Alla Renela

El La bona lingvo
Revizio de 12:41, 23 Dec. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Renato: kantoj tradukitaj <hr> <br> Alla Renella.........<br> più cresce il fiume e più legna vie' a galla,<br> io più ve guardo e più ve fate bella<br> A to...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Alla Renella.........
più cresce il fiume e più legna vie' a galla,
io più ve guardo e più ve fate bella

A tocchi a tocchi la campana sona
li turchi so' sbarcati a la marina
chi c'ha le scarpe rotte l'arisola
io già l'ho risolate stammatina

Come te posso amà
Come te posso amà
Si esco da 'sti cancelli
quarcheduno l'ha da pagà

Amore, amore, manname 'n saluto
ché sto a San Michele carcerato
da amici e da parenti abbandonato
me sento un pover'arbero caduto

Come te posso amà
Come te posso amà
Si esco da 'sti cancelli
quarcheduno l'ha da pagà

A tocchi a tocchi la campana sona
Li turchi so' arrivati a la marina
Viva li monticiani!, viva Roma!
Viva la gioventù trasteverina!

Come te posso amà
Come te posso amà
Si esco da 'sti cancelli
quarcheduno l'ha da pagà

Si er Papa me donasse tutta Roma
e er Principe Borghese la Mentana
E me dicesse: "lassa anna' chi tt'ama",
Io je direbbe: "No, sacra corona".

Come te posso amà
Come te posso amà
Si esco da 'sti cancelli
quarcheduno l'ha da pagà
Si esco da 'sti cancelli
quarcheduno l'ha da pagà

Traduko

Ĉe la Renela…[1]
da ligno flosas pli sur akvo ŝvela
kaj ĉiutage pli vi iĝas bela.

Alarme vokas nun la sonorilo[2],
la turkoj jam alvenas el la maro[3].
Ŝuaĉojn viajn fliku - jen konsilo[4],
de miaj jam finiĝis la riparo.

Kiel mi amu vin?
Kiel mi amu vin?
Kiam mi liberighos,
iu devos repagi min.[5].


Amata, helpu min per vort' saluta.
En Sankta Mikaelo, mallibera[6]
kaj forgesita de la mondo tuta,
mi restas kiel arbo senaera.

Kiel mi amu vin?
Kiel mi amu vin?
Kiam mi liberighos,
iu devos repagi min.

Alarme vokas nun la sonorilo,
la turkoj jam alvenas el la maro.
Vivu la brila Monti![7] Vivu Romo!
Vivu la transtibera junularo!

Kiel mi amu vin?
Kiel mi amu vin?
Kiam mi liberighos,
iu devos repagi min.

Se papo dirus: “Jen la urbo Romo"[8],
kaj plu princo Borgese: "...kaj Mentano![9]
sed lasu tiun inon al vi aman!”
mi tuj respondus: “Ne, sanktula krono".

Kiel mi amu vin?
Kiel mi amu vin?
Kiam mi liberighos,
iu devos repagi min.
Kiam mi liberighos,
iu devos repagi min.


[1] Renella”, el “rena” (sablo)”, estis la nomo de sablejo ĉe la dekstra bordo de rivero Tibero.

[2] La sonoriloj de la kristanaj preĝejoj estis uzataj, interalie, por doni alarmon kaze de danĝero.

[3] Dum multaj jarcentoj, la islamanoj (malprecize alinomataj “turkoj”) agis korsare en Mediteraneo; iumomonte ili eĉ albordiĝis ĉe la elfluejo de Tibero, kaj prirabis Romon.

[4] Por kontraŭstari la islaman minacon, tuj antaŭ la marbatalo de Lepanto (1571), la kristanaj potencoj devis urĝe kaj provizore fliki (solvi) siajn konfliktojn.

[5]La refreno aludas al sopirata venĝo kontraŭ denuncintoj.

[6] En la karcero titolita al Sankta Mikaelo (ĉe la dekstra bordo de Tibero) estis enfermitaj la politikaj malliberuloj. De la vidalvida monteto Aventino (ĉe la maldestra bordo) la familianoj de la malliberuloj kriadis siajn salutojn.

[7] “Monti” (Montoj) kaj “Trastevere” (Transtibero) estas du popolaj kvartaloj, respektive ĉe la maldekstra kaj ĉe la dekstra bordo de Tibero.

[8] Dum multaj jarcentoj (ĝis 1870) la Papo estis suvereno de la Papa Ŝtato, kun ĉefurbo Romo.

[9] La princa familio Borghese posedis, interalie, ĉarmajn bienojn apud urbeto Mentana, proksimume 30 kilometrojn for de Romo. Tiu familio estis aparte ligita al la papeco (sufiĉas pensi, ke sur la fasado de la Baziliko honore al Sankta Petro grandlitera skribaĵo memorigas, ke ĝi ŝuldiĝas al Papo “Paŭlo la kvina Borgese”). "Borgese" estas la centritala elparolo de la nomo de tiu familio. En la norma itala lingvo ĝi estus elparolata "Borgeze".

Renato Corsetti kaj Giuseppe Castelli