Aldona parto por anglalingvanoj 1

El La bona lingvo
Revizio de 18:02, 11 Sep. 2018 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


'Adjectives and adverbs in Esperanto'

The key to reading Esperanto is to look carefully at the word endings.

-o = noun
-a = adjective
-e = adverb

An adjective is used to describe a noun.
An adverb is used to describe a verb. English adverbs often (but not invariably) end in -ly.

The usual grammatical terminology is that adjectives modify nouns, while adverbs modify verbs.

Some examples:


Bela kanto.
La kanto estas bela.
Ŝi kantas bele.

Rapida trajno.
La trajno estas rapida.
La ĉevalo kuras rapide.

Laŭta muziko.
La muziko estas tro laŭta.
Li parolas tre laŭte.


Any word may be turned into an adjective or an adverb in Esperanto, e.g.

hundo = dog
hunda = canine, doggish, dog-like: liaj hundaj okuloj = his dog-like eyes
hunde = in a doggish manner: li sekvas ŝin hunde = he follows her like a dog

ĵaŭdo = Thursday
ĵaŭda, e.g. niaj ĵaŭdaj kunvenoj = our Thursday meetings
ĵaŭde = on Thursdays

aŭtobuso = bus
aŭtobusa = connected with buses, e.g. aŭtobusaj biletoj = bus tickets
aŭtobuse = in the manner of a bus, by bus: ni iros aŭtobuse = we’ll go by bus

Exercise:
Add either the adjective ending -a (or -an, -aj, -ajn) or the adverb ending -e in the following sentences:

1. Mia kafo estas tro varm_.
2. Ili dancas bel_.
3. En mia ĝardeno estas du alt_ arboj.
4. Mi malfermis la malgrand_ skatolon.
5. La aŭtobusoj ne venas oft_.
6. La aŭtobusoj estas maloft_.
7. Lia laŭt_ krio ŝokis min.
8. La jun_ infano legas malrapid_.
9. Li havas laŭt_ voĉon.
10. Ŝi parolis laŭt_, klar_ kaj elegant_.
11. Ĉu la supo estas bongust_?
12. La ĉokolado gustas bon_.

Solvoj

1. Mia kafo estas tro varma.
2. Ili dancas bele.

3. En mia ĝardeno estas du altaj arboj.
4. Mi malfermis la malgrandan skatolon.
5. La aŭtobusoj ne venas ofte.
6. La aŭtobusoj estas maloftaj.
7. Lia laŭta krio ŝokis min.
8. La juna infano legas malrapide.
9. Li havas laŭtan voĉon.
10. Ŝi parolis laŭte, klare kaj elegante.
11. Ĉu la supo estas bongusta?
12. La ĉokolado gustas bone.