Aleksandraj reĝoj

El La bona lingvo
Revizio de 14:48, 20 Nov. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Αλεξανδρινοί Bασιλείς

Μαζεύθηκαν οι Aλεξανδρινοί
να δουν της Κλεοπάτρας τα παιδιά,
τον Καισαρίωνα, και τα μικρά του αδέρφια,
Aλέξανδρο και Πτολεμαίο, που πρώτη
φορά τα βγάζαν έξω στο Γυμνάσιο,
εκεί να τα κηρύξουν βασιλείς,
μες στη λαμπρή παράταξι των στρατιωτών.

Ο Aλέξανδρος— τον είπαν βασιλέα
της Aρμενίας, της Μηδίας, και των Πάρθων.
Ο Πτολεμαίος— τον είπαν βασιλέα
της Κιλικίας, της Συρίας, και της Φοινίκης.
Ο Καισαρίων στέκονταν πιο εμπροστά,
ντυμένος σε μετάξι τριανταφυλλί,
στο στήθος του ανθοδέσμη από υακίνθους,
η ζώνη του διπλή σειρά σαπφείρων κι αμεθύστων,
δεμένα τα ποδήματά του μ’ άσπρες
κορδέλλες κεντημένες με ροδόχροα μαργαριτάρια.
Aυτόν τον είπαν πιότερο από τους μικρούς,
αυτόν τον είπαν Βασιλέα των Βασιλέων.

Οι Aλεξανδρινοί ένοιωθαν βέβαια
που ήσαν λόγια αυτά και θεατρικά.

Aλλά η μέρα ήτανε ζεστή και ποιητική,
ο ουρανός ένα γαλάζιο ανοιχτό,
το Aλεξανδρινό Γυμνάσιον ένα
θριαμβικό κατόρθωμα της τέχνης,
των αυλικών η πολυτέλεια έκτακτη,
ο Καισαρίων όλο χάρις κι εμορφιά
(της Κλεοπάτρας υιός, αίμα των Λαγιδών)·
κ’ οι Aλεξανδρινοί έτρεχαν πια στην εορτή,
κ’ ενθουσιάζονταν, κ’ επευφημούσαν
ελληνικά, κ’ αιγυπτιακά, και ποιοι εβραίικα,
γοητευμένοι με τ’ ωραίο θέαμα—
μ’ όλο που βέβαια ήξευραν τι άξιζαν αυτά,
τι κούφια λόγια ήσανε αυτές η βασιλείες.


(Από τα Ποιήματα 1897-1933, Ίκαρος 1984)


Aleksandraj reĝoj

Kunvenis aleksandranoj
por vidi la infanojn de Kleopatro
Kesarionon kaj liajn du malgrandajn fratojn,
Aleksandron kaj Tolomeon, unuafoje
portatajn eksteren al la Gimnazio
por tie ilin deklari reĝoj
tra la brilaj vicoj de la soldatoj

Aleksandro iĝas reĝo
de Armenujo, de la medoj kaj de la partoj.
Tolomeo iĝas reĝo
de Kilikujo, Sirujo kaj Fenikujo.
Kesariono estis iom antaŭe,
mantelita per roz-kolora silko,
sur lia brusto flor-bukedo el hiacintoj
ĉe la zono duobla vico de zafiroj kaj ametistoj,
la sandaloj ligitaj per blankaj rubandoj
broditaj per rozkoloraj perloj.
Pri li oni diris pli ol pri la fratetoj,
li iĝis reĝo de la reĝoj.

Aleksandranoj certe konscias,
ke temas pri vortoj kaj teatraĵoj

Tamen la tago plenis je varmo kaj poezio
la ĉielo je purpura hel-bluo,
la aleksandra gimnazio estis
entuziasma triumfo de arto,
la lukso de la korteganoj tre eleganta
Kesarjono nur graco kaj beleco
(filo de Kleopatro, vera sango de Lagidoj)
kaj aleksandranoj sin dediĉis al la festo
kaj entuziasmis kaj ĝoj-kriis
greke, egipte kaj ankaŭ hebree
ravitaj de la bela spektaklo -
eĉ sciante la valoron de ĉio-ĉi,
ke nur sensignifaj vortoj estas tiuj reĝecoj.

Tradukis el pli frua traduko Renato Korseti.



Klariga noto: Kesariono [Καισαρίων] estis la filo de Julio Cezaro kaj Kleopatro. Li vivis de la jaro 47-a antaŭ la komuna epoko ĝis la jaro 30-a a.k.e. Post la konkero de Egiptujo fare de Aŭgusto, Kesariono estis mortigita tuj post la morto de lia patrino. Li estis la lasta reĝo de Egiptujo de la tolomeida familio.