Apartaj partoj de la lingvo, kiuj en sia interno funkcias malsame

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Estas partoj de la lingvo, kiuj funkcias en sia interno laŭ propra logiko, kiu ne validas en la lingvo ĝenerala.

Ni donas la ekzemplon de unu el tiuj partoj, pri kiuj ni ekzerciĝos abunde poste, la tiel nomataj tabel-vortoj.

Jen tio, kion ni trovos en la 7-a ĉapitro:


7.2. Sistemo en la sistemo

Esperanto havas sistemon de vortoj interne de la pli granda sistemo. Temas pri subsistemo fermita en si mem.

Kvankam la vortoj de tiu subsistemo estas klare formataj el du pecoj, el la vidpunkto de la ĝenerala sistemo ili estas konsiderataj kiel unu nedividebla vorto. Tiu libro ne povas iĝi ti-libro.

La subsistemo konsistas el kelkaj vort-serioj.

Ni vidu la unuan serion [la aliaj estas similaj al ĉi tiu]:

kio, kiu, kia, kiel, kial, kiam, kiom, kie, kies

Ni vidu ilian sencon en demandoj:

Kio kuŝas sur la tablo? Libro kaj botelo kuŝas sur la tablo. Kiu libro kuŝas sur la tablo? La libro de Jozefo, kies titolo estas “Milito kaj paco”. Kia libro kuŝas sur la tablo? Tre dika libro kun flava kovrilo. Kiel vi iras al via lernejo? Mi iras per tramo. Kial vi iras al lernejo? Mi iras al lernejo por lerni. Kiam vi iras al la lernejo? Mi iras al la lernejo matene. Kiom da libroj vi havas? Mi havas tri librojn. Kie estas via lernejo? Mia lernejo estas en la vilaĝo. Kies libro estas tiu ĉilibro? Ĝi estas la libro de Jozefo.


Kvankam klare ili estas formataj de du pecoj:

ki-o, ki-u, ki-a, ki-el, ki-al, ki-am, ki-om, ki-e, ki-es

El la vidpunkto de la ĝenerala lingvoj ili konsistas el unu nedividebla peco, kaj la signifo de la pecetoj -el, -al, -am ne estas uzebla ekster la fermita sistemo.

Oni aldonas liajn elementojn al la tuta unupeca vorto

◦ ĉies-ulino, ◦ tiam-a, iam-a, ◦ tie-a (≈ tiuloka), ◦ kial-o, ◦ tia-maniere, kiamaniere... (≈ tiel, kiel...), ◦ tiom-a, kiom-a, ◦ ...ktp...


• kaj same estas kontraŭ la Fundamento de Esperanto uzi la finaĵojn de la tabelvortoj kun netabelvortaj radikoj:

◦ x alies, ◦ x mies, ◦ ...ktp...