Artikolo de Pierre Levi

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Artikolo de Pierre Levy en http://www.ipernity.com/blog/levipesperanto

"Fare de" kaj "far"

En Esperanto kiel en multaj aliaj lingvoj, uzeblas nelimigita nombro da prepoziciaĵoj libere formitaj el adverbo aŭ alia esprimo plus prepozicio. Ekzemple: escepte de, kun konsidero pri, fronte al, pro amo al, ktp. Unu el ili estas "fare de", kiun oni tute normale uzas anstataŭ nur “de” por eviti konfuzon en enkonduko de aganto post substantivo esprimanta agon. Por eviti tian konfuzon ekzistas ofte aliaj rimedoj, sed tio nur estas ekstertema afero de stilo. La §6 de la Fundamenta Gramatiko klare precizigas, ke la prepozicio ĉe la pasivo estas de. Sekve, ĉe pasivo, ne povas okazi konfuzo pri la ĝusta senco de de: ĝi nur povas enkonduki la aganton. Ekzemple: la juveloj ŝtelitaj el la trezorejo; la juveloj ŝtelitaj de la rabistoj; la juveloj de la nobelino ŝtelitaj de Ali Baba el la kaverno de la rabistoj; la monujo de Dario ŝtelita de Laslo; la monujo ŝtelita de Dario el la poŝo de Laslo. Se anstataŭ “monujo ŝtelita de Dario”, kapabla esperantisto skribas “monujo ŝtelita fare de Dario”, oni devas demandi sin, kial la skribinto uzis tiun “fare de” anstataŭ la atendinda “de” kaj oni povas konkludi, ke eble Dario ŝtelis je la konto de iu alia.

Konfuzo foje estas ebla, kiam de enkondukas komplementon de verba substantivo, rolante do tiam kiel genitivo. Ekzemple: ŝtelo de Laslo de la monujo de Dario. Tiam oni povas uzi fare de por klare montri, ke temas pri aganto (senca subjekto): Morgaŭ okazos akcepto fare de la urbestro. Mi legis la tradukon de Hamleto fare de Zamenhof. Ĉi tie ne plu temas pri gramatika regulo, sed pri stilo. Fare de ĉi tie ne estas gramatike kritikinda (eĉ se aliaj solvoj estus proponeblaj, ekzemple: Morgaŭ okazos akcepto prezide de (aŭ: prezidata de) la urbestro. Morgaŭ akcepton prezidos la urbestro. Hamleto traduke de (aŭ: tradukita de) Zamenhof). Iuj opinias, ke fare de estas tro longa, kaj tial mallongigas al far.

Laŭ la opinio de Bertil Wennergren, aŭtoro de PMEG, far ĉiam estas superflua. La okazoj, kiam de efektive povas kaŭzi malklarecon, estas tre maloftaj. En tiuj maloftaj okazoj oni uzu fare de, kiu estas klara, preciza kaj komprenebla por ĉiuj Esperantistoj. Ĝuste ĉar fare de estas tiel malofte bezonata, ĝi ne estas tro longa. Mi samopinias. Iam en mia juneco mi aprobis kaj eble defendis la proponon pri la prepozicio far; sed tio estis eraro.

Plena Analiza Gramatiko (kvina eldono, 1985) de Waringhien kaj Kalocsay pri tio klarigas tre favoran opinion:

“Rim. Apud fare de oni jam uzis la formon far' de, analogan al dank' al; oni ankaŭ renkontas eĉ la prepozician uzon de la radiko far, analoge al per apud pere de; tio liveras tre oportunan formon por la subjekta suplemento: la dediĉo de la preĝejo al Sankta Miĥaelo far nia pastro.”

PIV (1970) ĉefredaktita de Waringhien konfirmas:

(ĉe Fari):

“Fare de. Kunmetita prepozicio, enkondukanta la aganton ĉe pasivo: kelkaj postulas la administradon de la filioj fare de la asekuritoj mem; dum vizito al nia sidejo fare de fremdaj kolegoj; reguligo de salajroj kaj laborkondiĉoj fare de la ministro mem → de. RIM2 Anstataŭ fare de, la aparta konstruo de Esperanto ebligas uzi la nudan radikon kiel prepozicion (analoge al per kaj peri): traduko de Homero far Manders.“

(ĉe De):

“RIM.3 Post verba substantivo, konfuzo povas okazi inter la sencoj 6, 10 kaj 11 de la prepozicio de: la nutrado de la infanoj de ilia patrino estas la plej sana. Por tion eviti, oni disponas du rimedojn: 1) kiam oni devas samtempe esprimi la subjekton kaj la objekton de la subst-a ago, oni povas anstataŭigi de 10 per fare de (aŭ far): nutrado de la infanoj fare de ilia patrino (aŭ: far ilia patrino). 2) ...“

Tiuj klarigoj meritas analizon, laŭmezure kiel ili provas pravigi la novan prepozicion far.. 1)Analogeco de far' de al dank' al estas senutila, ĉar vane estas pravigi idiotismon per idiotismo: ĝi estas analogeco de nenio al nenio. Far' de ne estas mallongigo de fare de, sed de faro de. La analogeco de far al per apud pere de estas falsa: per estas memstara prepozicio, el kiu la verbo peri estas regule formita, sed far' estas verba radiko, kaj mi ne konas ekzemplon de alia verba radiko, kiu nudigita fariĝus prepozicio. Cetere, pere de = per ne estas per' = pero (ago peri), kaj far = fare de ne estas far' = faro (ago fari). Preferinde estus prezenti la novan prepozicion far tia, kia ĝi estas, nome neologismo, sen leksikona ligo kun fari. Tiuokaze, ĝi estas nur konkuraĵo de jam de longe ankaŭ proponitaj da, di, den, par, ktp.

2) La falsa analogeco de fare de = far al pere de = per enhavas apenaŭ kaŝitajn konsekvencojn. Unue jen estas nova regulo en Esperanto: “ĉiu nudigita verba radiko estas prepozicio“. Due kaj sekve, “radikalaj ŝanĝoj de la Fundamenta Gramatiko estas eblaj“. ĉiuj reformistoj kaj amantoj de senfina “plibonigo“ de Esperanto povas aplaŭdegi kaj tuj memorigi, ke ili havas proprajn proponojn en siaj tirkestoj. Tiuj falsaj analogiecoj malfermas la pordon al ĉiaj jam proponpretaj analogaj analogiecoj.

Notu bone: la rimedo proponita en PIV 1970 ĉe De por eviti konfuzon estas iluzia: patrino tre bone povas mem nutri sian infanon per sia lakto aŭ per alia. La dezirata signifo probable estis: la nutrado de la infanoj per la lakto de ilia propra patrino estas la plej sana. Neniu konsideru tiujn liniojn kiel malpermeson je io ajn. Mi havas nek la povon, nek la deziron malpermesi. Mi nur klarigas mian rifuzon subteni proponojn aŭ imiti aplikon de false bonaj ideoj, kies ĉefa efiko estus malstabiligi Esperanton por falsa espero de bagatela progreso. “Des pli utila estas lingvo, ju pli ĝi estas stabila“ (Antoine Meillet).

Amike, Petro.

Komentoj de Pjer:

Tre bona artikolo.

Plie se ni akceptus tiun neologismon, tio kreus konfuzojn. Ekzemple :

far'o ekde la prepozicio far povus indiki la faranton , tamen ekde la Fundamenta far', ĝi indikas la far(ad)on.

far'a estus "de faranto" kaj Fundamente estas "de faro"

far'i havus ankaŭ plian signifon de netransira verbo. k.t.p.

Tio tute malsimilas al kio okazas ekde la prepozicio: per. per'o, per'ant'o, per'a ... ne havas du malsimilajn signifojn.

Pjer.