Apartaj komencaj ekzercoj por azianoj 0
- reiru al La gramatiko de lingvo sen gramatiko
Eŭropanoj havas kelkajn malsanojn, kiuj ili transdonis al Esperanto. Estas bone kompreni ilin tuj aj iom ekzerciĝi pri ili.
1-A MALSANO: LA VIRUSO DE LA PLURNOMBRO - ONI SENFINE RIPETADAS LA INDIKON DE LA PLURNOMBRO:
- unu libro estas granda kaj bela - DU libroJ estas grandaJ kaj belaJ
SE ONI NE RIPETAS LA SIGNON DE LA PLURNOMBRO ĉIAM, EŭROPANOJ SVENAS.
Ni ekzerciĝu pri tio:
Metu la indikon de la plurnombro kie ĝi estas bezonata. En longaj tekstoj la manko de la indiko de plurnombro estas indikita per -.
- unu pomo estas matura - du pomo estas matura - venis unu homo. Kiu venis? - venis du homo. kiu venis? - mia filo estas juna, forta kaj bela - mia DU filo estas juna, forta kaj bela - mi havas unu moneron, per kiu mi aĉetas unu pomon - mi havas MULTAN moneron, per kiu mi aĉetas multan pomon - mi havas unu pomon kaj mi donas ĝin al unu infano - mi havas ses pomon kaj mi donas ĝin al tri infano
Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaro- de la plej ĉefa- regno- kaj tiu- ĉi registaro-j per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiu- persona- kaprico- aŭ disputo-, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiu- registaro-j, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiu-n dezirita-jn ŝanĝo-jn, se tia- ŝanĝo- montriĝos necesa- ; sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa.