Ankoraŭ pri "sia" sed nur por apartaj maniuloj pri gramatiko: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 43: Linio 43:

'''''A2 -unu el la du aŭ pluraj verboj estas verbo finiĝanta per -i'''''

'''''A2 -unu el la du aŭ pluraj verboj estas verbo finiĝanta per -i'''''

'Ne estas problemo. - La verbo finiĝanta per -i de la subfrazo havas propran subjekton. Se oni uzas'' si ''aŭ'' sia ''en la subfrazo, ĝi reprezentas ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉefa frazo'':

En eŭropaj lingvoj la verbo finiĝanta per -i funckas ĉi tiel:

Mi volas manĝi = Mi volas, ke mi manĝu.

Vi volas manĝi = Vi volas, ke vi manĝu.

Li volas manĝi = Li volas, ke li manĝu.

Ni volas manĝi = Ni volas, ke ni manĝu.

Vi volas manĝi = Vi volas, ke vi manĝu.

ILi volas manĝi = Ili volas, ke ili manĝu.

Se la subjekto de la du verboj ne estas sama, oni devas diri:

Mi volas, ke vi manĝu.

ktp.

''Ne estas problemo. - Se la verbo finiĝanta per -i de la subfrazo havas propran subjekton. Se oni uzas'' si ''aŭ'' sia ''en la subfrazo, ĝi reprezentas ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉefa frazo, sed se ne estas aparta subjekto'' di ''kaj'' sia ''resendas al la subjekto de la du verboj'':

''La reĝo vidis sian filon'' [de la reĝo], ''ludi kun sia frato'' [de la filo de la reĝo], ''kiu havas sian kutiman ruĝan veston'' [de la frato de la filo de la reĝo].

''La reĝo vidis sian filon'' [de la reĝo], ''ludi kun sia frato'' [de la filo de la reĝo], ''kiu havas sian kutiman ruĝan veston'' [de la frato de la filo de la reĝo].

''La reĝo iris per sia ĉevalo'' [de la reĝo], ''ĉasi per sia pafarko'' [de la reĝo], ''sed ankaŭ por renkonti sian heelpantan grafon'' [de la la reĝo].

''La reĝo iris per sia ĉevalo'' [de la reĝo], ''ĉasi per sia pafarko'' [de la reĝo], ''sed ankaŭ por renkonti sian heelpantan grafon'' [de la reĝo].

Linio 65: Linio 80:

*Ne estas permesite lavi sin ĉi tie. Neniu lavu sin ĉi tie. La senca subjekto de lavi estas ĉiu ajn persono. Si reprezentas ĉiun ajn personon.

*Ne estas permesite lavi sin ĉi tie. Neniu lavu sin ĉi tie. La senca subjekto de lavi estas ĉiu ajn persono. Si reprezentas ĉiun ajn personon.

Se la senca subjekto de I-verbo ne ĉeestas en la frazo, kaj se ĝi tute ne estas grava, oni normale lasas al si reprezenti la subjekton de la ĉefverbo:

* La reĝo sendis voki sian kuraciston. La senca subjekto de voki ne ĉeestas en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la reĝon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la reĝo.

La reĝo sendis voki sian kuraciston. La senca subjekto de voki ne ĉeestas en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la reĝon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la reĝo.

*La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. Ĉi tie la subjekto de voki (la servisto) ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.

La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. Ĉi tie la subjekto de voki (la servisto) ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.

*Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo.FA4.42 Sin reprezentas la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni devas ŝanĝi sin al ŝin, ekz.: Pacience ŝi lasis al ili ŝin levi... Pacience ŝi lasis ilin levi ŝin... Pacience ŝi lasis, ke ili ŝin levu...

Tiel oni ofte traktas frazojn kun lasi + I-verbo. Se la senca subjekto de la I-verbo estas forlasita, oni traktas lasi + I-verbo kiel unu verbon:

* Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka irado de la materio? = ...devas lasi ion alligi ĝin per ĉeno... ...devas lasi, ke io alligu ĝin per ĉeno...

Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo.FA4.42 Sin reprezentas la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni devas ŝanĝi sin al ŝin, ekz.: Pacience ŝi lasis al ili ŝin levi... Pacience ŝi lasis ilin levi ŝin... Pacience ŝi lasis, ke ili ŝin levu...

Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka irado de la materio?Rt.37 = ...devas lasi ion alligi ĝin per ĉeno... ...devas lasi, ke io alligu ĝin per ĉeno...

Normale oni do konsideras la sencan subjekton de I-verbo, kiu ĝenerale estas la subjekto de la unua verbo, aŭ la subjekton de la i-verbo, se temas pri alia subjekto.

En eŭropaj lingvoj la verbo finiĝanta per -i funckas ĉi tiel:

Mi volas manĝi = Mi volas, ke mi manĝu.

Vi volas manĝi = Vi volas, ke vi manĝu.

Li volas manĝi = Li volas, ke li manĝu.

Ni volas manĝi = Ni volas, ke ni manĝu.

Vi volas manĝi = Vi volas, ke vi manĝu.

ILi volas manĝi = Ili volas, ke ili manĝu.

Se la subjekto de la du verboj ne estas sama, oni devas diri:

Mi volas, ke vi manĝu.

ktp.

Normale oni do konsideras la sencan subjekton de I-verbo, kiu ĝenerale estas la subjekto de launua verbo, aŭ ls subjekton de la i-verbo, se temas pri alia subjekto.

Vidu ankaŭ ĉi-poste ĉe “IG-verbo - du agoj en unu verbo”.

Vidu ankaŭ ĉi-poste ĉe “IG-verbo - du agoj en unu verbo”.
Linio 104: Linio 101:

''La reĝo sidis sur sia ĉevalo'' [de la reĝo], ''ĉasanta per sia pafarko'' [de la reĝo], ''sed ankaŭ  babilanta kun sia helpanta grafo'' [de la reĝo].

''La reĝo sidis sur sia ĉevalo'' [de la reĝo], ''ĉasanta per sia pafarko'' [de la reĝo], ''sed ankaŭ  babilanta kun sia helpanta grafo'' [de la reĝo].

Aliaj ekzemloj:

Aliaj ekzemploj:

*Li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano.Nm.22 La anĝelo staris kun glavo en sia mano.

*Li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano.Nm.22 La anĝelo staris kun glavo en sia mano.
Linio 114: Linio 111:

'''''A4 - unu el la du aŭ pluraj verboj estas verbo en la participa formo finiĝanta per -ante/inte/aŭ simila formo'''''

'''''A4 - unu el la du aŭ pluraj verboj estas verbo en la participa formo finiĝanta per -ante/inte/aŭ simila formo'''''

'Ne estas problemo. - La participa verbo finiĝanta per -ante/inte/aŭ simila formo de la subfrazo estas ĉiam la sama subjekto de la ĉefa frazo. Se oni uzas'' si ''aŭ'' sia ''en la subfrazo, ĝi reprezentas ĉiam la subjekton de la subfrazo kaj samtempe de la ĉefa frazo'':

'Ne estas problemo. -'' '''''La participa verbo finiĝanta per -ante/inte/aŭ simila formo de la subfrazo nepre havas ĉiam la saman subjekton de la ĉefa frazo.''''' Se oni uzas'' si ''aŭ'' sia ''en la subfrazo, ĝi reprezentas ĉiam la subjekton de la subfrazo kaj samtempe de la ĉefa frazo'':

''La reĝo vidis sian filon'' [de la reĝo], ''ludante kun sia frato'' [de la reĝo - ĉar la regco ludis], ''portante sian kutiman ruĝan veston'' [de la reĝo -ĉar la reĝo portis].

''La reĝo vidis sian filon'' [de la reĝo], ''ludante kun sia frato'' [de la reĝo - ĉar la regco ludis], ''portante sian kutiman ruĝan veston'' [de la reĝo - ĉar la reĝo portis].

''La reĝo sidis sur sia ĉevalo'' [de la reĝo], ''ĉasante per sia pafarko'' [de la reĝo], ''sed ankaŭ  babilante kun sia helpanta grafo'' [de la reĝo].

''La reĝo sidis sur sia ĉevalo'' [de la reĝo], ''ĉasante per sia pafarko'' [de la reĝo], ''sed ankaŭ  babilante kun sia helpanta grafo'' [de la reĝo].

Kiel registrite je 00:31, 23 Sep. 2018

MALSIMPLAJ FRAZOJ ESTAS FRAZOJ KONSISTANTAJ EL MULTAJ SUBFRAZOJ, ĈIU EL ILI KUN SUBJEKTO KAJ VERBO.

La problemo estas:al kiu subjekto resendas si kaj sia ?

Ne estas problemo: ĈIU FRAZO FUNKCIAS SENDEPENDE LAŬ LA ĜENERALAJ REGULOJ PRI SI KAJ SIA.

A - frazo kun du, aŭ pluraj verboj

A1 - normalaj verboj finiĝantaj per -as, -is, -os

Ne estas problemo. - ĈIU FRAZO FUNKCIAS SENDEPENDE LAŬ LA ĜENERALAJ REGULOJ PRI SI KAJ SIA:

La reĝo vidis sian filon [de la reĝo], ku ludas kun sia frato [de la filo de la reĝo], kiu havas sian kutiman ruĝan veston [de la frato de la filo de la reĝo].

Aliaj ekzemploj:

• Elizabeto rigardis la viron, kiu kombis al si la harojn. La viro kombis la proprajn harojn (ne tiujn de Elizabeto). Si reprezentas la subjekton de kombis.
• Karlo kaj Petro diris, ke la infanoj jam vestis sin. La infanoj vestis la proprajn korpojn (ne tiujn de Karlo kaj Petro).
• Li vidis, ke la hundo ludas per sia pilko. La pilko apartenas al la hundo (la subjekto de la subfrazoio).
• Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo. Si reprezentas la subjekton de pensis.
• El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo. FE.25 Subjekto de trovas estas bolanta akvo. Subjekto de eliras estas vaporo.
• Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka. Rebeka estas la edzino de Isaak (la subjekto de amuziĝas), ne de Abimeleĥ (la subjekto de vidis). Se estus la edzino de Abimeleĥ, oni dirus lia edzino.
• Mia avo diris, ke li/Petro tre amis sian patrinon. Sian reprezentas la subjekton de amis, kiu povas esti mia avo/Petro.

Si ne povas esti mem subjekto, kaj tio validas ankaŭ en la subfrazoj.

Ne eblas: # Karlo diris, ke sia frato venos morgaŭ. sed oni diru: Karlo diris, ke lia frato venos morgaŭ.

A2 -unu el la du aŭ pluraj verboj estas verbo finiĝanta per -i

En eŭropaj lingvoj la verbo finiĝanta per -i funckas ĉi tiel:

Mi volas manĝi = Mi volas, ke mi manĝu.
Vi volas manĝi = Vi volas, ke vi manĝu.
Li volas manĝi = Li volas, ke li manĝu.
Ni volas manĝi = Ni volas, ke ni manĝu.
Vi volas manĝi = Vi volas, ke vi manĝu.
ILi volas manĝi = Ili volas, ke ili manĝu.

Se la subjekto de la du verboj ne estas sama, oni devas diri:

Mi volas, ke vi manĝu.
ktp.

Ne estas problemo. - Se la verbo finiĝanta per -i de la subfrazo havas propran subjekton. Se oni uzas si sia en la subfrazo, ĝi reprezentas ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉefa frazo, sed se ne estas aparta subjekto di kaj sia resendas al la subjekto de la du verboj:

La reĝo vidis sian filon [de la reĝo], ludi kun sia frato [de la filo de la reĝo], kiu havas sian kutiman ruĝan veston [de la frato de la filo de la reĝo].

La reĝo iris per sia ĉevalo [de la reĝo], ĉasi per sia pafarko [de la reĝo], sed ankaŭ por renkonti sian heelpantan grafon [de la reĝo].

Aliaj ekzemploj:

• Ĉiu homo devas zorgi pri si mem. Si reprezentas la subjekton de zorgi. Ĝi estas identa al la subjekto de devas.
• Kiam estas varme, li ŝatas bani sin en malvarmega akvo. La subjekto de bani estas identa al la subjekto de ŝatas.
• La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin. La subjekto de ordonis estas la sinjoro. La senca subjekto de vesti estas la servisto. Sin reprezentas la serviston.
• La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin. La servisto ne vestu sin mem, sed alian viron, plej verŝajne la sinjoron.
• Ili ne permesas al li lavi sin ĉi tie. Li ne lavu la propran korpon ĉi tie.
• Ne estas permesite lavi sin ĉi tie. Neniu lavu sin ĉi tie. La senca subjekto de lavi estas ĉiu ajn persono. Si reprezentas ĉiun ajn personon.
• La reĝo sendis voki sian kuraciston. La senca subjekto de voki ne ĉeestas en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la reĝon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la reĝo.
• La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. Ĉi tie la subjekto de voki (la servisto) ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.
• Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo.FA4.42 Sin reprezentas la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni devas ŝanĝi sin al ŝin, ekz.: Pacience ŝi lasis al ili ŝin levi... Pacience ŝi lasis ilin levi ŝin... Pacience ŝi lasis, ke ili ŝin levu...
• Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka irado de la materio? = ...devas lasi ion alligi ĝin per ĉeno... ...devas lasi, ke io alligu ĝin per ĉeno...

Normale oni do konsideras la sencan subjekton de I-verbo, kiu ĝenerale estas la subjekto de la unua verbo, aŭ la subjekton de la i-verbo, se temas pri alia subjekto.

Vidu ankaŭ ĉi-poste ĉe “IG-verbo - du agoj en unu verbo”.

A3 - unu el la du aŭ pluraj verboj estas verbo en la participa formo finiĝanta per -anta/inta/aŭ simila formo

'Ne estas problemo. - La participa verbo finiĝanta per -anta/inta/aŭ simila formo de la subfrazo havas propran subjekton. Se oni uzas si sia en la subfrazo, ĝi reprezentas ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉefa frazo:

La reĝo vidis sian filon [de la reĝo], ludantan kun sia frato [de la filo de la reĝo], portanta sian kutiman ruĝan veston [de la frato de la filo de la reĝo].

La reĝo sidis sur sia ĉevalo [de la reĝo], ĉasanta per sia pafarko [de la reĝo], sed ankaŭ babilanta kun sia helpanta grafo [de la reĝo].

Aliaj ekzemploj:

• Li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano.Nm.22 La anĝelo staris kun glavo en sia mano.
• Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto. Ŝi estis vestita per sia plej bela vesto. Vestita priskribas la virinon. Sia do reprezentas la virinon.
1. Karlo laŭtlegis poemon verkitan de sia patrino. = ...poemon, kiu estis verkita de sia patrino. La poemo estas subjekto de la ago esti verkita, kaj si do reprezentas la poemon. La intencita senco tamen estas, ke la poemo estis verkita de la patrino de Karlo. Estu do ...verkitan de lia patrino.

A4 - unu el la du aŭ pluraj verboj estas verbo en la participa formo finiĝanta per -ante/inte/aŭ simila formo

'Ne estas problemo. - La participa verbo finiĝanta per -ante/inte/aŭ simila formo de la subfrazo nepre havas ĉiam la saman subjekton de la ĉefa frazo. Se oni uzas si sia en la subfrazo, ĝi reprezentas ĉiam la subjekton de la subfrazo kaj samtempe de la ĉefa frazo:

La reĝo vidis sian filon [de la reĝo], ludante kun sia frato [de la reĝo - ĉar la regco ludis], portante sian kutiman ruĝan veston [de la reĝo - ĉar la reĝo portis].

La reĝo sidis sur sia ĉevalo [de la reĝo], ĉasante per sia pafarko [de la reĝo], sed ankaŭ babilante kun sia helpanta grafo [de la reĝo].

Aliaj ekzemloj:

• Lavinte siajn vestaĵojn, Karlo kuiris vespermanĝon. Karlo estis lavinta siajn vestaĵojn.
• Karlo promenis kun virino, vestite per sia plej bela vesto. Karlo estis vestita per sia plej bela vesto, kiam li promenis kun virino.

Participo kun O-finaĵo preskaŭ ĉiam montras personon. Kvankam tiaj participoj enhavas ankaŭ agan signifon, oni tamen traktu ilin kiel neagajn vortojn, uzante si kaj sia tute laŭ la bazaj reguloj:

Elizabeto parolis kun la lernantoj de sia patro. Temas pri la patro de Elizabeto.

Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia urbo.Re.13 Temas pri la urbo de la homoj sentaŭgaj. Se oni anstataŭe uzas A-finaĵan participon, ĉio ŝanĝiĝas: Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la homojn loĝantajn en ilia urbo.

Seir estos submetito de siaj malamikoj.Nm.24 Temas pri la malamikoj de Seir.

B1 - unu verbo kaj unu ago-vorto finanta prt -o

Frazparto, kies ĉefvorto estas aga O-vorto, povas esti traktata kvazaŭ ĝi estus subfrazo kun propra subjekto:

lia dormado en sia propra lito funkcias simile al li dormis en sia propra lito. Tiu frazparto enhavas kiel ĉefvorton la agan O-vorton dormado, kiu estas kvazaŭ verbo. Krome tiu frazparto enhavas la posedan pronomon lia, kiu laŭsence estas subjekto de dormado. Krome ĉeestas la loka esprimo en sia propra lito, en kiu sia reprezentas la sencan subjekton de dormado.

la reveno de Karlo al sia familio = Karlo revenis al sia familio. Ĉi tie de Karlo montras la sencan subjekton de la O-vorto reveno.

Jen ekzemploj de tia uzo:

Petro pacience aŭskultis la plendadon de Karlo pri ĉiuj siaj problemoj. Karlo plendis pri ĉiuj siaj problemoj. La problemoj estas de Karlo (la senca subjekto de plendado), ne de Petro (la subjekto de aŭskultis).

Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo al siaj gepatroj. Eva vojaĝis al siaj gepatroj.

Karlo rakontis pri sia vojaĝo al siaj gepatroj. Karlo vojaĝis al siaj gepatroj.

Oni plendis al Karlo pri lia vojaĝo al siaj gepatroj. Li vojaĝis al siaj gepatroj.

Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo post sia operacio. Ĉi tiu ekzemplo estas dusenca, ĉar post sia operacio povas rilati al paroli (= Post sia operacio Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo.), sed ĝi ankaŭ povas rilati al vojaĝo (= Ŝi vojaĝis post sia operacio.). La dua interpreto estas multe pli verŝajna, ĉar post sia operacio staras tuj post vojaĝo. Tiam sia en sia operacio reprezentas Evan, la sencan subjekton de vojaĝo. Sed principe ankaŭ la unua interpreto estas ebla.

Se la senca subjekto de aga O-vorto ne ĉeestas ene de tia O-vorta frazparto. Si kaj sia prefere reprezentu la subjekton de la ĉefverbo laŭ la bazaj reguloj. La uzado estas tamen tre diversa:

Ŝi observadis la enportadon de siaj kofroj. Siaj reprezentas la subjekton de la ĉefverbo, ĉar la senca subjekto de enportado ne ĉeestas. Oni povus diri ŝiaj kofroj, sed tio estas malpli bona, ĉar oni povus pensi, ke estas la kofroj de alia virino.

La gepatroj plendis pri la malbona traktado de sia filino. Aŭ ...de ilia filino. (Oni malbone traktis ilian filinon.)

Fanfaronado pri si mem estas tre hontiga. La senca subjekto de fanfaronado forestas (ĝi estas ĝenerala oni), sed si tamen reprezentas ĝin ĉi tie. Pli bone oni diru fanfaronado pri oni mem. Rimarku, ke oni nepre diru pri si mem, se oni uzas la I-verbon fanfaroni: Fanfaroni pri si mem estas tre hontige.

Ŝparo de sia mono estas iafoje konsilinda, alifoje malsaĝa. Principe estas pli bone diri Ŝparo de onia mono..., sed la vorto onia estas malofta, kaj multaj evitas ĝin. La rekomendinda solvo estas Ŝparo de la propra mono... Sed kun I-verbo oni ja uzu sian (ne onian): Ŝpari sian monon/la propran monon estas iafoje konsilinde, alifoje malsaĝe.

Kompara esprimo kun kiel aŭ ol « Komparaj esprimoj enkondukitaj de kiel aŭ ol ofte reprezentas frazan ideon kun subkomprenata verbo. Si ene de tia kompara esprimo reprezentu la subjekton de tiu subkomprenata verbo:

Ŝi amas lin (same) kiel sin mem. = Ŝi amas lin, kiel ŝi amas sin mem.

Ŝi amas lin (same) kiel li mem. = Ŝi amas lin, kiel li mem amas sin.

Li punis ilin same kiel siajn fratojn. = ... same kiel li punis siajn fratojn.

Ŝi estas (tiel) saĝa kiel ŝia fratino [estas saĝa].

Ili ne estu, kiel iliaj patroj [estis], generacio ribela kaj perfida.Ps.78

Eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj [mortis].Gn.38

Ŝi amas lin pli ol [ŝi amas] sin mem.

Ŝi amas lin pli ol li mem [amas sin].

Ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj [estis].Jĝ.2

La patroj punis la fremdajn knabojn pli ol [ili (la patroj) punis] siajn proprajn filojn.

C - Unu verbo kaj unu vorto finiĝanta en -o/ pri kiu oni povas supozi, ke ĝi estas sekvata de subkomprenata frazo

Ofte kompleksa postmetita priskribo de O-vorto povas esti rigardata kiel subfrazo kun subkomprenata verbo. Tiam si povas reprezenti la subjekton de la subkomprenata verbo. Tiu subjekto estas ĉiam identa al la antaŭa priskribata O-vorto. Pri tiaj frazoj la uzado estas tamen malunueca:

Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro siaj belaj pentraĵoj. La pentraĵoj apartenas al la muzeo.

Picasso vizitis muzeon faman pro liaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro liaj pentraĵoj. La pentraĵoj estas de Picasso.

Ŝi rimarkis [...] la reĝon de la maro kun sia krono sur la kapo.FA1.99 = ...la reĝon de la maro, kiu sidis kun sia krono sur la kapo.

Ĉiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo.FA1.101 = ...krom la direktilisto, kiu staris apud sia direktilo.

Iafoje Zamenhof traktis ankaŭ aliajn frazpartojn kvazaŭ ili estus frazoj kun propra verbo kaj propra subjekto:

Ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj patroj.Nm.36 = ...ĉe la posedaĵo, kiu apartenas al la tribo de liaj patroj. Laŭ la normalaj reguloj oni devus diri siaj patroj, ĉar sia reprezentas la subjekton de la ĉefverbo devas.

Ĉiuj estis ensorĉitaj de ĝi, aparte la reĝido, kiu nomis la reĝidinon lia amata trovitino.FA1.98 ≈ ...la reĝido, kiu diris, ke la reĝidino estas lia amata trovitino. Normale oni dirus sia amata trovitino (si reprezentas la subjekton de nomis). Komparu kun la frazo: Ŝi nomis ŝin sia filino.FE.17

En tiaj ĉi okazoj estas preferinde uzi la bazajn regulojn por si konsiderante nur la subjekton de la vera ĉefverbo.

IG-verbo - du agoj en unu verbo « Se oni faras IG-verbon el alia verbo, oni kreas vorton, kiu esprimas samtempe du agojn: lavi → lavigi = “igi (iun) lavi”. En lavigi estas du agoj: igi kaj lavi. Ĉe tiaj verboj si kaj sia reprezentu la subjekton de la tuta verbo (= la subjekto de igi), tute laŭ la bazaj reguloj: La grafo lavigis (al la servistoj) siajn vestaĵojn. Temas pri la vestaĵoj de la grafo, ne tiuj de la servistoj. Alie estas, se oni disigas lavigi en du verbojn, igi lavi, menciante eksplicite la sencan subjekton de lavi: La grafo igis la servistojn lavi liajn vestaĵojn. Se oni tie dirus siajn vestaĵojn, temus pri la vestaĵoj de la servistoj (la senca subjekto de lavi). Se oni uzas igis lavi, sed ne mencias la servistojn, oni prefere uzu siajn: La grafo igis lavi siajn vestaĵojn. Legu pli pri tio ĉi-antaŭe ĉe I-verboj.

Hezito inter la unua aŭ dua persono kaj la tria persono « Iafoje vorto, kiu principe estas triapersona, povas pro speciala frazkonstruo tamen esti duapersona laŭsence. Tio okazas tamen tre malofte. Oni povas uzi vi aŭ si laŭplaĉe por reprezenti tian vorton:

Ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Sian popolon el la lando Egipta.DnZ.9 Sia reprezentas kiu (triapersona vorto), sed kiu estas egala al Sinjoro nia Dio, kiu estas la alparolata persono: vi. La Zamenhofa frazo estis tial “korektita” en la Biblio: Sian fariĝis Vian. Ambaŭ dirmanieroj estas tamen ĝustaj. Miskomprenoj ĉiuokaze ne eblas.

Ho, vi Diano, kiu vian fraton amegas pli ol ĉion en la mondo.IT.65 Oni povus uzi sian anstataŭ vian, ĉar kiu estas per si mem triapersona, sed kiu egalas ĉi tie al vi Diano, kaj estas tial ankaŭ duapersona.

Ĉu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?Rĝ2.9 La mortiginto estas Zimri, la alparolato. Tial oni povus ankaŭ uzi via.

Simile povas iafoje okazi pri la unua persono:

Mi ĉiam estis persono, kiu bone zorgis pri siaj/miaj bestoj. Siaj rilatas al kiu, kiu reprezentas la vorton persono, kiu tamen laŭsence egalas al mi, kaj tial oni ankaŭ povas uzi miaj anstataŭ siaj.

Ni ĉiam estis personoj, kiuj bone zorgis pri siaj/niaj bestoj.