Aparta enkonduko por azianoj 0

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


0. Aparta enkonduko por azianoj

0.1. Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?

Longatempe esperantistoj debatis pri ĉi tiu temo kaj se vi volas la konkludon de la plur-jardeka debato, ĝi estas: Esperanto estas leksike/vort-provize eŭropa, sed la gramatiko estas originala kaj pli simila al lingvoj troviĝantaj en Azio ol en Eŭropo. Nun ni vidu la similecojn de Esperanto al aziaj lingvoj laŭ la unuopaj lingvogrupoj. Ceter, en la angla vi povas legi rete la tekston, kiu komencis la debaton: http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/europeanorasiatic.htm. La saman tekston en Esperanto povas esti aĉetata je tre malalta prezo ĉe Universala Esperanto-Asocio, vidu en https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5463

0.2. Esperanto kaj ŝemidaj lingvoj - araba kaj hebrea

Zamenhof paroli la hebrean tre bone (li tradukis la tutan Biblion el la hebrea originalo). Ne estas klare kiom lia kono de la hebrea influis lin, sed certe la regula gramatika sistemo de Esperanto, kiu de unu radiko kreas multajn vortojn iel simila al tio, kio okazas en la ŝemidaj lingvoj.

En ŝemidaj lingvoj oni havas radikon de tri konsonantoj, kiu indikas koncepton, ekzemple KTB = "ideo pri skribado/skrib" kaj poste pere de vokaloj kaj sufiksoj oni kreas ĉiujn vortojn de tiu signifokampo, ekzemple:

KaTaBa li skribis
KuTiBa ĝi estis skribita
yaKTuBu li skribos
yuKTaBu ĝi estos skribata
maKTuB skribita
KiTāB skribaĵo = libro
KuTuB skribaĵoj = libroj
KāTiB skribanto = verkisto
maKTaB skribejo = oficejo
maKTaBa skribaĵejo = biblioteko
KaTTaBa skribegi/adi/igi
KāTaBa kunskribadi = korespondi
aKTaBa skribigi = ankaŭ dikti
istaKTaBa peti iun skribi = ankau dikti, kopiigi, ktp.

Kaj multaj aliaj vortoj estas fareblaj el fiksita radiko kaj aldonitaj pecetoj precize kiel en Esperanto. Se vi havas okazon rigardi vortaron de la araba vi trovos, ke ĝi estas simila al la granda vortaro de Esperanto, Plena Ilustrita Vortaro, http://vortaro.net/. Ambaŭ atentas pri la radikoj kaj sub la radiko enhavas ĉiujn faritajn vortojn.

0.3. Esperanto kaj aglutinaj lingvoj - turka, mongola, ktp.

Por kompreni kiel funkcias aglutinaj/kungluaj lingvoj, rigardu ĉi tiun vorton en la turka: Bayramlaşamadıklarımız = Tiuj el ni, kun kiuj ni ne povas interŝanĝi festajn salutojn. Do, kungluaj lingvoj kunmetas multajn pecetojn de vortoj por formi malsimplan vorton.

Nun rigardu ĉi tiun vorton en Esperanto malsanulejflegist-edzino formata deĉi tiuj pecetoj: mal-san-ul-ej-fleg-ist-edz-in-o. Vi vidas tuj, ke Esperanto estas tre kunglua lingvo, kiel multegaj lingvoj en Azio, el kiuj la tuka estas la plej konata, sed la azerbajĝana, la uzbeka, la kazaĥa kaj la mongola ankaŭ, kaj en pli malgranda nivelo ankaŭ la tagaloga kaj la indonezia, kaj ankoraŭ aliaj.

0.4. La hinda-eŭropaj lingvoj - la persa, la hinda.

Multaj eŭropaj lingvoj estas nomataj hind-eŭropaj por montri ke ili estas parolataj kaj en Eŭropo kaj en Azio. Krom la persa kaj la hinda [ankaŭ nomata hindia] estas ankaŭ aliaj pli malgrandaj laŭ la nombro de la parolantoj, kiel la kurda.

En ĉi tiu okazo la komuneco inter Esperanto kaj tiuj lingvoj estas ĉefe vorta, pri kelkaj bazaj vortoj, kiuj kaj en la lingvoj parolatj en Eŭropo kaj en la lingvoj parolataj en Azio, apartenantaj la ĉi tiu sama grupo, ne ŝanĝiĝis, ekzemple en Esperanto ni diras: patr-o kaj en la persa tio estas pedar, en la hinda pita, dum la numeroj unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok,naŭ, dek estas, respektive jeek, do, se, chahar, panj, shesh, haft, hasht, noh, dah kaj ek, do, tin, char,pach, chha, sat,ath, naw, das. Same, se oni rigardas la sistemo de la demansj kaj rilataj vortoj: kiu, kio, kia, kiam, kial, kiel, tiu, tio, ktp. oni povas facile kompreni la rilatojn inter la serioj en Esperanto, en la persa kaj en la hinda.

Iom hazardaj ŝajnas esti similecoj, kiel tiuj inter la vorto muŝo en Esperanto kaj Mêş (meŝ) en la kurda aŭ inter la vorto papilio kaj Pepûle (papula). Dum la kurda kaj ne nur kurda vorto Bazaŕ (bazar) kaj la vorto en Esperanto bazaro havas vere la saman originon.

0.5. La indonezia kaj la sufiksoj de Esperanto

0.6. Esperanto kaj la izolaj lingvoj