Aparta enkonduko por afrikanoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


0. Aparta enkonduko por afrikanoj

0.1. Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo (aŭ eventuale ankaŭ afrika)?

Longatempe esperantistoj debatis pri tio, ĉu Espernto estas eŭopa aŭ azia lingvo.Se vi volas la konkludon de la plur-jardeka debato, ĝi estas: Esperanto estas leksike/vort-provize eŭropa, sed la gramatiko estas originala kaj pli simila al lingvoj troviĝantaj en Azio ol en Eŭropo. Sed nun venis ankaŭ la tempo kompari Esperanton kun afrikaj lingvoj. Cetere, en la angla vi povas legi rete la tekston, kiu komencis la debaton pri eŭopa aŭ azia lingvo: http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/europeanorasiatic.htm. La saman tekston en Esperanto povas esti aĉetata je tre malalta prezo ĉe Universala Esperanto-Asocio, vidu en https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5463

0.2. Esperanto kaj ŝemidaj lingvoj - araba, hebrea, amhara kaj kuŝidaj lingvoj

Zamenhof parolis la hebrean tre bone (li tradukis la tutan Biblion el la hebrea originalo). Ne estas klare kiom lia kono de la hebrea influis lin, sed certe la regula gramatika sistemo de Esperanto, kiu de unu radiko kreas multajn vortojn iel similas al tio, kio okazas en la ŝemidaj lingvoj. Kaj la ĉefa ŝemida lingvo, la araba, estas parolata en la tuta norda Afriko, la amhara en Etiopujo kaj la kuŝidaj lingvoj en multaj teritorioj afrikaj,ekzemple en Somalujo, en Etiopujo kaj ankaŭ en multaj aliaj lokoj, pensu pri la berberoj en Norda Afriko

En ŝemidaj lingvoj oni havas radikon de tri konsonantoj, kiu indikas koncepton, ekzemple KTB = "ideo pri skribado/skrib" kaj poste pere de vokaloj kaj sufiksoj oni kreas ĉiujn vortojn de tiu signifokampo, ekzemple:

KaTaBa li skribis
KuTiBa ĝi estis skribita
yaKTuBu li skribos
yuKTaBu ĝi estos skribata
maKTuB skribita
KiTāB skribaĵo = libro
KuTuB skribaĵoj = libroj
KāTiB skribanto = verkisto
maKTaB skribejo = oficejo
maKTaBa skribaĵejo = biblioteko
KaTTaBa skribegi/adi/igi
KāTaBa kunskribadi = korespondi
aKTaBa skribigi = ankaŭ dikti
istaKTaBa peti iun skribi = ankau dikti, kopiigi, ktp.

Kaj multaj aliaj vortoj estas fareblaj el fiksita baza vorto/radiko kaj aldonitaj pecetoj precize kiel en Esperanto. Se vi havas okazon rigardi vortaron de la araba vi trovos, ke ĝi estas simila al la granda vortaro de Esperanto, Plena Ilustrita Vortaro, http://vortaro.net/. Ambaŭ atentas pri la radikoj/bazaj vortoj kaj sub la radiko enhavas ĉiujn faritajn vortojn.

0.3. Esperanto kaj aglutinaj lingvoj - turka, mongola, batuaj lingvoj, ktp.

Por kompreni kiel funkcias aglutinaj/kungluaj lingvoj, rigardu ĉi tiun vorton en la turka: Bayramlaşamadıklarımız = Tiuj el ni, kun kiuj ni ne povas interŝanĝi festajn salutojn. Do, kungluaj lingvoj kunmetas multajn pecetojn de vortoj por formi malsimplan vorton.

Nun rigardu ĉi tiun vorton en Esperanto malsanulejflegist-edzino formata de ĉi tiuj pecetoj: mal-san-ul-ej-fleg-ist-edz-in-o. Vi vidas tuj, ke Esperanto estas tre kunglua lingvo, kiel multegaj lingvoj en Azio, el kiuj la turka estas la plej konata, sed la azerbajĝana, la uzbeka, la kazaĥa kaj la mongola ankaŭ, kaj en pli malgranda nivelo ankaŭ la tagaloga kaj ankoraŭ aliaj.

Sed ankaŭ en Afriko la bantuaj lingvoj, inter kiuj la tre konata sŭahila lingvo estas enklasigata inter la aglutinaj lingvoj, ĉar ĝxiaj vortoj estas formataj el kunmetitaj pecetoj. Alia lingvo, kies vortoj konsistas el kunmetitaj pecetoj estas la malagasa.



0.4. La hinda-eŭropaj lingvoj - la franca, la afrikansa kaj la angla.

Tiuj lingvoj estas vaste uzataj en Afriko kiel oficialaj lingvoj, kvnakam neniu afrika lingvo estas laŭdevene hindeŭropa.

Ĉiuokaze la komuneco inter Esperanto kaj tiuj lingvoj estas ĉefe vorta kaj pri aranĝado de malsimplaj frazaroj



0.5. Konklude Esperanto estas originala lingvo, kun elementoj troveblaj en pluraj lingvoj inkluzive de la afrikaj lingvoj