Aldona parto por azianoj 1

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Kelkaj bazaj konceptoj por kompreni Esperanton

1. Signifo de la radikoj en Esperanto

Ni diris:

ne sufiĉas koni la radikon, vi devas koni ankaŭ ĝian signifon.
Alivorte la radiko mem havas signifon ankaŭ antaŭ ol oni aldonas finaĵon.

Tiuj signifoj estas de kvar specoj:

  • Substantivoj/nomoj, alivorte aĵoj aŭ aferoj, finaĵo O.
  • Adjektivoj/kvalit-vortoj, alivorte kvalitoj. Ankaŭ la adverboj povas esti konsiderataj en ĉi tiu grupo. Finaĵoj A aŭ E.
  • Verboj/ago-vortoj aŭ stato-vortoj, finaĵo I.
  • Sen aparta signifo (prepozicioj kaj similaj vortetoj), pri kiuj ni parolos aparte.
    ,br>

1.1. Kio estas substantivo

Substantivo estas latindevena vorto en la gramatiko de eŭropaj lingvoj kun la signifo konkreta nomo/nomo de konkretaĵo, kvnkam ĝi rilatas kaj al konkrete videblaj aĵoj, ekzemple tablo , pomo , viro , hundo sed ankaŭ al sentoj aŭ pensoj, ekzemple ĝojo , malĝojo , varmo , malvarmo aŭ al agoj iro , reveno , aŭ al lokoj, Japanujo , Pekino .