Aldona klarigo pri 3.1 - Plurspecaj nombrovortoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


NOMBRO-VORTOJ BAZAJ, ORDAJ KAJ ALISPECAJ


A - La bazaj nombrovortoj estas, laŭ la Fundamento: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. Ili indikas kvanton kaj respondas la demandon kiom?.
Ekzemple: Kiom da reguloj estas en la Fundamento? Respondo: "16!"
Al ili oni ne rajtas aldoni la finaĵojn jn .

B - La ordaj nombrovortoj estas unua, dua, tria, kvara, kvina, sesa, sepa, oka, naŭa, deka, centa, mila. Ili indikas la pozicion de io en vico de la samaj objektoj.Ili respondas la demandon kioma?
Ekzemple: Kioma horo estas nun? Respondo: "la 3-a [el 24 eblaj horoj]!" La sepa tago, la dua ĉpitro, la 25-a tago de la monato.
Ili akceptas kaj la plurnombran indikilon j kaj la akuzativan indikilon n: unuajn, duan, ktp.

C - La ciferoj estas la signoj uzataj por skribi la nombrojn: eŭropaj (1, 2, 3 ktp), romaj (I, II, V, X ktp); arabaj, hindaj. ktp.

Ĉ - La adverbaj nombrovortoj estas: unue, due, trie, ktp. Ili indikas la koncepton en la unua loko, en la dua loko, ktp. Ili respondas la demanfon: En kiu sinsekvo?
Ekzemple: Kion mi faru nun? Respondo: Unue iru al la poŝtoficejo kaj due iru al la banko kaj nur trie iru aĉeti la panon.

D La substantivaj [fiiĝantaj per -o] nombrovortoj indikas konkretan nombron aŭ grupo konsistanta el tiom da homoj, kiom la nombro esprimas.
Ekzemple: Skribu duon post la komo! Do vi devas skribi ",2" . aŭ 'Estos koncerto de kantista trio' = Estos koncerto de grupo konsistanta el tri kantistoj. au; 'en Francujo estas almenaŭ milo da esperantistoj'

E La multiplikaj nombroj indikas ke la priparolata objekto enhavas ĝuste iun kvanton tiomfoje, kiom montras la radiko.
li estas duoblo, trioblo, kvaroblo, ktp.
Ili povas esti uzataj en la formoj -oblo, -obla, -oble.
Ekzemple: Ĉi tiu libro estas duoble pli granda ol via. [se via libro havas 40 paĝojn, ĉi tiu havas 80 paĝojn]Ne donu al mi 2 kilogramojn, sed la duoblon. [tio estas 4 kilogramoj] Naŭ estas la tioblo de tri.

F La frakciaj aŭ partaj nombroj indikas un parton de tiom da partoj, kiom estas la baza nombro. Ili estas duono, triono, kvarono, ktp.
Ili povas esti uzataj en la formoj duono, duona, duone.
Ekzemple: Mi manĝis duonon de la torto [La torto estis dividita en du duonoj kaj mi manĝis unu el tiuj du partoj] Ses estas la duono de dek du.

G La kolektivaj nombroj signifas «ĉiuj kune», «en grupoj de». Ili estas unuope, duope, triope, kvarope, ktp.,br> Ili povas esti uzataj en la formoj duopo, duopa, duope.
Ekzemple: Mi restas unuope = Mi restas sole/nur mi/nur unu. Ni promenas duope = Ni estas du kaj promenas kune. La romaj sodatoj batalis ĉiam multope = La romaj soldatoj ĉiam batalis kiam multaj estis kune.


Ĝ La distribuaj nombroj estas formataj per la vorto po antaŭ la nombro.
Ili estas po unu, po du, po tri, po kvar, ktp.
Ekzemple: La infanoj ricevis po du bombonojn. = Ĉiu infano ricevis 2 bombonojn.Ni veturas je po kvardek kilometroj hore = En ĉiu horo, ni veturas kvardek kilometrojn.


Ekzerco 2.7.1.3.