Aldona parto por anglalingvanoj - 5

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Ĉiuj scias pri la longaj vortoj de la germana lingvo, kiel Bundesverfassungsgericht (Federa Konstitucia Tribunalo).

Neniu scias, ke la angla lingvo havas tre pli longajn kunmetitajn vortojn:

  • United Nations Education, Scientific and Cultural Organization = Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Educato, Scienco kaj Kulturo.
  • United Nations Truce Supervision Organization = Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Kontrolo de Milit-paŭzoj.
  • New World Information and Communication Order = Nova Monda informa kaj komunika Ordo.

[La ekzemploj kaj la tradukoj estas el la libro Rekomendata terminaro Esperanto-angla kaj angla-Esperanto por tradukantoj de oficialaj dokumentoj kaj gazetaraj komunikoj, de Humphrey Tonkin kaj Victor Sadler, New York: Mondial, 2017]

Kiel traduki ilin?

Per longa pensado.

Unu maniero estas ĉi tiu: komenci de la lasta grava vorto kaj dividi la kunmetitan esprimon en pecetojn. Ekzemple United Nations Truce Supervision Organization estas dividebla en tri logikajn pecojn: United Nations, Truce Supervision, Organization. Poste oni traduku tuj la lastan vorton kaj aldonu al ĝi la ceterajn pecojn per prepozicioj: Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Kontrolo de Milit-paŭzoj.

Pli malfacila estas la dividado en pecojn en la okazo de New World Information and Communication Order. Ĉu New rilatas nur al World aŭ al la tuta frazo? Ĉu World rilatas nur al Information aŭ al Information and Communication? Sekve Nova Monda informa kaj komunika Ordo. Teorie oni povus pensi ankaŭ pri la eraraj Nov-monda informa kaj komunika ordoNova mond-informada kaj komunika Ordo.


Por ekzerciĝi provu traduki ĉi tiujn:

Defense Department = Deputy (Chief of Staff) = Federal Reserve = NNPT (Nuclear Non-Proliferation Treaty) = Minister for Development Aid =



waka jumping = aliĝi al rivala partio (laŭvorte: salti el la propra kanuo en alian)
war crime = militkrimo
war head = armila kapo
warren = subtera tunelaro
(by the) way = cetere
Weapons of Mass Destruction = Armiloj de Amasdetruo
web application framework = ret-paĝara aplika kadro
web site = ttt-ejo, retejo [ttt = tut-tera-teksaĵo]
week end = semajn-fino
wellness center = bonfartejo
West Bank = Okcidenta Bordo
White House = Blanka Domo, Prezidanta Domo
white lies = bonintencaj mensogoj
white man's burden = devo de la blankulo, ŝarĝo de la blankulo
white-out = blankigilo
whirligig =(eksterdoma ornama) turniĝilo, ventornamaĵo
working group, working party = laborgrupo
working language = laborlingvo, labora lingvo
world-wide web = ttt [tut-tera-teksaĵo]
World Aids Day = Monda Aidosa Tago
World Association for Non-Nationhood = Sennacieca Asocio Tutmonda
World Association of World Federalists Monda Asocio de Mondfederalistoj
World Bank Monda Banko
World Council of Churches Monda Konsilio de Eklezioj
World Court Monda Kortumo
World Day for Cultural Diversity for Dialogue and Development Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo
World Day of Social Justice Monda Tago de Socia Justeco
World Diabetes Day Monda Tago pri Diabeto
World Environment Day Monda Tago de la Medio
World Esperanto Congress Universala Kongreso de Esperanto
World Esperanto Youth Organization = Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
World Food Day Monda Nutraĵa Tago
World Habitat Day Monda Tago de la Fizika Ĉirkaŭaĵo
World Health Day Monda Tago de Sano
World Health Organization Monda Organizaĵo pri Sano
World Maritime Day Monda Tago de la Maro
World Medical Esperanto Association Universala Medicina Esperanto-Asocio
World Meterological Organization (WMO) Monda Meteologia Organizaĵo
World Press Freedom Day Monda Tago de Gazetara Libereco
World Tourism Organization Monda Turisma Organizaĵo
World Trade Organization (WTO) Monda Komerca Organizaĵo
Worldwide Pen-Friend Service Koresponda Servo Mondskala
wrapper script = ŝel-o-skrib-aĵ-o

Washington (state) = Vaŝingtono
West Bank (Palestine) = Okcidenta Bordo