Banĉun-o azt

El La bona lingvo
Revizio de 12:41, 29 Nov. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al azt: B <hr> <br> '''banĉun-o''' ''difino:'' Speciala rizkuko, kies kvadrata formo simbolas la Teron, verda aspekto simbolas la verdecon de plantoj, rizkampoj kaj...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


banĉun-o

difino: Speciala rizkuko, kies kvadrata formo simbolas la Teron, verda aspekto simbolas la verdecon de plantoj, rizkampoj kaj arbaroj, kaj farĉo el porkaĵo kaj verda fazeolo-grajnoj simbolas bestaron kaj vegetaĵaron. Ĝi estas vidata sur la altaro de praularo okaze de Teto (Tet-festo = Novjara festo) en multegaj vjetnamaj familioj.

aldonaj klarigoj:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Ban%C4%89uno

Folioj por pakado: kutime oni uzas brilverdajn grandajn neŝiritajn foliojn de frinio* (Phrynium placentarium (Lour.) Merr. ). Ligilo: oni kutime uzas specon de bambuo kun rezistaj fibroj. La bambufibroj estas trempitaj en salita akvo aŭ moligitaj per vaporkuirado antaŭ pakado.

• Glurizo : glurizo grajnoj estas grandaj, rondecaj, egale gluecaj, kaj nove rikoltitaj.

• Mungo: La manĝebla semo de mungo (Vigna radiata, sin. V. mungo var. aureus) el tropika Azio, unujara, duongrimpa herbo tre kultivata por semoj k mungidoj; la semoj tre nutraj, ĝenerale verdaj, estas manĝataj kiel tiuj de fazeolo k uzataj en la fabrikado de specoj de vermiĉeloj (fonto: PIV).

• Viando, kutime porkaĵo, prefereble el porko bredata laŭ natura metodo (la besto en bredejo aŭ libere cirkulanta en la naturo) per naturaj legomoj kaj brano sen uzo de anaboligaj substancoj aŭ industria nutraĵo por dombestoj. Duongrasa porkaĵo donas al la kukofarĉo grasecan bonguston.

• Diversspecaj spicoj: Pipro por marini la farĉviandon. Salo por miksi kun la rizo, la mungo kaj la marinata viando.

Preparado

• Frinio-folioj: ĉiu folio estas ĝisfunde lavita ambaŭflanke kaj viŝita ĝis plena sekiĝo. Ju pli pure lavita la folio estas, despli posta ŝimiĝo eviteblas.

• Glurizo: forigu ĉiujn aliajn miksitajn grajnojn, zorge lavu la rizgrajnojn, trempu la rizon sub akvo kun 0.3 % salo dum ĉirkaŭ 12-14 horoj depende de la tipo de rizo kaj de la vetero, tiam elprenu la rizon kaj senakvigu ĝin. Eblas skui rizon kun salo anstataŭ trempi ĝin en peklakvo.

• Mungo: Trempu la semojn en 40° C varma akvo dum 2 horoj ĝis moliĝo kaj ŝveliĝo kaj senŝeligu ilin. En multaj lokoj oni uzas senŝeligitajn grajnojn, dum en aliaj lokoj oni vaporkuiras ilin antaŭ pisti ilin per grandaj manĝovergetoj ĝis malkompakta kaj glata firmeco. Poste oni disdividas la pastecon en plenmanojn. Ĉiu kuko envolvas du tiajn malgrandajn manplenojn de pistita mungo.

• Porkaĵo: la porkaĵo estas lavita, sekigita kaj distranĉita en pecoj je grandeco de 2,5 ĝis 3 cm. Tiam la viandpecoj estas marinitaj kun cepo, salo kaj pipro kun aŭ sen monosodio glutamato (MSG) dum proksimume du horoj por sorbiĝo.

Efektivigo Procezo

Kuko pakado

Kutime estas du manieroj de kuko pakado: permana pakado aŭ per disponebla kvadrata kuko modelilo je dimensio ĉirkaŭ 20 cm x 20 cm x 7 cm. La modelilo kutime estas farita el ligno.

Ordinara permana pakado

• Metu krucforme ligilojn sur rondan platon
• Metu 2 frinio-foliojn sur la ligilojn, unu folio surmetita je duono de ĝia longeco sur la alia folio. Atentu turni la supran flankon de la folio eksteren kaj la suban flankon (malpli verda) enen. Je la sekva fojo, la 2 folioj estas metitaj kiel la unua fojo, sed perpendikulare al la unua fojo notante, ke oni devas fari inverse, t.e. turnante la pli verdan flankon de la folio supren, kaj la malpli verdan malsupren.
• Verŝu unu plenbovlon de glurizo en la centron de la kruco, permane ebenigu, kreante kvadraton kies flankoj mezuriĝas po 20 cm.
• Prenu unu manplenon de mungo, premetu kaj egale disŝutu ĝin en la mezon de la kvadrata riztavolo preskaŭ ĝisrande.
• Metu unu aŭ du pecojn de porkaĵo, depende de ĝia amplekso meze de la onta kuko.
• Metu ankoraŭfoje unu manplenon de mungo, premetu kaj disŝutu ĝin egale por kovri la viandon.
• Verŝu unu plenbovlon de glurizo kaj disŝutu egale por kovri la tutan porkaĵon kaj mungon.
• Faldu samtempe la du superajn frinio-foliojn frapetante por krei kvadratan mason.
• Poste, faldu la du subajn foliojn samkiel por la superaj folioj, kompaktigante la mason per premeto.
• Ligu krucforme la kukon per tordita bambufibro.


Kuirado

Uzu grandan dikan kaldronon kies kapacito superas 100 litroj, depende de la kvanto de la kuirendaj kukoj. Disŝutu la neuzitajn pedunklojn de frinio-folioj sur la tuta fundo de la kaldrono por eviti eventualan bruliĝon de la kukoj. Aranĝu la kukojn laŭ sinsekvaj tavoloj ĝis pleniĝo de la kaldrono, interaldonante neŭzitajn pedunklojn por plenigi la kaldronon. Plenigu la kaldronon per akvo, fermu ĝin per fermoplato. Ekbolu. La kuirdeĵoranto kalkulas la boladtempon ekde la bolado de akvo en la kaldrono kaj daŭrigas la boladon seninterrompe dum 10 ĝis 12 horoj. Dum kuirado, foje li aldonas varman akvon por certigi, ke la kukoj estas plenkovritaj de akvo.

Noto:Dong rừng, Lá dong - Phrynium placentarium (Lour.) Merr. (P. parviflorum Roxb.), thuộc họ Dong – familio Marantaceae. La (provizora) esperanta traduko de Phrynium estas frinio


vjetname: Banh chung;