Aldona parto por azianoj 4: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 23: Linio 23:

'''PRI  LA UZO DE LA MALGRAnDA VORTO''' '''''KE'''''

'''PRI  LA UZO DE LA MALGRANDA VORTO''' '''''KE'''''

Estas multaj manieroj kunligi simplajn frazojn en ''frazegon''. La plej facila estas per la vorto '''ke''', kiu ne havas apartan signifon ol la kunligado.

Estas multaj manieroj kunligi simplajn frazojn en ''frazegon''. La plej facila estas per la vorto '''ke''', kiu ne havas apartan signifon ol la kunligado.
Linio 40: Linio 40:

- mi sentas, '''ke''' la morto baldaŭ min vokos

- mi sentas, '''ke''' la morto baldaŭ min vokos

- ili diras, '''ke''' ne eblas

- ili diras, '''ke''' ne eblas

'''Oni ofte trovas ĝin post la verboj ''diri'', ''pensi'', ''opinii'' akja similaj'''

'''ALIA PROBLEMETO EN LA KUNMETADO DE SIMPLAJ FRAZOJ'''

En la realo mi diras al virino: "''Mi amas '''vin'''.''

Sed kiam mi rakontas tion al alia persono mi diras: ''Mi diris al ŝi, '''ke''' mi amas '''ŝin'''.''

Kiel registrite je 17:40, 24 Jan. 2021

PRI KUNLIGADO DE FRAZOJ

En multaj lingvoj de la mondo, ne nur hindaj-eŭropaj, ekzistas la ideo, ke oni devas kunligi simplajn frazoj kaj fari unu grandan frazegon, kiu konsistas el kunmetado de simplaj frazoj por diri la tutan penson pri unu afero. Ĉi tie ni nomas frazego la kunmetaĵon de pluraj simplaj frazoj, ekzemple:

Mi vidis tre klare = simpla frazo
Li venas per biciklo = simpla frazo

Mi vidis tre klare, ke li venas per biciklo. = frazo el frazoj = frazego

La veter-antaŭvido informas nin = simpla frazo
Morgaŭ estos granda neĝo-falo = simpla frazo

La veter-antaŭvido informas nin, ke morgaŭ estos granda neĝo-falo. = frazo el frazoj = frazego

Mi diris al ŝi = simpla frazo
Mi amas vin = simpla frazo

Mi diris al ŝi, ke mi amas ŝin. = frazo el frazoj = frazego

PRI LA UZO DE LA MALGRANDA VORTO KE

Estas multaj manieroj kunligi simplajn frazojn en frazegon. La plej facila estas per la vorto ke, kiu ne havas apartan signifon ol la kunligado.

Jen multaj ekzemploj:

- estas al mi tre agrable, ke mi havas la okazon nun saluti vin
- ne bone estas, ke la malsanuloj fumas tian fortan tabakon
- el la dirita regulo sekvas, ke ni povas...
- tiun supozon, ke li estas trompisto, mi tuj pruvos al vi
- mi faras al vi donacon, ke el via buŝo eliros floro
- la fakto, ke vi aĉetis tion...
- nur kun tiu diferenco, ke vi ne havas monon...
- malgraŭ tio, ke pluvos
- lia penso estas, ke ni devas akcepti la inviton
- mi sentas, ke la morto baldaŭ min vokos
- ili diras, ke ne eblas

Oni ofte trovas ĝin post la verboj diri, pensi, opinii akja similaj

ALIA PROBLEMETO EN LA KUNMETADO DE SIMPLAJ FRAZOJ

En la realo mi diras al virino: "Mi amas vin.
Sed kiam mi rakontas tion al alia persono mi diras: Mi diris al ŝi, ke mi amas ŝin.