Aldona klarigo pri 2.7 - Plurspecaj nombrovortoj

El La bona lingvo
Revizio de 23:38, 29 Dec. 2019 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al ĉapitro 2-a <hr> <br> ORDAJ KAJ NEORDAJ Numeraloj vi skribis : pensu pri la ordaj au neordaj numeroj [ĉu oni diru 'ĉapitro 3-a aŭ ĉapitro 3?] Ŝajnas al mi...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


ORDAJ KAJ NEORDAJ Numeraloj vi skribis : pensu pri la ordaj au neordaj numeroj [ĉu oni diru 'ĉapitro 3-a aŭ ĉapitro 3?]


Ŝajnas al mi, ke numerala sistemo estas facile komprenebla sed malfacile uzebla, kiel ofte en Eo pro tro da ... simpleco ! Sube mi kolektis informojn ofte bezontaj de i-kursanoj... ŝajnas al mi, ke ili permesas simple enkapigi tian, kia estas ĉiu vorto kaj ĝies utilo. Mi estus dankema si vi bonvolus indiki al mi miajn erarojn...


Fundamenta regulo 4 : "La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunmeto de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj – la sufikson -obl-, por la nombronaj – -on-, por la kolektaj – -op-, por la disdividaj – la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj."

Difinoj :

   • ciferoj : signoj uzataj por skribi nombrojn: eŭropaj (1, 2, 3 ktp), romanaj (I, II, V, X ktp); arabaj, hindaj ciferoj.
   • nombroj, kiu servas por formi la ceteraj : para aŭ nepara nombro 
   • (elementaj) nombroj : elementoj de unu el la nombrosistemoj, nome : 
           ▪ fundamentaj numeraloj estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil.
           ▪ entjeraj nombroj pozitivaj kaj negativaj - ekz : …, -2, -1, 0, 1, 2, … 
           ▪ racionalaj nombroj aŭ kvocientoj, t.e rezulto de divido, de entjeroj - ekz : 3 por 12/4, 4,5 por 9/2
           ▪ kompleksaj nombroj, t.e nombroj en la formo de ekvacioj - ekz : "a + ib" kun "a" kaj "b" reelaj : 15 + (ix3)
           ▪ reelaj nombroj pozitivaj aŭ negativaj: entjera nombro pozitiva (2) aŭ negativa (-9) kaj racionala nombro pozitiva (3,1) aŭ negativa (-2,5)
   • numeraloj : nombronomoj t.e vorto aŭ grupo da vortoj indikanta nombron aŭ numeron : 
       ◦ baza numeralo :  Estas dek-ses reguloj en La Fundamento.
       ◦ orda numeralo :  La kvara regulo estas nek la lasta nek la balasta.  
   • numero :  cifero aŭ numeralo, montranta la vicon de iu objekto inter aliaj: numero de bileto, de ĉapitro, de domo, de paĝo, ktp : Legu ĉapitron (kies numero estas) tri.

Ekzemploj per du- :

   • du (radika nombro) = numeralo , kiu esprimas la nombron post 1 en la serio de la entjeroj-ekz : Elektu unu el la du plurfunkciaj brakhorloĝoj.
   • dua (a-nombro) : vicmontraj numeraloj , kiu signifas, ke la koncernataĵo venas post unu antaŭa-ekz  : Mi malfacile uzis mian duan tabulkomputilon.
   • due (e-nombro) : nombra adverbo kiu signifas en la dua loko-ekz  : Unue sidiĝu kaj due, malŝaltu viajn postelfonojn!
   • duo (o-nombro) : nombro aŭ cifero 2-ekz : Enskribu duon post la komo.



Memorigilo pri numeraloj kaj operacioj

operacio ilo kalkulo a-vortoj o-vortoj e-vortoj i-vortoj adicio plus Unu plus du faras tri 1 + 2 = 3 - - - - subtraho minus Naŭ minus kvin faras kvar

              9 – 5 = 4

- - - - divido per Sepdek dividite per dek faras sep

            70 : 10 = 7

- - - - distribuo po En la kunveno estis po du geanoj por ĉiu klubo. po ok (+ plurala o-vorto) - - - multipliko

-obl- (oble de) 

Sesoble de ok faras kvardek ok 6 x 8 = 48 duoblo duobla duoble duobligi /ĝi frakciigo -on- Kvarono de dudek estas kvin. 20 x 1/4 = 5 kvarono kvarona kvarone kvaronigi /iĝi kolektivigo

-op- El 6 aĵoj oni povas formi 2 triopojn. 3 = 6 / 2 triopo triopa triope triopigi /iĝi