Aldonaj klarigoj 01

El La bona lingvo
Revizio de 12:09, 24 Okt. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al aldonaj klarigoj pri unuopaj vortoj<br> * reiru al fun: krom<br> <hr> <br> El '''Lingvaj Respondoj''' de L. L. Zamenhof PRI LA VORTO “KROM” La prepozic...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


El Lingvaj Respondoj de L. L. Zamenhof


PRI LA VORTO “KROM”

La prepozicio “krom” antaŭ iu vorto signifas, ke tiu vorto staras ekster la temo de nia parolado, ke ni rigardas ĝin kiel ion apartan; tial ĝi povas havi egale bone la sencon de escepto kaj la sencon de aldono, depende de la cirkonstancoj, en kiuj ĝi estas uzata. “Krom” per si mem esprimas nek escepton, nek aldonon, ĝi esprimas nur apartigon; sed ĉu tiu apartigo estas farata por ion forigi, aŭ kontraŭe, por ĝin pli akcenti, tion montras la senco de la frazo mem. Ekzemple, kiam mi diras: “tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro”, ĉiu komprenas, ke mi apartigas Petron, por montri, ke li ne estis inter la “ĉiuj” sed kiam mi diras: “krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj”, oni facile komprenas, ke ĉi tie mi apartigis Petron nur tial, ke pri li ni jam parolis, aŭ pri li oni jam scias, ke li tie estis, aŭ ke li tie devis esti. Kompreneble, la vorto “krom” povas iufoje kaŭzi neprecizecon aŭ malkompreniĝon; sed en tiaj okazoj ni devas eviti la vorton “krom” kaj uzi anstataŭ ĝi la pli precizajn esprimojn “esceptinte” aŭ “ne sole, sed ankaŭ”.

Respondo 32, La Revuo, 1908, Majo