Aldona klarigo pri 2.7 - Plurspecaj nombrovortoj
- reiru al ĉapitro 2-a
ORDAJ KAJ NEORDAJ Numeraloj vi skribis : pensu pri la ordaj au neordaj numeroj [ĉu oni diru 'ĉapitro 3-a aŭ ĉapitro 3?]
Ŝajnas al mi, ke numerala sistemo estas facile komprenebla sed malfacile uzebla, kiel ofte en Eo pro tro da ... simpleco !
Sube mi kolektis informojn ofte bezontaj de i-kursanoj... ŝajnas al mi, ke ili permesas simple enkapigi tian, kia estas ĉiu vorto kaj ĝies utilo. Mi estus dankema si vi bonvolus indiki al mi miajn erarojn...
Fundamenta regulo 4 : "La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunmeto de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj – la sufikson -obl-, por la nombronaj – -on-, por la kolektaj – -op-, por la disdividaj – la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj."
Difinoj :
• ciferoj : signoj uzataj por skribi nombrojn: eŭropaj (1, 2, 3 ktp), romanaj (I, II, V, X ktp); arabaj, hindaj ciferoj. • nombroj, kiu servas por formi la ceteraj : para aŭ nepara nombro • (elementaj) nombroj : elementoj de unu el la nombrosistemoj, nome : ▪ fundamentaj numeraloj estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. ▪ entjeraj nombroj pozitivaj kaj negativaj - ekz : …, -2, -1, 0, 1, 2, … ▪ racionalaj nombroj aŭ kvocientoj, t.e rezulto de divido, de entjeroj - ekz : 3 por 12/4, 4,5 por 9/2 ▪ kompleksaj nombroj, t.e nombroj en la formo de ekvacioj - ekz : "a + ib" kun "a" kaj "b" reelaj : 15 + (ix3) ▪ reelaj nombroj pozitivaj aŭ negativaj: entjera nombro pozitiva (2) aŭ negativa (-9) kaj racionala nombro pozitiva (3,1) aŭ negativa (-2,5) • numeraloj : nombronomoj t.e vorto aŭ grupo da vortoj indikanta nombron aŭ numeron : ◦ baza numeralo : Estas dek-ses reguloj en La Fundamento. ◦ orda numeralo : La kvara regulo estas nek la lasta nek la balasta. • numero : cifero aŭ numeralo, montranta la vicon de iu objekto inter aliaj: numero de bileto, de ĉapitro, de domo, de paĝo, ktp : Legu ĉapitron (kies numero estas) tri.
Ekzemploj per du- :
• du (radika nombro) = numeralo , kiu esprimas la nombron post 1 en la serio de la entjeroj-ekz : Elektu unu el la du plurfunkciaj brakhorloĝoj. • dua (a-nombro) : vicmontraj numeraloj , kiu signifas, ke la koncernataĵo venas post unu antaŭa-ekz : Mi malfacile uzis mian duan tabulkomputilon. • due (e-nombro) : nombra adverbo kiu signifas en la dua loko-ekz : Unue sidiĝu kaj due, malŝaltu viajn postelfonojn! • duo (o-nombro) : nombro aŭ cifero 2-ekz : Enskribu duon post la komo.
Memorigilo pri numeraloj kaj operacioj
operacio ilo kalkulo a-vortoj o-vortoj e-vortoj i-vortoj adicio plus Unu plus du faras tri 1 + 2 = 3 - - - - subtraho minus Naŭ minus kvin faras kvar
9 – 5 = 4
- - - - divido per Sepdek dividite per dek faras sep
70 : 10 = 7
- - - - distribuo po En la kunveno estis po du geanoj por ĉiu klubo. po ok (+ plurala o-vorto) - - - multipliko
-obl- (oble de)
Sesoble de ok faras kvardek ok 6 x 8 = 48 duoblo duobla duoble duobligi /ĝi frakciigo -on- Kvarono de dudek estas kvin. 20 x 1/4 = 5 kvarono kvarona kvarone kvaronigi /iĝi kolektivigo
-op- El 6 aĵoj oni povas formi 2 triopojn. 3 = 6 / 2 triopo triopa triope triopigi /iĝi