Aldona parto por azianoj 4: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
(4 mezaj versioj de la sama uzanto ne montriĝas)
Linio 40: Linio 40:

- mi sentas, '''ke''' la morto baldaŭ min vokos

- mi sentas, '''ke''' la morto baldaŭ min vokos

- ili diras, '''ke''' ne eblas

- ili diras, '''ke''' ne eblas

'''Oni ofte trovas ĝin post la verboj ''diri'', ''pensi'', ''opinii'' kaj similaj'''

'''Oni ofte trovas ĝin post la verboj ''diri'', ''pensi'', ''opinii'' kaj similaj'''

'''3. ALIA PROBLEMETO EN LA KUNMETADO DE SIMPLAJ FRAZOJ'''

'''3. ALIA PROBLEMETO EN LA KUNMETADO DE SIMPLAJ FRAZOJ'''
Linio 129: Linio 130:

''Mi vidis tre klare, '''ke''' li venas per biciklo. = frazo el frazoj = frazego''

''Mi vidis tre klare, '''ke''' li venas per biciklo. = frazo el frazoj = frazego''

'''Alia sistemo por kunligi frazojn povas realiĝi per verboj'''

'''Alia sistemo por kunligi frazojn estas kunligo per la verbo'''

Mi eliras el la domo = simpla frazo

Mi eliras el la domo = simpla frazo

Linio 138: Linio 139:

Elir'''ante''' el la domo, mi fermas la pordon.

Elir'''ante''' el la domo, mi fermas la pordon.

'''Dum promen(ad)o''' mi telefonas = Promen'''ante''', mi telefonas.

'''Dum promen(ad)o''' mi telefonas = Promen'''ante''', mi telefonas.'

'''Post promen(ad)o''' mi ripozas = Promen'''inte''', mi ripozas.

'''Post promen(ad)o''' mi ripozas = Promen'''inte''', mi ripozas.'

'''Antaŭ promen(ad)o''' mi trinkas = Promen'''onte''', mi trinkas.

'''Antaŭ promen(ad)o''' mi trinkas = Promen'''onte''', mi trinkas.'

'''''pliaj ekzemploj'''''

'''Mi eliras''' el la domo [simpla frazo]

'''Samtempe mi fermas''' la pordon. [simpla frazo]

Elir'''''AntE''''' el la domo, '''mi''' fermas la pordon [frazego]

'''Mi jam eliris''' el la domo [simpla frazo]

'''Kaj nun mi aĉetas''' kukon. [simpla frazo]

Elir'''''IntE el la domo''''', '''mi''' aĉetas kukon  [frazego]

'''Mi baldaŭ eliros''' el la domo [simpla frazo]

'''Kaj nun mi surmetas''' mian mantelon. [simpla frazo]

Elir'''''OntE''''' el la domo, '''mi''' surmetos mian mantelon  [frazego]

'''''la sekreto estas, ke devas esti la sama aganto en la du frazoj'''''

Kiel registrite je 23:24, 10 Feb. 2021

1. PRI KUNLIGADO DE FRAZOJ

En multaj lingvoj de la mondo, ne nur hindaj-eŭropaj, ekzistas la ideo, ke oni devas kunligi simplajn frazoj kaj fari unu grandan frazegon, kiu konsistas el kunmetado de simplaj frazoj por diri la tutan penson pri unu afero. Ĉi tie ni nomas frazego la kunmetaĵon de pluraj simplaj frazoj, ekzemple:

Mi vidis tre klare = simpla frazo
Li venas per biciklo = simpla frazo

Mi vidis tre klare, ke li venas per biciklo. = frazo el frazoj = frazego

La veter-antaŭvido informas nin = simpla frazo
Morgaŭ estos granda neĝo-falo = simpla frazo

La veter-antaŭvido informas nin, ke morgaŭ estos granda neĝo-falo. = frazo el frazoj = frazego

Mi diris al ŝi = simpla frazo
Mi amas vin = simpla frazo

Mi diris al ŝi, ke mi amas ŝin. = frazo el frazoj = frazego

2. PRI LA UZO DE LA MALGRANDA VORTO KE

Estas multaj manieroj kunligi simplajn frazojn en frazegon. La plej facila estas per la vorto ke, kiu ne havas apartan signifon sed nur la kunligadon.

Jen multaj ekzemploj:

- estas al mi tre agrable, ke mi havas la okazon nun saluti vin
- ne bone estas, ke la malsanuloj fumas tian fortan tabakon
- el la dirita regulo sekvas, ke ni povas...
- tiun supozon, ke li estas trompisto, mi tuj pruvos al vi
- mi faras al vi donacon, ke el via buŝo eliros floro
- la fakto, ke vi aĉetis tion...
- nur kun tiu diferenco, ke vi ne havas monon...
- malgraŭ tio, ke pluvos
- lia penso estas, ke ni devas akcepti la inviton
- mi sentas, ke la morto baldaŭ min vokos
- ili diras, ke ne eblas

Oni ofte trovas ĝin post la verboj diri, pensi, opinii kaj similaj

3. ALIA PROBLEMETO EN LA KUNMETADO DE SIMPLAJ FRAZOJ

En la realo mi diras al virino: "Mi amas vin.
Sed kiam mi rakontas tion al alia persono mi diras: Mi diris al ŝi, ke mi amas ŝin.

En la realo homo diris al mi: "Mi ne volas promeni kun vi.
Sed kiam mi rakontas tion al alia persono mi diras: Homo diris al mi, ke li ne volas promeni kun mi.

Atentu: se vi kunligas frazojn, kiuj enhavas en la unua frazo la verbojn diri, pensi, opinii kaj similaj la finaĵoj de la verboj restas la samaj sed la pronomoj ŝanĝiĝas

Ni rekonsideru la ĉi-suprajn frazojn:

En la realo mi diras al virino: "Mi amas vin.
Sed kiam mi rakontas tion al alia persono mi diras: Mi diris al ŝi, ke mi amas ŝin.

En la realo homo diris al mi: "Mi ne volas promeni kun vi.
Sed kiam mi rakontas tion al alia persono mi diras: Homo diris al mi, ke li ne volas promeni kun mi.

Bonvolu relegi la tutan sekcion pri Ankoraŭ pri nerekta parolo

Ekzerco 4.8.

4. KIEL FUNKCIAS VERBOJ EN ESPERANTO

Zamenhof estus povinta elekti sistemon similan al la ĉina aŭ al la indonezia sen finaĵoj de la verbo, ekzemple:

mi paroli nun = mi parolas
mi paroli jam = mi parolis
mi paroli poste = mi parolos

sed li ne faris tion. Li elektis uzi finaĵojn -as, -is, pos, en kiuj a. i kaj o havis la signifon de tempo: nuna, antaŭa kaj posta.

Evidente li ekiris de la eŭropaj lingvoj, kiujn li konis. Kaj en tiuj lingvoj la verbaj finaĵoj estas multegaj, ekzemple ni vidu nur la nunan tempon de la verbo esti en la germana kaj en la franca:

germana

ich bin
du bist
er/sie/es ist
wir sind
ihr seid
sie sind

franca

je suis
tu es
il est
nous sommes
vous êtes
ils sont

Zamenhof malpligis ĉiujn ĉi tiujn finaĵojn al nur unu estas. Ni devas konsideri tiun as kiel la vorteto nun aldonita al la radiko:

mi paroli nun = mi parolas

Same pri is kaj os pri la tempoj estinta kaj estonta.

mi paroli jam [aŭ antaŭe] = mi parolis

mi paroli poste = mi parolos

Same pri la participoj.

mi estas nun daŭre paroli = mi estas parolanta
mi estas jam daŭre paroli = mi estas parolinta
mi estas poste daŭre paroli = mi estas parolonta

Ankaŭ ĉi tie la vokaloj a, i kaj o havas la kutiman signifon.

5. KIEL FUNKCIAS LA PARTICIPOJ KUN LA FINAĴO -E

Kiel mi jam diris, en kelkaj lingvoj oni ŝatas havi frazegojn, kiuj kunmetas multajn simplajn frazojn. Ni jam vidis la ekzemplojn de

Mi vidis tre klare = simpla frazo
Li venas per biciklo = simpla frazo

Mi vidis tre klare, ke li venas per biciklo. = frazo el frazoj = frazego

Alia sistemo por kunligi frazojn estas kunligo per la verbo

Mi eliras el la domo = simpla frazo
Tiam mi fermas la pordon = simpla frazo

La agantoj en la du frazoj estas la samaj mi kaj mi. En tiu okazo oni povas fari frazegon per la verbo.

Elirante el la domo, mi fermas la pordon.

Dum promen(ad)o mi telefonas = Promenante, mi telefonas.'
Post promen(ad)o mi ripozas = Promeninte, mi ripozas.'
Antaŭ promen(ad)o mi trinkas = Promenonte, mi trinkas.'

pliaj ekzemploj

Mi eliras el la domo [simpla frazo]
Samtempe mi fermas la pordon. [simpla frazo]

ElirAntE el la domo, mi fermas la pordon [frazego]

Mi jam eliris el la domo [simpla frazo]
Kaj nun mi aĉetas kukon. [simpla frazo]

ElirIntE el la domo, mi aĉetas kukon [frazego]

Mi baldaŭ eliros el la domo [simpla frazo]
Kaj nun mi surmetas mian mantelon. [simpla frazo]

ElirOntE el la domo, mi surmetos mian mantelon [frazego]

la sekreto estas, ke devas esti la sama aganto en la du frazoj