Aldona parto por azianoj 1

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Kelkaj bazaj konceptoj por kompreni Esperanton

1. Signifo de la radikoj en Esperanto

Ni diris:

ne sufiĉas koni la radikon, vi devas koni ankaŭ ĝian signifon.
Alivorte la radiko mem havas signifon ankaŭ antaŭ ol oni aldonas finaĵon.

Tiuj signifoj estas de kvar specoj:

  • Substantivoj/nomoj, alivorte aĵoj aŭ aferoj, finaĵo O.
  • Adjektivoj/kvalit-vortoj, alivorte kvalitoj. Ankaŭ la adverboj povas esti konsiderataj en ĉi tiu grupo. Finaĵoj A aŭ E.
  • Verboj/ago-vortoj aŭ stato-vortoj, finaĵo I.
  • Sen aparta signifo (prepozicioj kaj similaj vortetoj), pri kiuj ni parolos aparte.
    ,

1.1. Kio estas substantivo

Substantivo estas latindevena vorto en la gramatiko de eŭropaj lingvoj kun la signifo konkreta nomo/nomo de konkretaĵo, kvnkam ĝi rilatas kaj al konkrete videblaj aĵoj, ekzemple: tablo , pomo , viro , hundo sed ankaŭ al sentoj aŭ pensoj, ekzemple ĝojo , malĝojo , varmo , malvarmo aŭ al agoj iro , reveno , aŭ al lokoj, Japanujo , Pekino .

1.2.1. Kio estas adjektivo

Adjektivo estas latindevena vorto en la gramatiko de eŭropaj lingvoj kun la signifo vorto esprimanta la kvaliton de alia vorto, kiel bela en la esprimo bela virino, ekzemple: bel a , grand a , malgrand a , long a , ktp.


1.2.2. Kio estas adverbo


Adverbo estas latindevena vorto en la gramatiko de eŭropaj lingvoj kun la signifo vorto esprimanta la manieron de ago, kiel bele en la esprimo bele kantas, ekzemple: bel e , grand e , malgrand e , long e , ktp.