Aldona parto por azianoj - 7

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


1. PRI KUNLIGADO DE FRAZOJ

Ni jam vidis, ke en eŭropaj lingvoj oni ŝatas kunmeti en longan frazegon ĉiujn simplajn frazojn, kiuj rilatas al la sama temo.Relegu ĉe: http://bonalingvo.net/index.php/Aldona_parto_por_azianoj_4

Ni tie vidis la kunligadon de la plej simpla speco:

---

Mi vidis tre klare = simpla frazo
Li venas per biciklo = simpla frazo

Mi vidis tre klare, ke li venas per biciklo. = frazo el frazoj = frazego

La veter-antaŭvido informas nin = simpla frazo
Morgaŭ estos granda neĝo-falo = simpla frazo

La veter-antaŭvido informas nin, ke morgaŭ estos granda neĝo-falo. = frazo el frazoj = frazego

---

Nun ni vidu alian specon de kunligado, kiu estas iom pli malsimpla:

Mi vidis tre klare knabon= simpla frazo
Li venas per biciklo = simpla frazo

Mi vidis tre klare la knabon, kiu venas per biciklo. = frazo el frazoj = frazego.

Kaj jen ekzemplon ankoraŭ pli malsimplan:

Mi vidis tre klare knabon= simpla frazo
Li venas per biciklo = simpla frazo
La biciklo estas ruĝa = simpla frazo

Mi vidis tre klare la knabon, kiu venas per biciklo, kiu estas ruĝa. = frazo el frazoj = frazego