Ankoraŭ pri "sia" sed nur por apartaj maniuloj pri gramatiko: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 84: Linio 84:

*La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. Ĉi tie la subjekto de voki (la servisto) ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.

*La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. Ĉi tie la subjekto de voki (la servisto) ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.

*Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo.''Sin'' reprezentas la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni devas ŝanĝi sin al ŝin, ekz.: Pacience ŝi lasis al ili ŝin levi... Pacience ŝi lasis ilin levi ŝin... Pacience ŝi lasis, ke ili ŝin levu...

*Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo. ''Sin'' reprezentas la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni devas ŝanĝi sin al ŝin, ekz.: Pacience ŝi lasis al ili ŝin levi... Pacience ŝi lasis ilin levi ŝin... Pacience ŝi lasis, ke ili ŝin levu...

* Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka irado de la materio? = ...devas lasi ion alligi ĝin per ĉeno... ...devas lasi, ke io alligu ĝin per ĉeno...

* Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka irado de la materio? = ...devas lasi ion alligi ĝin per ĉeno... ...devas lasi, ke io alligu ĝin per ĉeno...
Linio 95: Linio 95:

Se oni faras IG-verbon el alia verbo, oni kreas vorton, kiu esprimas samtempe du agojn: lavi → lavigi = “igi (iun) lavi”. En lavigi estas du agoj: igi kaj lavi. Ĉe tiaj verboj ''si'' kaj ''sia'' reprezentu la subjekton de la tuta verbo (= la subjekto de igi), tute laŭ la bazaj reguloj:

Se oni faras IG-verbon el alia verbo, oni kreas vorton, kiu esprimas samtempe du agojn: lavi → lavigi = “igi (iun) lavi”. En lavigi estas du agoj: igi kaj lavi. Ĉe tiaj verboj ''si'' kaj ''sia'' reprezentu la subjekton de la tuta verbo (= la subjekto de igi), tute laŭ la bazaj reguloj:

*  La grafo lavigis (al la servistoj) siajn vestaĵojn. ''Temas pri la vestaĵoj de la grafo, ne tiuj de la servistoj.''

*  La grafo lavigis (al la servistoj) siajn vestaĵojn. ''Temas pri la vestaĵoj de la grafo, ne tiuj de la servistoj.''

Alie estas, se oni disigas lavigi en du verbojn, igi lavi, menciante eksplicite la sencan subjekton de lavi: ,br>

Alie estas, se oni disigas lavigi en du verbojn, igi lavi, menciante eksplicite la sencan subjekton de lavi:

* La grafo igis la servistojn lavi liajn vestaĵojn. ''Se oni tie dirus siajn vestaĵojn, temus pri la vestaĵoj de la servistoj (la senca subjekto de lavi). Se oni uzas igis lavi, sed ne mencias la servistojn, oni prefere uzu siajn: La grafo igis lavi siajn vestaĵojn. ''

* La grafo igis la servistojn lavi liajn vestaĵojn. ''Se oni tie dirus siajn vestaĵojn, temus pri la vestaĵoj de la servistoj (la senca subjekto de lavi). Se oni uzas igis lavi, sed ne mencias la servistojn, oni prefere uzu siajn: La grafo igis lavi siajn vestaĵojn. ''

Kiel registrite je 22:29, 21 Dec. 2018

MALSIMPLAJ FRAZOJ ESTAS FRAZOJ KONSISTANTAJ EL MULTAJ SUBFRAZOJ, ĈIU EL ILI KUN SUBJEKTO KAJ VERBO.

La problemo estas: al kiu subjekto resendas si kaj sia ?

Ne estas problemo: ĈIU FRAZO FUNKCIAS SENDEPENDE LAŬ LA ĜENERALAJ REGULOJ PRI SI KAJ SIA.

A - frazo kun du, aŭ pluraj verboj

A1 - normalaj verboj finiĝantaj per -as, -is, -os

Ne estas problemo. - ĈIU FRAZO FUNKCIAS SENDEPENDE LAŬ LA ĜENERALAJ REGULOJ PRI SI KAJ SIA:

La reĝo vidis sian filon [de la reĝo], kiu ludas kun sia frato [de la filo de la reĝo], kiu havas sian kutiman ruĝan veston [de la frato de la filo de la reĝo].

Aliaj ekzemploj:

• Elizabeto rigardis la viron, kiu kombis al si la harojn. La viro kombis la proprajn harojn (ne tiujn de Elizabeto). Si reprezentas la subjekton de kombis.
• Karlo kaj Petro diris, ke la infanoj jam vestis sin. La infanoj vestis la proprajn korpojn (ne tiujn de Karlo kaj Petro).
• Li vidis, ke la hundo ludas per sia pilko. La pilko apartenas al la hundo (la subjekto de la subfrazoio).
• Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo. Si reprezentas la subjekton de pensis.
• El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo. FE.25 Subjekto de trovas estas bolanta akvo. Subjekto de eliras estas vaporo.
• Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka. Rebeka estas la edzino de Isaak (la subjekto de amuziĝas), ne de Abimeleĥ (la subjekto de vidis). Se estus la edzino de Abimeleĥ, oni dirus lia edzino.
• Mia avo diris, ke li/Petro tre amis sian patrinon. Sian reprezentas la subjekton de amis, kiu povas esti mia avo/Petro.

Si ne povas esti mem subjekto, kaj tio validas ankaŭ en la subfrazoj.

Ne eblas: # Karlo diris, ke sia frato venos morgaŭ. Sed oni diru: Karlo diris, ke lia frato venos morgaŭ.

A2 -unu el la du aŭ pluraj verboj estas verbo finiĝanta per -i

En eŭropaj lingvoj la verbo finiĝanta per -i funkcias ĉi tiel:

Mi volas manĝi = Mi volas, ke mi manĝu.
Vi volas manĝi = Vi volas, ke vi manĝu.
Li volas manĝi = Li volas, ke li manĝu.
Ni volas manĝi = Ni volas, ke ni manĝu.
Vi volas manĝi = Vi volas, ke vi manĝu.
Ili volas manĝi = Ili volas, ke ili manĝu.

Se la subjekto de la du verboj ne estas sama, oni devas diri:

Mi volas, ke vi manĝu.
ktp.

Ne estas problemo. - Se la verbo finiĝanta per -i en la subfrazo havas propran subjekton, kaj oni uzas si sia en la subfrazo, ili reprezentas ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉefa frazo, sed se ne estas aparta subjekto la subfrazo si kaj sia resendas al la subjekto de la ĉefa frazo, kiu etas samtempe la subjekto de la subfrazo:

La reĝo vidis sian filon [de la reĝo], ludi kun sia frato [de la filo de la reĝo - ĉar la filo ludas], kiu havas sian kutiman ruĝan veston [de la frato de la filo de la reĝo - ĉar la frato de la filo havas].

La reĝo iris per sia ĉevalo [de la reĝo], ĉasi per sia pafarko [de la reĝo], sed ankaŭ por renkonti sian helpantan grafon [de la reĝo].

Aliaj ekzemploj:

• Ĉiu homo devas zorgi pri si mem. Si reprezentas la subjekton de zorgi. Ĝi estas identa al la subjekto de devas.
• Kiam estas varme, li ŝatas bani sin en malvarmega akvo. La subjekto de bani estas identa al la subjekto de ŝatas.
• La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin. La subjekto de ordonis estas la sinjoro. La senca subjekto de vesti estas la servisto. Sin reprezentas la serviston.
• La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin. La servisto ne vestu sin mem, sed alian viron, plej verŝajne la sinjoron.
• Ili ne permesas al li lavi sin ĉi tie. Li ne lavu la propran korpon ĉi tie.
• Ne estas permesite lavi sin ĉi tie. Neniu lavu sin ĉi tie. La senca subjekto de lavi estas ĉiu ajn persono. Si reprezentas ĉiun ajn personon.
• La reĝo sendis voki sian kuraciston. La senca subjekto de voki ne ĉeestas en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la reĝon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la reĝo.
• La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. Ĉi tie la subjekto de voki (la servisto) ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.
• Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo. Sin reprezentas la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni devas ŝanĝi sin al ŝin, ekz.: Pacience ŝi lasis al ili ŝin levi... Pacience ŝi lasis ilin levi ŝin... Pacience ŝi lasis, ke ili ŝin levu...
• Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka irado de la materio? = ...devas lasi ion alligi ĝin per ĉeno... ...devas lasi, ke io alligu ĝin per ĉeno...

Normale oni do konsideras la sencan subjekton de I-verbo, kiu ĝenerale estas ankaŭ la subjekto de la unua verbo, aŭ la subjekton de la i-verbo, se temas pri alia subjekto.

IG-verbo

Se oni faras IG-verbon el alia verbo, oni kreas vorton, kiu esprimas samtempe du agojn: lavi → lavigi = “igi (iun) lavi”. En lavigi estas du agoj: igi kaj lavi. Ĉe tiaj verboj si kaj sia reprezentu la subjekton de la tuta verbo (= la subjekto de igi), tute laŭ la bazaj reguloj:

• La grafo lavigis (al la servistoj) siajn vestaĵojn. Temas pri la vestaĵoj de la grafo, ne tiuj de la servistoj.

Alie estas, se oni disigas lavigi en du verbojn, igi lavi, menciante eksplicite la sencan subjekton de lavi:

• La grafo igis la servistojn lavi liajn vestaĵojn. Se oni tie dirus siajn vestaĵojn, temus pri la vestaĵoj de la servistoj (la senca subjekto de lavi). Se oni uzas igis lavi, sed ne mencias la servistojn, oni prefere uzu siajn: La grafo igis lavi siajn vestaĵojn.

A3 - unu el la du aŭ pluraj verboj estas verbo en la participa formo finiĝanta per -anta/inta/aŭ simila formo

'Ne estas problemo. - La participa verbo finiĝanta per -anta/inta/aŭ simila formo de la subfrazo havas propran subjekton. Se oni uzas si sia en la subfrazo, ĝi reprezentas ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉefa frazo:

La reĝo vidis sian filon [de la reĝo], ludantan kun sia frato [de la filo de la reĝo], portanta sian kutiman ruĝan veston [de la frato de la filo de la reĝo].

La reĝo sidis sur sia ĉevalo [de la reĝo], ĉasanta per sia pafarko [de la reĝo], sed ankaŭ babilanta kun sia helpanta grafo [de la reĝo].

Aliaj ekzemploj:

• Li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano.Nm.22 La anĝelo staris kun glavo en sia mano.
• Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto. Ŝi estis vestita per sia plej bela vesto. Vestita priskribas la virinon. Sia do reprezentas la virinon.
1. Karlo laŭtlegis poemon verkitan de sia patrino. = ...poemon, kiu estis verkita de sia patrino. La poemo estas subjekto de la ago esti verkita, kaj si do reprezentas la poemon. La intencita senco tamen estas, ke la poemo estis verkita de la patrino de Karlo. Estu do ...verkitan de lia patrino.

A4 - unu el la du aŭ pluraj verboj estas verbo en la participa formo finiĝanta per -ante/inte/aŭ simila formo

Ne estas problemo. - La participa verbo finiĝanta per -ante/inte/aŭ simila formo de la subfrazo nepre havas ĉiam la saman subjekton de la ĉefa frazo. Se oni uzas si sia en la subfrazo, ĝi reprezentas ĉiam la subjekton de la subfrazo kaj samtempe de la ĉefa frazo:

La reĝo vidis sian filon [de la reĝo], ludante kun sia frato [de la reĝo - ĉar la regco ludis], portante sian kutiman ruĝan veston [de la reĝo - ĉar la reĝo portis].

La reĝo sidis sur sia ĉevalo [de la reĝo], ĉasante per sia pafarko [de la reĝo], sed ankaŭ babilante kun sia helpanta grafo [de la reĝo].

Aliaj ekzemploj:

• Lavinte siajn vestaĵojn, Karlo kuiris vespermanĝon. Karlo estis lavinta siajn vestaĵojn.
• Karlo promenis kun virino, vestite per sia plej bela vesto. Karlo estis vestita per sia plej bela vesto, kiam li promenis kun virino.

B - En la ĉefa frazo krom la ĉefa verbo estas vorto finiĝanta per -o, kiu povus indiki agon

Estas amaso da problemoj.

B1 -ago-vorto finiĝanta per -ado

La reĝo vidis la ludadon de lia filo kun sia frato [oni povas interpreti ĝin kvazaŭ ĝi estus kiel la subfrazo 'Lia filo ludis kun sia frato = de la filo -subjekto de ludado]

Aliaj ekzemploj:

• Petro pacience aŭskultis la plendadon de Karlo pri ĉiuj siaj problemoj. Karlo plendis pri ĉiuj siaj problemoj. La problemoj estas de Karlo (la senca subjekto de plendado), ne de Petro (la subjekto de aŭskultis).
• Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝado al siaj gepatroj. Eva vojaĝis al siaj gepatroj.
• Karlo rakontis pri sia vojaĝado al siaj gepatroj. Karlo vojaĝis al siaj gepatroj.
• Oni plendis al Karlo pri lia vojaĝado al siaj gepatroj. Li vojaĝis al siaj gepatroj.

ado ĝenerale indikas daŭran agon, kaj pro tio oni povas konsideri substantivojn finiĝantajn per -ado kvazaŭ ili estus verboj de aparta subfrazo. Sed ne ĉiuj konsentas pri tio en ĉiuj okazoj kaj oni trovas dubajn okazojn: La reĝo observis la ludadon de sia filo (de la reĝo mem) aŭ de lia filo (la filo de iu alia persono). Pro tio oni emas uzi la adjektivon 'propra' anstataŭ sia por pli granda klareco: La reĝo observis la ludadon de la propra filo.

Aliaj ekzemploj:

• La gepatroj plendis pri la malbona traktado de sia filino. Aŭ ...de ilia filino. (Oni malbone traktis ilian filinon.)
• Fanfaronado pri si mem estas tre hontiga. La senca subjekto de fanfaronado forestas (ĝi estas ĝenerala oni), sed si tamen reprezentas ĝin ĉi tie. Pli bone oni diru fanfaronado pri oni mem. Rimarku, ke oni nepre diru pri si mem, se oni uzas la I-verbon fanfaroni: Fanfaroni pri si mem estas tre hontige.
• Ŝparado de sia mono estas iafoje konsilinda, alifoje malsaĝa. Principe estas pli bone diri Ŝparado de onia mono..., sed la vorto onia estas malofta, kaj multaj evitas ĝin. La rekomendinda solvo estas Ŝparo de la propra mono... Sed kun I-verbo oni ja uzu sian (ne onian): Ŝpari sian monon/la propran monon estas iafoje konsilinde, alifoje malsaĝe.

En ĉiuj aliaj okazoj oni traktu la o-vortojn kiel substantivojn kaj ne verboj kaj si kaj sia resendu al la subjekto de la verbo en la frazo.

C - Aliaj uzoj de si kaj sia

Ekzistas en Esperanto kliŝaj esprimoj, kiel siatempe, siavice, ktp., kiuj estas nur paŭsaĵoj de nacilingvaj esprimoj.

Ni rekomendas ne uzi ilin.

Pro tio la frazo Ni faros tion siatempe iĝu Ni faros tion ĝiatempe.