de la romaj generaloj Kaekiljo Metelo kaj Lukjo Mumjo en la jaro 146-a antaŭ nia epoko. Tolomeo Latiro (kikero) estis greka reĝo de Egiptujo kaj la sepa jaro de lia regado verŝajne estis la 110-a antaŭ nia epoko.