Aldona parto por anglalingvanoj - 5

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Aldona parto por anglalingvanoj - 5

Ĉiuj scias pri la longaj vortoj de la germana lingvo, kiel Bundesverfassungsgericht (Federa Konstitucia Tribunalo).

Neniu scias, ke la angla lingvo havas tre pli longajn kunmetitajn vortojn:

  • United Nations Education, Scientific and Cultural Organization = Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Educato, Scienco kaj Kulturo.
  • United Nations Truce Supervision Organization = Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Kontrolo de Milit-paŭzoj.
  • New World Information and Communication Order = Nova Monda informa kaj komunika Ordo.

[La ekzemploj kaj la tradukoj estas el la libro Rekomendata terminaro Esperanto-angla kaj angla-Esperanto por tradukantoj de oficialaj dokumentoj kaj gazetaraj komunikoj, de Humphrey Tonkin kaj Victor Sadler, New York: Mondial, 2017]

Kiel traduki ilin?

Per longa pensado.

Unu maniero estas ĉi tiu: komenci de la lasta grava vorto kaj dividi la kunmetitan esprimon en pecetojn. Ekzemple United Nations Truce Supervision Organization estas dividebla en tri logikajn pecojn: United Nations, Truce Supervision, Organization. Poste oni traduku tuj la lastan vorton kaj aldonu al ĝi la ceterajn pecojn per prepozicioj: Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Kontrolo de Milit-paŭzoj.

Pli malfacila estas la dividado en pecojn en la okazo de New World Information and Communication Order. Ĉu New rilatas nur al World aŭ al la tuta frazo? Ĉu World rilatas nur al Information aŭ al Information and Communication? Sekve Nova Monda informa kaj komunika Ordo. Teorie oni povus pensi ankaŭ pri la eraraj Nov-monda informa kaj komunika ordoNova mond-informada kaj komunika Ordo.


Por ekzerciĝi provu traduki ĉi tiujn esprimojn:

Defense Department =
Deputy (Chief of Staff) =
Federal Reserve =
NNPT (Nuclear Non-Proliferation Treaty) =
Minister for Development Aid =
Weapons of Mass Destruction =
web application framework =
white man's burden =
World Aids Day =
World Council of Churches =
World Day for Cultural Diversity and for Dialogue and Development =
World Day of Social Justice =
World Health Organization =
World Maritime Day =
World Press Freedom Day =



La vortaro de Esperano estas parte konstruita kaj ĉiutage konstruata pere de afiksoj= 'fiksaj aldonitaj pecetoj antaŭ -prefiksoj - aŭ post - sufiksoj - la ĉefa radiko.

Listojn de ili vi trovas ĉi tie: https://en.wikibooks.org/wiki/Esperanto/Appendix/Table_of_affixes

http://esperanto.davidgsimpson.com/eo-affixes.html