Aldona parto por azianoj 4
- reru al ĉapitro 4-a
PRI KUNLIGADO DE FRAZOJ
En multaj lingvoj de la mondo, ne nur hindaj-eŭropaj, ekzistas la ideo, ke oni devas kunligi simplajn frazoj kaj fari unu grandan frazegon, kiu konsistas el kunmetado de simplaj frazoj por diri la tuan penson pri unu afero. Ĉi tie ni nomas frazego la kunmetaĵon de pluraj simplaj frazoj, ekzemple:
Mi vidis tre klare = simpla frazo
Li venas per biciklo = simpla frazo
Mi vidis tre klare, ke li venas per biciklo. = frazo el frazoj = frazego
La veter-antaŭvido informas nin = simpla frazo
Morgaŭ estos granda neĝo-falo = simpla frazo
La veter-antaŭvido informas nin, ke morgaŭ estos granda neĝo-falo. = frazo el frazoj = frazego
Mi diris al ŝi = simpla frazo
Mi amas vin = simpla frazo
Mi diris al ŝi, ke mi amas ŝin. = frazo el frazoj = frazego
PRI LA UZO DE LA MALGRNADA VORTO KE