Aldona parto por azianoj 1

El La bona lingvo
Revizio de 22:32, 25 Maj. 2020 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Ĉapitro 1-a <hr> <br> '''Kelkaj bazaj konceptoj por kompreni Esperanton''' '''1. Signifo de la radikoj en Esperanto''' Ni diris: ''ne sufiĉas koni la radikon...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Kelkaj bazaj konceptoj por kompreni Esperanton

1. Signifo de la radikoj en Esperanto

Ni diris:

ne sufiĉas koni la radikon, vi devas koni ankaŭ ĝian signifon.
Alivorte la radiko mem havas signifon ankaŭ antaŭ ol oni aldonas finaĵon.

Tiuj signifoj estas de kvar specoj:

  • Substantivoj/nomoj, alivorte aĵoj aŭ aferoj, finaĵo O.
  • Adjektivoj/kvalit-vortoj, alivorte kvalitoj. Ankaŭ la adverboj povas esti konsiderataj en ĉi tiu grupo. Finaĵoj A aŭ E.
  • Verboj/ago-vortoj aŭ stato-vortoj, finaĵo I.
  • Sen aparta signifo (prepozicioj kaj similaj vortetoj), pri kiuj ni parolos aparte.

1.1. Kio estas substantivo

Substantivo estas latindevena vorto en la gramatiko de eŭropaj lingvoj kun la signifo konkreta nomo/nomo de konkretaĵo, kvnkam ĝi rialtas kaj al konkrete videblaj aĵoj, ekzemple tablo, pomo, vito, hundo sed ankaŭ sentoj aŭ pensoj, ekzemple ĝojo, malĝojo, varmo, malvarmo