Aparta enkonduko por azianoj 0
- reiru al Enkonduko
0. Aparta enkonduko por azianoj
0.1. Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?
Longatempe esperantistoj debatis pri ĉi tiu temo kaj se vi volas la konkludon de la plur-jardeka debato, ĝi estas: Esperanto estas leksike/vort-provize eŭropa, sed la gramatiko estas originala kaj pli simila al lingvoj troviĝantaj en Azio ol en Eŭropo. Nun ni vidu la similecojn de Esperanto al aziaj lingvoj laŭ la unuopaj lingvogrupoj.
0.2. Esperanto kaj ŝemidaj lingvoj -araba kaj hebrea
Zamenhof paroli la hebrean tre bone (li tradukis la tutan Biblion el la hebrea originalo). Ne estas klare kiom lia kono de la hebrea influis lin, sed certe la regula gramatika sistemo de Esperanto, kiu de unu radiko kreas multajn vortojn iel simila sl tio, kio okazas en la ŝemidaj lingvoj.