Azia Terminaro

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
azt: A azt: B azt: C azt: Ĉ azt: D azt: E azt: F azt: G azt: Ĝ azt: H azt: Ĥ azt: I azt: J azt: Ĵ
azt: K azt: L azt: M azt: N azt: O azt: P azt: R azt: S azt: Ŝ azt: T azt: U azt: Ŭ azt: V azt: Z

nepalaj monatoj


'mordad-o' = 'amordad-o'

'noŭruz-o'
difino: laŭvorte signifas Novtago, kaj estas la unua tago de la irana jaro, kio koincidas kun la unua tago de la printempo (21a de Marto).
angle: Nowrooz, arabe: naurūz, france:, germane:, itale: capodanno persiano, perse: Noŭruz

nevar-o La indiĝenoj de Katmando-Valo, la ĉefurbo de nuntempa Nepalo. Antikve, 'Nepalo' ĝenerale signifis la valon kaj ankaŭ la loĝantojn de la valo. Poste, la nomo de la loĝantoj mallongiĝis kiel "Neuaa". Denove, post kiam la Shah dinatio venis, ili nomis la indiĝenojn kiel "Nevaroj" kaj la tuta lando fariĝis Nepalo. Nevara signifas la econ de Nevaroj, ekz. arto, kulturo, lingvo (la gepatra lingvo de Nevaroj estis nomita kiel Nepalbhasha ĝis la 17a jarcento).


observoj: La irana kalendaro estas (laŭ)suna kaj se oni aldonu 621 jarojn al ĝi oni trovas la egalan kristanan jaron laŭ la gregoria kalendaro. Ekz-e la nuna irana jaro, t.e. 1384 egalas al la 2005 p.K.

'Panĝab-o'
difino: Tre granda teritorio, ekde Dehlio ĝis Islamabado au ekde rivero Jamnao ĝis la rivero Sindho en Pakistano. La vorto Panghabo signifas la lando de kvin riveroj (Ravio, Chenabo, Jhelumo, Satlajo kaj Beaso).Estas tre richa regiono en Bharato kaj Pakistano. Ghia loghantaro konsistas pli ol 130 milionoj.

'Persepol-o' = 'Taĥteĝamŝid-o'

'satjagrah-o'
difino: Malperforto, laŭvorte: "Forto de la Vero", t.e. de la spirito firme alkroĉita al la vero. Konkreta kaj aktiva filozofia metodo praktikita i.a. de la anoj de Gandhi/Gandi, kiu proponis mem traduki ghin en okcidentajn lingvojn per "civila rezistado".
angle: satyagraha, sanskrite: satyaagraha

'Suz-o' = 'Ŝuŝ-o'

'Ŝuŝ-o'>br> difino: antikva ĉefurbo de Persujo.
angle: Susa, arabe: , france: , germane: , itale: Susa, perse: Ŝuŝ
observoj: En PIV ĝi skribiĝis kiel Suzo, supozeble pro ĝia okcidenta transskribo.

'Taĥteĝamŝid-o'
difino: Laŭvorte signifas "La trono de Ĝamŝido" aŭ "La platformo de Ĝamŝido". Ĝi estis la ĉefurbo de la antikva Persujo dum la regado de Haĥamaneŝidoj (550-330 a.K.).
angle: Persepolis, arabe:, france:, germane:, itale: Persepoli, perse: Taĥte-ĝamŝid
observoj: En PIV ĝi skribiĝis kiel Persepolo pro ĝia greka nomo, kio signifas "urbo de persoj". Evidente ĝia greka nomo ne samsignifas kun ĝia originala persa nomo. La proponinto de la termino preferas la formon 'Taĥte-ĝamŝido'

'Teheran-o, Tehrano'
difino: La ĉefurbo de Irano.
angle: Teheran, arabe:, france:, germane:, itale: Teheran , perse: Tehran
observoj: En PIV ĝi registriĝis kiel Teherano, supozeble pro ties formo en eŭropaj lingvoj, kio ne kongruas kun ĝia originala persa prononco, kiun iranaj esperantistoj preferas.

'Tehran-o' = 'Teheran-o'

'telugu-a (lingvo)'
difino: Dravida lingvo en suda Barato, parolata de ĉirkaŭ 70 milionoj da homoj.

'telugu-o'
difino: Ano de popolo loĝanta en suda Barato, parolanto de la telugua lingvo.

'Tihar-o' = Estas la nomo de la serio de festivaloj en Nepalo, kiuj okazas je Novembro (ne ĉiam ĉar ili okazas laŭ la luna kalendaro). Okazas dum kvin tagoj - dum la festivalo oni "reĝigas" aŭ honoras korvojn, hundojn, diinon de mono, homan korpon (de si mem) kaj fratojn (fare de fratinoj). Svanti-o esas la loka nevara nomo de Tiharo.

'ŭonbulism-o'

difino: religio sur budaisma bazo originanta en Koreujo.
observo: el won-bulgjo (cirklo-budhismo), "ŭon-budhismo".