Aldona parto por azianoj - 7

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


1. PRI KUNLIGADO DE FRAZOJ

Ni jam vidis, ke en eŭropaj lingvoj oni ŝatas kunmeti en longan frazegon ĉiujn simplajn frazojn, kiuj rilatas al la sama temo.Relegu ĉe: http://bonalingvo.net/index.php/Aldona_parto_por_azianoj_4

Ni tie vidis la kunligadon de la plej simpla speco:

---

Mi vidis tre klare = simpla frazo
Li venas per biciklo = simpla frazo

Mi vidis tre klare, ke li venas per biciklo. = frazo el frazoj = frazego

La veter-antaŭvido informas nin = simpla frazo
Morgaŭ estos granda neĝo-falo = simpla frazo

La veter-antaŭvido informas nin, ke morgaŭ estos granda neĝo-falo. = frazo el frazoj = frazego

---

Nun ni vidu alian specon de kunligado, kiu estas iom pli malsimpla:

Mi vidis tre klare knabon= simpla frazo
Li venas per biciklo = simpla frazo

Mi vidis tre klare la knabon, kiu venas per biciklo. = frazo el frazoj = frazego.

Kaj jen ekzemplon ankoraŭ pli malsimplan:

Mi vidis tre klare knabon= simpla frazo
Li venas per biciklo = simpla frazo
La biciklo estas ruĝa = simpla frazo

Mi vidis tre klare la knabon, kiu venas per biciklo, kiu estas ruĝa. = frazo el frazoj = frazego

Do, en ĉi tiuj strukturoj kiu estas la kunligilo, kiu resendas nian penson al la lasta afero, aĵo, homo de la antaŭa frazo: kiu = knabo kaj kiu = biciklo.

Same funkcias pri kio, kia, kies, kie, kiel, kial, kiom, kiam.

Mi vidis la homon, kiu mortigis hundon, kio ĝenis min.
kio = la homo, kiu mortigis la hundon. kio egalas al tuta situacio.

Jen estas skribilo, kia estas taŭga

Mi trovis la lernanton, kies libro estis perdita.
kies = de kiu = de la lernanto.

Mi loĝas en urbo, kie loĝas multaj homoj.
kie = en kiu = en urbo

Mi scias la manieron, kiel legi en Esperanto.
kiel = en kiu maniero

Mi scias la kialon, kial vi lernis Esperanton.
kial = pro kiu motivo.

Mi konas la tempon, kiam la instruisto venas.
kiam = en kiu tempo.

2. PRI LA DUOBLA FUNKCIO DE KIU, KIO, ktp.

La tuta serio estas uzata 'ankaŭ por fari demandojn.

demando: Kiu venis?
respondo: Venis Jozefo.

demando: Kio okazis?
respondo: Okazis milito.

demando: Kia ŝi estas?
respondo: Ŝi estas bela.

demando: Kies libro estas ĉi tiu?
respondo: De Jozefo.

demando: Kie vi loĝas?
respondo: Mi loĝas en Tokio.

demando: Kiel vi venis?
respondo: Mi venis per aŭtobuso.

demando: Kial vi venis?
respondo: Mi venis por lerni Esperanton.

demando: Kiam vi venis?
respondo: Mi venis hieraŭ.

demando: Kiom da mono vi havas?
respondo: Mi havas dek dolarojn.

3. DUOBLA FUNKCIO DE LA ALIA VORTOJ FINIĜANTAJ PER _U

Ĉiuj el ĉi tiuj vortetoj finiĝantaj per -u: kiu, iu, ĉiu, neniu havas du signifojn:

3.1. KIAM ILI ESTAS SOLAJ

Kiam ili estas solaj ili signifas:

kiu = kiu homo: Kiu venis? = Kiu homo venis?

iu = iu homo: Venis iu = Venis homo.

tiu = tiu homo: Venis tiu = Venis tiu homo (kaj ne alia)

ĉiu = ĉiu homo: Ĉiu havas du manojn = Ĉiu homo havas du manojn.

neniu = neniu homo: Neniu amas min = Neniu homo amas min.

3.2. KIAM ILI ne ESTAS SOLAJ

Kiam ili ne estas solaj ili indikas la specifecon de aĵo, afero au homo

Kiu knabo estas via filo? Petro! Kiu libro estas sur la tablo? La Fundamento de Esperanto!

Iu libro parolas pri la antikvaj ĉinaj imperiestroj. Iu lernanto demandis pri Napoleono. Kiu li estis?

Tiu horloĝo estas multekosta. Tiu ĉapelo estas malbela.

Ĉiu teo estas bongusta. Ĉiu patrino amas sian filon.

Neniu lingvo estas pli facila ol Esperanto. Neniu lando estas pli granda ol Brazilo.