DUA TAGO - matenaj preghoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


DUA TAGO Matenaj preĝoj

Kiam malmultajn horojn de mistika ĝojo interrompas tre sangoplena evento

Foje simbolo de la diablo kaj foje de la resurektinta Kristo, ne ekzistas besto pli nefidinda ol la virkoko. Nia ordeno havis da ili mallaboremaj, kiuj ne kantis je la sunleviĝo. Cetere, precipe dum la vintraj tagoj, ĉar la matena preĝado okazas kiam ankoraŭ noktas kaj la naturo dormas, la monaĥo devas ellitiĝi en la mallumo, kaj en la mallumo dum sufiĉe da tempo preĝi atendante la tagiĝon kaj lumigante la mallumon per la flamo de devoteco. Tial, saĝe, la kutimo provizis nedormantojn, kiuj ne enlitiĝas samkiel la kunfratuloj, sed pasigas la nokton ritme trapreĝante tiun precizan nombron da psalmoj, kiuj helpas kalkuli la tempopason, tiel ke, je la fino de la horoj dediĉitaj al alies dormado, ili donu la interkonsentitan signon de la veko.

Tial, tiun nokton vekis nin tiuj, kiuj trairis la dormejon kaj la pilgriman domon sonorigante sonorileton, dum unu el ili iris de ĉelo al ĉelo ekkriante “Benedicamus Domino” (benu la Sinjoron), al kiu ĉiu respondis “Deo gratias” (al Dio estu danko).

Vilhelmo kaj mi sekvis la benediktanan kutimon: post malpli ol duonhoro ni pretiĝis por alfronti la novan tagon, poste ni malsupreniris al la ĥorejo, kie la monaĥoj, sternitaj tere, trapreĝis la unuajn dekkvin psalmojn, ĝis kiam la novicoj eniris, akompanataj de sia majstro. Tiam ĉiu sidiĝis en sia propra ĥorseĝo kaj la koruso kantis “Domine labia mea aperies et os meum annuntiabit laudem tuam” (Ho Eternulo, vi malfermos miajn lipojn, kaj mia buŝo proklamos vian gloron). La krio leviĝis ĝis la volboj de la preĝejo, kiel petego de infano. Du monaĥoj supreniris al la predikejo kaj ili kantis la psalmon naŭdek kvar, Venite exultemus (Venu, ni ĝoju), sekvata de la aliaj preskribitaj. Kaj mi sentis la ardon de renovigita fido.

La monaĥoj sidis en la ĥorseĝoj, sesdek figuroj, kiujn igis similaj la robo kaj la kapuĉo, sesdek ombroj apenaŭ lumigitaj de la fajro de la granda tripiedo, sesdek voĉoj, kiuj celis laŭdi la Plejaltulon. Kaj aŭdante ĉi tiun kortuŝan voĉan harmonion, vestiblo al la ĝuoj de paradizo, mi demandis al mi, ĉu vere la abatejo estas loko de kaŝitaj misteroj, de kontraŭleĝaj provoj malkaŝi ilin kaj de obskuraj minacoj? Ĉar male ĝi nun aspektis al mi akceptoloko por sanktuloj, rondo de virtoj, relikvujo de scio, kesto de prudento, turo de saĝo, zono de mildeco, bastiono de forto, incensilo de sankteco.

Post ses psalmoj komenciĝis la legado de la sankta Skribo. Kelkaj monaĥoj balance pendis pro dormemo kaj unu el la noktaj nedormantoj iris ĉirkaŭ la ĥorseĝoj kun malgranda lampo por veki tiujn, kiuj endormiĝis. Tiu trovita kaptita de duondormo devis, pentofare, preni la lampon kaj mem daŭrigi la kontrolon. Oni rekomencis la kantadon per kromaj ses psalmoj. Poste la Abato donis sian benon, la tiusemajna liturgi-gvidanto preĝis kaj ĉiuj kliniĝis en la direkto al la altaro por minuto da enmemiĝo, kies dolĉecon neniu, kiu ne travivis tiajn horojn de mistika ardo kaj intensega interna paco, povas kompreni. Fine, kun la kapuĉo sur la vizaĝoj, ĉiuj sidiĝis kaj solene ekkantis Tedeumon. Ankaŭ mi laŭdis la Sinjoron, ĉar li liberigis min de miaj duboj, forigante de mi la maltrankvilon, en kiun la unua tago ĉe la abatejo ĵetis min. Ni estas delikataj estaĵoj, mi diris al mi, ankaŭ meze de ĉi tiuj kleraj kaj sindonemaj monaĥoj la maliculo cirkuligas etajn enviojn, subtilajn malamikecojn, sed temas pri fumo, kiu disperdiĝas sub la impeta vento de la kredo, tuj poste kiam ĉiuj kunvenas en la nomo de la Patro kaj Kristo denove malsupreniras meze de ili.

Dum la tempo inter la matenaj preĝoj kaj la laŭdokantoj, la monaĥo ne revenas al sia ĉelo, kvankam daŭre estas profunda nokto. La novicoj sekvis sian majstron ĝis la kapitula salono por studi la psalmojn, kelkaj monaĥoj restis en la preĝejo por prizorgi la sanktajn ilarojn, la plimulto promenis meditante silente en la klostro, kaj la samon faris Vilhelmo kaj mi. La servistoj ankoraŭ dormis kaj daŭre dormis kiam, sub la ĉielo ankoraŭ malhela, ni revenis al la ĥorejo por la laŭdkantoj.

Rekomenciĝis la kantado de psalmoj, kaj unu aparte, el tiuj planitaj por la lundoj, denove ĵetis min en miajn komencajn timojn: “La pekado ekregis la malpiulon, la intimon de lia koro - antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio - li agas kun fraŭdo en lia ĉeesto - tiel ke lia lango fariĝas malaminda”. Ŝajnis al mi malbona antaŭsigno, ke la ordena regulo preskribis tiom teruran averton ĝuste por tiu tago. Nek trankviligis miajn maltrankvilajn korbatojn, post la laŭdopsalmoj, la kutima legaĵo el Apokalipso, kaj revenis al mia menso la figuroj de la portalo, kiuj multe jugis mian koron kaj mian rigardon la antaŭan tagon. Sed post la responsoria psalmo, himno kaj versiklo, kiam komenciĝis la kanto de la evangelio, mi vidis en la fenestroj de la ĥorejo, tuj super la altaro, palan lumon, kiu jam rebriligis la fenestrojn per malsamaj koloroj, antaŭe humiligitaj de la mallumo. Ĝi ne estis la aŭroro, kiu estus triumfa se aperanta en la momento, kiam ni kantis “Deus qui est sanctorum splendor mirabilis” (Dio, kiu estas la mirinda brilego de la sanktuloj) kaj “Iam lucis orto sidere” (Jam leviĝis la stelo de la tago [la suno]). Ĝi estis nur la unua malforta anonco de vintra tagiĝo, sed ĝi sufiĉis, kaj same sufiĉis, por rekuraĝigi mian koron, la malforta duonlumo, kiu en la navo tiam anstataŭigis la noktan mallumon.

Ni kantis la vortojn de la dia libro kaj, dum ni atestis pri la Parolo, kiu venis por prilumi la homojn, ŝajnis al mi, ke la stelo de la tago, en sia tuta brilego, invadis la templon. La lumo, ankoraŭ forestanta, ŝajnis al mi brili en la vortoj de la kantiko, mistika lilio, kiu malfermiĝis bonodora meze de la kruconervuraj volboj. “Dankon, Sinjoro, pro ĉi tiu momento de nedirebla ĝojo,” mi silente preĝis, kaj mi diris al mia koro “kaj vi malsaĝa, pri kio vi timas?”

Subite iuj bruoj leviĝis el la flanko de la norda portalo. Mi demandis al mi, kial la servistoj, preparante sin al laboro, tiel ĝenis la sanktajn diservojn. Tiumomente eniris tri porkopaŝtistoj, kun teruro sur la vizaĝoj, kaj ili alproksimiĝis al la Abato flustrante ion al li. La Abato unue trankviligis ilin per gesto, kvazaŭ li ne volus interrompi la preĝadon: sed pliaj servistoj eniris, la krioj fariĝis des pli laŭtaj: “Li estas viro, mortinta!” iu diris, kaj aliaj: “Li estas monaĥo, ĉu vi ne vidis la piedvestojn?”

La preĝantoj silentis, la Abato haste eliris, mansignante al la kelmastro, ke li sekvu lin. Vilhelmo iris post ili, sed jam ankaŭ la aliaj monaĥoj forlasis siajn ĥorseĝojn kaj sin ĵetis eksteren.

La ĉielo nun estis hela, kaj la surtera neĝo plibeligis la altebenaĵon. Malantaŭ la ĥorejo, antaŭ la staloj, kie ekde la antaŭa tago staris la granda terkruĉo kun la sango de la porkoj, stranga objekto preskaŭ krucoforma elstaradis el la rando de la terkruĉo, kvazaŭ ili estas du stangoj fiksitaj en la tero, kovritaj per ĉifonoj por timigi birdojn.

Male, ili estis du homaj kruroj, la kruroj de viro fiksita kun la kapo suben en la granda terkruĉo da sango.

La Abato ordonis eltiri el la fia likvaĵo la kadavron (ĉar bedaŭrinde neniu homo povas resti vivanta en tiu malkonvena pozicio). La hezitantaj porkopaŝtistoj alproksimiĝis al la rando kaj, sin malpurigante per la sango, eltiris la kompatindan sangoverŝantan aĵon. Kiel oni diris al mi, se oni laŭdeve miksas ĝin tuj post la verŝado, kaj allasas ĝin al malvarmeco, la sango ne koaguliĝas, sed la tavolo, kiu kovris la kadavron, nun solida, trempis liajn vestojn, igis lian vizaĝon nerekonebla. Servisto alproksimiĝis kun sitelo da akvo kaj ĵetis iom da ĝi sur la vizaĝon de tiu mizera korpo. Iu alia kliniĝis per tuko por purigi liajn trajtojn. Kaj la blanka vizaĝo de Venancio de Salvemec, la klerulo pri grekaj aferoj, kun kiu ni parolis posttagmeze fronte al la kodeksoj de Adelmo, aperis antaŭ niaj okuloj.

“Verŝajne Adelmo mortigis sin,” diris Vilhelmo fikse rigardante tiun vizaĝon, “sed certe ĉi tiu ulo ne, nek oni povas pensi, ke hazarde li leviĝis ĝis la rando de la terkruĉo kaj enfalis pro eraro.”

La Abato alproksimiĝis al li: “Frato Vilhelmo, kiel vi vidas okazas io en abatejo, io, kio postulas vian tutan sagacon. Sed, mi petegas, agu tuj.”

“Ĉu li ĉeestis en la ĥorejo dum la preĝado?” demandis Vilhelmo indikante la kadavron.

“Ne,” diris la Abato. “Mi rimarkis, ke lia ĥorseĝo estis libera.”

“Ĉu iu alia ne ĉeestis?”

“Ŝajnas al mi, ke ne. Mi nenion rimarkis.”

Vilhelmo hezitis antaŭ ol vortumi sian demandon, kaj li levis ĝin flustrante, atenta, ke neniu alia aŭskultu: “Ĉu Berengaro estis en sia ĥorseĝo?”

La Abato rigardis lin kun malpaca admiro, kvazaŭ li estis tuŝita vidante, ke mia majstro havis suspekton, kiun li mem dum momento havis, sed pro pli kompreneblaj motivoj. Poste li diris rapide: “Li ĉeestis, unuavice, preskaŭ je mia dekstra flanko.”

“Kompreneble,” diris Vilhelmo, “ĉio tio signifas nenion. Mi ne kredas, ke iu, por eniri en la ĥorejon, pasis malantaŭ la absido, kaj sekve la kadavro povis esti ĉi tie jam de pluraj horoj, almenaŭ depost kiam ĉiuj iris dormi.”

“Certe, la unuaj servistoj leviĝas je la tagiĝo kaj pro tio ilia malkovro okazis nur nun.”

Vilhelmo kliniĝis sur la kadavro, kvazaŭ li kutime pritraktas mortintajn korpojn. Li trempis la tukon kuŝantan apud tiu ulo en la akvon de la sitelo kaj pli bone forviŝe purigis la vizaĝon de Venancio. Intertempe la aliaj monaĥoj amasiĝis timantaj, formante rondon de voĉbruantoj, al kiu la Abato trudis silenton. El la mezo de ili eliris Severino, al kiu estis konfidita la prizorgo de la abatejaj korpoj, kaj li kliniĝis ĉe mia majstro. Mi, por aŭskulti ilian interparolon, kaj por helpi Vilhelmon, kiu bezonis novan puran tukon trempitan en akvo, unuiĝis al ili, venkante mian teruron kaj naŭziĝon.

“Ĉu vi iam vidis droninton?” demandis Vilhelmo.

“Multfoje,” diris Severino.”Kaj se mi bone divenas tion, kion vi celas, ili ne havas tian vizaĝon, iliaj trajtoj estas ŝvelaj.”

“Sekve la viro estis jam mortinta kiam iu ĵetis lin en la grandan terkruĉon.” “Kial li devis fari tion?”

“Kial li devis mortigi lin? Ni staras fronte al la faro de delogita menso. Sed nun necesas konstati ĉu estas vundoj aŭ kontuzoj sur la korpo. Mi proponas porti lin al la banejoj, senvestigi, lavi kaj ekzameni lin. Mi venos al vi baldaŭ.”

Kaj dum Severino, ricevinte permeson de la Abato, transportigis la korpon fare de la porkopaŝtistoj, mia majstro petis, ke oni devigu la monaĥojn reeniri en la ĥorejon laŭ la vojo el kiu ili venis, kaj ke la servistoj foriru laŭ la sama vojo, tiel ke la placeto restu senhoma. La Abato ne demandis al li la kialon de ĉi tiu lia deziro kaj kontentigis lin. Do ni restis solaj, apud la granda terkruĉo, el kiu la sango superbordiĝis dum la mortetosa reakiro, kun ĉirkaŭe neĝo tute ruĝa, degelita plurloke per la akvo ĵetita, kaj granda malhela makulo tie, kie la kadavro estis sternita.

“Kia misaĵo,” diris Vilhelmo celante la komplikan interplekton de spuroj postlasitaj ĉirkaŭe de monaĥoj kaj servistoj. “La neĝo, kara Adso, estas mirinda pergameno sur kiu la korpoj de la homoj lasas skribojn tre facile legeblajn. Sed ĉi tiu estas pergamena manuskripto ne bone forgratita kaj verŝajne en ĝi ni legos nenion interesan. De ĉi tie ĝis la preĝejo okazis svarma alkuro de monaĥoj, de ĉi tie al la sterkostaplo kaj al la staloj la servistoj paŝis amase. La unika netuŝita spaco estas tiu el la sterkostaploj al la Konstruaĵo. Ni vidu, ĉu ni trovas ion interesa.”

“Sed kion vi volas trovi?” mi demandis.

“Se li ne ĵetis sin mem en la ujon, iu alportis lin, mi supozas, jam mortintan. Kaj tiu, kiu transportas alies korpon postlasas profundajn spurojn en la neĝo. Kaj do serĉu spurojn, kiuj aspektas al vi malsamaj ol tiuj postlasitaj de tiuj voĉbruantaj monaĥoj, kiuj ruinigis nian pergamenon.”

Tion ni faris. Kaj mi diras tuj, ke mi, Dio savu min el vantemo, malkovris ion inter la ujo kaj la Konstruaĵo. Ili estis spuroj de homaj piedoj, sufiĉe profundaj, en areo tra kiu neniu pasis kaj, kiel rimarkis tuj mia majstro, malpli netaj ol tiuj postlasitaj de la monaĥoj, kaj sekve pli malnovaj. Sed tio, kio aspektis al ni konsiderinda estis la fakto, ke kun tiuj spuroj intermiksiĝis postsigno pli konstanta, de io trenita de la postlasinto de spuroj. Entute, temis pri sulko el la granda terkruĉo al la pordo de la refektorio, ĉe la flanko de la Konstruaĵo inter la suda kaj la orienta turoj.

“Refektorio, scriptorium, biblioteko,” diris Vilhelmo. “Denove la biblioteko. Venancio mortis en la Konstruaĵo, kaj pli probable, en la biblioteko.”

“Kial precize en la biblioteko?”

“Mi klopodas meti min en la situacio de la murdinto. Se Venancio mortis, murdita, en la refektorio, en la kuirejo aŭ en la scriptorium, kial ne lasi lin tie? Sed se li mortis en la biblioteko necesis trasporti lin aliloken, ĉu pro la fakto, ke oni neniam trovus lin (kaj verŝajne por la murdinto gravis, ke oni retrovu lin) ĉu pro la fakto, ke la murdinto ne volas, ke ĉies atento turniĝu al la biblioteko.”

“Kaj kial al la murdinto interesis, ke oni malkovru lin?”

“Mi ne scias, la miaj estas hipotezoj. Kiu diras al vi, ke la murdinto mortigis Venancion ĉar li malamis Venancion? Eble li mortigis lin, anstataŭ iun alian, por postlasi signon, por celi ion alian.”

“Omnis mundi creatura / quasi liber et pictura… (ĉiu monda kreitaĵo, kvazaŭ libro kaj pentraĵo…)” mi murmuris. “Sed pri kiu signo temas?”

“Jen tio, kion mi ne scias. Sed ni ne forgesu, ke estas ankaŭ signoj, kiuj aspektas tiaj kaj male ili ne havas signifon, kiel blitiri aŭ bu-ba-baff...”

“Estus kruelaĵo,” mi diris, “murdi homon por diri bu-ba-baff!”

“Estus kruelaĵo,” komentis Vilhelmo, “murdi homon ankaŭ por diri Credo in unum Deum... (Mi kredas je unu Dio…)”

En tiu momento atingis nin Severino. La kadavron oni lavis kaj priekzamenis zorgeme. Neniu vundo, neniu kontuzo en la kapo. Mortinta kvazaŭ magie.

“Ĉu kvazaŭ pro dia puno?” demandis Vilhelmo.

“Povas esti,” diris Severino.

“Aŭ ĉu pro veneno?”

Severino hezitis. “Povas esti, ankaŭ.”

“Ĉu vi havas venenojn en la laboratorio?” demandis Vilhelmo dum ni ekiris al la hospitalo.

“Ankaŭ. Sed depende de tio, kion vi celas per veneno. Estas substancoj, kiuj en malgrandaj dozoj estas sanigaj kaj en troaj dozoj kaŭzas morton. Kiel ĉiu bona herbisto, mi konservas ilin, kaj uzas ilin certalime laŭ mia decido. En mia legomĝardeno, ekzemple, mi kultivas valerianon. Kelkaj gutoj en infuzaĵo kun aliaj herboj trankviligas la koron, kiu batas senorde. Troa dozo kaŭzas konscioperdon kaj morton.”

“Kaj ĉu vi rimarkis la signojn de specifa veneno en la kadavro?”

“Neniun. Sed multaj venenoj ne lasas signojn.”

Ni atingis la hospitalon. La korpo de Venancio, lavita en la banejoj, estis tie transportita kaj ĝi kuŝis sur la granda tablo en la laboratorio de Severino: distililoj kaj aliaj vitraj kaj argilaj laboriloj igis min pensi (sed mia kono fontis nur el nerektaj rakontoj) ke ĝi estis metiejo de alkemiisto. Sur longa bretaro en la ekstera muro viciĝis vasta serio de ampoloj, kruĉoj, vazoj, plenaj de diverskoloraj substancoj.

“Bela kolekto de kuracoplantoj,” diris Vilhelmo. “Ĉu ili ĉiuj estas produktoj de via legomĝardeno?”

"Ne," diris Severino, "multaj substancoj, raraj kaj kiuj ne kreskas en ĉi tiu regiono, estis alportitaj al mi dum la jaroj fare de monaĥoj el la tuta mondo. Mi ankaŭ havas altvalorajn kaj netroveblajn aĵojn, miksitajn kun substancoj facile akireblaj de la vegetaĵaro de ĉi tiuj lokoj. Vidu... pesto alghaliga, ĝi venas de Katajo, kaj mi ricevis ĝin de araba saĝulo. Aloo de Sokotro, devenas el Hindioj, bonega cikatrigilo. Viva arĝento (hidrargo) revivigas la mortintojn, aŭ pli ĝuste, vekas tiujn, kiuj perdis konscion. Arsenacho (arseniko): tre danĝera, mortiga veneno por tiuj, kiuj konsumas ĝin. Borago, bona planto por malsanaj pulmoj. Betoniko (oficina stakio), bona por frakturoj de la kranio. Mastiko: ĝi bremsas la pulmajn fluojn kaj la ĝenajn katarojn. Mirho..."

“Ĉu tiu de la Tri Magoj?” mi demandis.

“Tiu de la Tri Magoj, sed ĉi tie taŭga por preventi abortojn, plukita el arbo, kiu nomiĝas Balsamodendron myrra. Kaj ĉi tiu estas mumiaĵo, rarega, produktita el la putriĝo de mumiigitaj kadavroj, utila por pretigi multajn medikamentojn preskaŭ miraklaj. Mandragoro, bona por la dormo...”

“Kaj por estigi la karnajn dezirojn,” komentis mia majstro.

“Onidire, sed ĉi tie oni ne uzas ĝin tiucele, kiel vi povas imagi,” ridetis Severino. “Kaj rigardu ĉi tion,” li diris prenante ampolon, “tutija (arabe por oksido de zinko), miraklofara por la okuloj. ” “Kaj kio estas ĉi tio?” fervore demandis Vilhelmo tuŝante ŝtonon sur breto.

“Ĉu ĉi tiu? Oni donacis ĝin al mi antaŭ kelka tempo. Mi opinias, ke ĝi estas lopris amatitilapis ematiti (ŝtono de hematito). Ŝajnas, ke ĝi havas diversajn kuracajn ecojn, sed mi ankoraŭ ne malkovris kiajn. Ĉu vi konas ĝin?”

“Jes,” diris Vilhelmo, “sed ne kiel medikamento.” Li eltiris el la robo tranĉileton kaj malrapide alproksimigis ĝin al la ŝtono. Tuj kiam la tranĉileto, movata de lia mano kun granda delikateco, estis nemalproksima de la ŝtono, mi vidis, ke la klingo abrupte moviĝis, kvazaŭ Vilhelmo movis sian pojnon, kiu male estis tute senmova. Kaj la klingo gluiĝis al la ŝtono kun malforta metala brueto.

“Vidu,” diris al mi Vilhelmo, “ĝi estas magneto.”

“Kaj al kio ĝi utilas?” mi demandis.

“Al diversaj celoj, pri kiuj mi parolos al vi. Sed nun mi deziras scii, Severino, ĉu ĉi tie estas io, kio povas mortigi homon.”

Severino cerbumis dum unu momento, longa mi dirus, pro la klareco de lia respondo: “Multaj aferoj. Mi jam diris al vi, la diferenco inter veneno kaj medikamento estas tre subtila, la grekoj uzis la saman vorton por ambaŭ: pharmacon.”

“Kaj ĉu io estis ŝtelita de vi ĵusdate?”

Severino denove cerbumis, poste, kvazaŭ zorge konsiderante la vortojn: “Nenio, ĵusdate.”

“Kaj en la pasinteco?”

“Kiu scias. Mi ne memoras. Mi estas en ĉi tiu abatejo jam tridek jarojn kaj mi estas en la hospitalo de dudekkvin.”

“Tro da tempo por homa memoro,” rekonis Vilhelmo. Poste, abrupte, li aldonis: “Ni parolis hieraŭ pri plantoj, kiuj povas estigi viziojn. Kiuj ili estas?”

Severino montris per gestoj kaj mieno la viglan deziron eviti tiun temon: “Mi devas pripensi pri tio, vi scias, mi havas multajn miraklajn substancojn ĉi tie. Sed prefere ni parolu pri Venancio. Kion vi opinias?”

“Mi devas pripensi pri tio,” respondis Vilhelmo.