Aldona parto por azianoj 4

El La bona lingvo
Revizio de 17:16, 24 Jan. 2021 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reru al ĉapitro 4-a <hr> <br> '''PRI KUNLIGADO DE FRAZOJ''' En multaj lingvoj de la mondo, ne nur hindaj-eŭropaj, ekzistas la ideo, ke oni devas kunligi simplajn frazoj...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


PRI KUNLIGADO DE FRAZOJ

En multaj lingvoj de la mondo, ne nur hindaj-eŭropaj, ekzistas la ideo, ke oni devas kunligi simplajn frazoj kaj fari unu grandan frazegon. Ĉi tie ni nomas frazego la kunmetaĵon de pluraj simplaj frazoj, ekzemple:

Mi vidis tre klare = simpla frazo
Li venas per biciklo = simpla frazo

Mi vidis tre klare, ke li venas per biciklo. = frazo el frazoj = frazego

La veter-antaŭvido informas nin = simpla frazo
Morgaŭ estos granda neĝo-falo = simpla frazo

La veter-antaŭvido informas nin, ke morgaŭ estos granda neĝo-falo. = frazo el frazoj = frazego

Mi diris al ŝi = simpla frazo
Mi amas vin = simpla frazo

Mi diris al ŝi, ke mi amas ŝin. = frazo el frazoj = frazego