Aldona parto por azianoj 1

El La bona lingvo
Revizio de 13:16, 16 Jan. 2022 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Kelkaj bazaj konceptoj por kompreni Esperanton

1. Signifo de la radikoj/bazaj vortoj en Esperanto

Ni diris:

ne sufiĉas koni la radikon/bazan vorton, vi devas koni ankaŭ ĝian signifon.
Alivorte la radiko mem havas signifon ankaŭ antaŭ ol oni aldonas finaĵon.

Tiuj signifoj estas de kvar specoj:

  • Substantivoj/nomoj, alivorte aĵoj aŭ aferoj, finaĵo O.
  • Adjektivoj/kvalit-vortoj, alivorte kvalitoj. Ankaŭ la adverboj povas esti konsiderataj en ĉi tiu grupo. Finaĵoj A aŭ E.
  • Verboj/ago-vortoj aŭ stato-vortoj, finaĵo I.
  • Sen aparta karaktero (prepozicioj kaj similaj vortetoj), pri kiuj ni parolos aparte.
    ,

1.1. Kio estas substantivo

Substantivo estas latindevena vorto en la gramatiko de eŭropaj lingvoj kun la signifo konkreta nomo/nomo de konkretaĵo, kvankam ĝi rilatas kaj al konkrete videblaj aĵoj, ekzemple: tablo , pomo , viro , hundo sed ankaŭ al sentoj aŭ pensoj, ekzemple ĝojo , malĝojo , varmo , malvarmo aŭ al agoj iro , reveno , aŭ al lokoj, Japanujo , Pekino .

1.2.1. Kio estas adjektivo

Adjektivo estas latindevena vorto en la gramatiko de eŭropaj lingvoj kun la signifo vorto esprimanta la kvaliton de alia vorto, kiel bela en la esprimo bela virino, ekzemple: bel a , grand a , malgrand a , long a , ktp.

1.2.2. Kio estas adverbo


Adverbo estas latindevena vorto en la gramatiko de eŭropaj lingvoj kun la signifo vorto esprimanta la manieron de ago, kiel bele en la esprimo bele kantas, ekzemple: bel e , grand e , malgrand e , long e , ktp.

1.3. Kio estas verbo

Verbo estas latindevena vorto en la gramatiko de eŭropaj lingvoj kun la signifo vorto esprimanta agon aŭ staton , kiel manĝas en la esprimo mi manĝas, ekzemple: manĝ as , ir as , skrib as , est as , ktp.

1.4. Kio estas la radikoj/bazaj vortoj sen aparta karaktero

Estas kunligaj kaj funkciaj vortoj, kiel per, por, kun, tamen, sed, kiuj ankaŭ havas signifon kaj kiuj estas uzataj ankaŭ kiel veraj kompletaj vortoj, sed rajtas ankaŭ preni ĉiujn finaĵojn, ekzemple: pere, pera, peri, kuno, pora, ktp.