DUA TAGO - naua pregh-horo

El La bona lingvo
Revizio de 23:26, 5 Jan. 2022 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La nomo de la rozo <hr> <br> '''DUA TAGO'''<br> '''Naŭa preĝhoro'''<br> ''Kiam la abato elmontras sian fierecon pro la riĉaĵoj de sia abatejo kaj sian timon j...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


DUA TAGO
Naŭa preĝhoro

Kiam la abato elmontras sian fierecon pro la riĉaĵoj de sia abatejo kaj sian timon je herezuloj, kaj fine Adso pridubas sian decidon viziti la mondon...

Ni trovis la abaton en la preĝejo, antaŭ la ĉefaltaro. Li superrigardis la laboron de kelkaj novicoj, kiuj prenis el iu kaŝita loko serion da sanktaj vazoj, kalikoj, patenoj, hosti-montriloj kaj krucon, kiun mi ne vidis dum la matena diservo. Mi ne povis reteni ekkrion de miro pro la blindiga beleco de tiuj sanktaj ilaroj. Estis plena tagmezo kaj la lumo enfluis el la fenestroj de la ĥorejo kaj pli abunda el tiuj de la fasadoj, formante blankajn akvofalojn, kiuj, kvazaŭ misteraj torentoj de dia substanco, kruciĝis en diversaj lokoj de la preĝejo, inundante la altaron mem. La vazoj, la kalikoj, ĉio malkaŝis sian altvaloran materialon: inter la flavo de la oro, la senmakula blankeco de la eburaĵoj kaj la travidebleco de la kristalo, mi vidis rebrili gemojn el ĉiuj koloroj kaj grandecoj, kaj mi rekonis jacinton, topazon, rubenon, safiron, smeraldon, krizoliton, onikson, karbunkolon kaj jaspon kaj agaton. Kaj samtempe mi konsciis pri tio, kion mi ne rimarkis matene, antaŭe ravita en preĝado, kaj poste ŝokita de teruro: tiu antaŭaltara kaj tri aliaj paneloj, kiuj ĝin kronis, konsistis tute el oro, kaj entute la tuta altaro aspektis ora el kiu ajn loko oni rigardis ĝin. La abato ridetis pro mia miro: “La riĉaĵoj, kiujn vi vidas,” li diris al mi kaj al mia majstro “kaj aliaj, kiujn vi poste vidos, estas heredaĵo de jarcentoj da pieco kaj devoteco kaj atesto pri la potenco kaj sankteco de ĉi tiu abatejo... Princoj kaj potenculoj de la tero, ĉefepiskopoj kaj episkopoj donacis al ĉi tiu altaro kaj al ĉiuj objektoj al ĝi destinitaj la ringojn de siaj oficoj, la oron kaj gemojn, kiuj estis signo de ilia grandeco kaj ili volis, ke ili estu ĉi tie refanditaj por pli granda gloro de Dio kaj de ĉi tiu lia loko. Kvankam hodiaŭ la abatejo afliktiĝis pro plia funebra evento, ni ne povas forgesi la forton kaj potencon de la Plejaltulo fronte al nia malforteco. Alproksimiĝas la festoj de la Sankta Kristnasko, kaj ni komencas purigi la sanktajn ilarojn por ke oni celebru poste la naskiĝon de la Savanto per la tuta pompo kaj majesto, kiun li meritas kaj volas. Ĉio devos aperi en plena brilego...”, kaj li aldonis fikse rigardante Vilhelmon - kaj mi poste komprenis, kial li tiom fiere insistis en la pravigo de sia faro – “ĉar ni taksas utile kaj konvene ne kaŝi, sed male proklami la diajn donacojn.” “Certe,” afable diris Vilhelmo. “Se via sublima moŝto kredas, ke la Sinjoro devas esti tiel glorata, via abatejo atingis eminentan gradon de elstareco en ĉi tiu laŭdofero.” “Kaj tiel nepras,” diris la abato. “Se amforoj kaj flakonoj el oro kaj malgrandaj oraj pistujoj estis kutime uzataj laŭ la volo de Dio aŭ laŭ ordono de la profetoj por kolekti la sangon de kaproj aŭ bovidoj aŭ de bovidino en la templo de Salomono, des pli multe oraj vazoj kaj altvaloraj ŝtonoj, kaj ĉio, kio estas plej valora el la kreitaj aferoj, devas esti uzataj kun daŭra respekto kaj kompleta devoteco por akcepti la sangon de Kristo! Se, pro dua kreado, nia substanco fariĝus tiu sama de keruboj kaj serafoj, estus ankoraŭ ne deca la servo, kiun ĝi povus doni al tiom eksterordinara viktimo...” “Amen,” mi diris. “Multaj kontraŭargumentas, ke menso inspirita de sankteco, pura koro, intenco fidoplena devus sufiĉi por ĉi tiu sankta diservo. Ni estas la unuaj, kiuj eksplicite kaj firme deklaras, ke tio estas esenca afero: sed ni estas konvinkitaj, ke oni devas omaĝi ankaŭ per la ekstera ornamaĵo de la sankta ilaro, ĉar estas juste kaj konvene, ke oni servu nian Savanton en ĉio, tutece, lin, kiu ne rifuzis prizorgi nin en ĉio, tutece kaj senescepte.” “Ĝi ĉiam estis la opinio de la elstaruloj de via ordeno,” agnoskis Vilhelmo, “kaj mi memoras belajn tekstojn pri la ornamaĵoj de la preĝejoj verkitajn de la granda kaj respektinda abato Suger.” “Tiel estas,” diris la abato. “Rigardu ĉi tiun krucon. Ĝi ankoraŭ ne estas kompleta...”. Li prenis ĝin en sian manon kun senfina amo kaj rigardis ĝin dum lia vizaĝo lumiĝis pro perfekta feliĉo. “Mankas ĉi tie ankoraŭ kelkaj perloj, nek mi trovis ilin el la ĝusta grandeco. Iam sankta Andreo turnis sin al la kruco de Golgoto dirante, ke ĝi estas ornamita per la membroj de Kristo kiel perloj. Kaj per perloj devas esti ornamita ĉi tiu humila figuro de tiu granda miraklo. Kvankam mi opiniis taŭge muntigi en ĉi tiu punkto, sur la kapo de la Savanto mem, la plej belan diamanton, kiun vi iam vidis.” Li karesis per devotecaj manoj, per siaj longaj blankaj fingroj, la plej altvalorajn partojn de la sankta ligno, aŭ pli ĝuste de la sankta eburaĵo, ĉar la brakoj de la kruco estis faritaj el tiu valora materialo. “Kiam, dum mi plezuriĝas per ĉiuj belaĵoj de ĉi tiu Di-domo, la raveco de la multkoloraj ŝtonoj fortiras min el la eksteraj zorgoj kaj inda medito instigas min prikonsideri, transdonante ĉion materian al tio senmateria, la diversecon de la sanktaj virtoj; tiam ŝajnas al mi, ke mi troviĝas, por tiel diri, en stranga regiono de la universo, kiu ne plu estas tute enfermita en la koto de la mondo nek tute libera en la pureco de la ĉielo. Kaj ŝajnas al mi, ke, pro dia graco, mi povas esti transportita el ĉi tiu malsupra mondo al tiu supra laŭ spirita maniero.” Li parolis, kaj turnis sian rigardon al la navo. Fluo de lumo, kiu trapenetris de supre, lumigis, pro aparta bonvolemo de la dumtaga stelo, liajn vizaĝon kaj manojn, kiujn li malfermis en formo de kruco, ĉar li estis tiom multe kaptita de sia fervoro. “Ĉiu kreitaĵo,” li diris, “ĉu li estu videbla aŭ nevidebla, estas lumo, kiu fariĝis estulo fare de la patro de lumoj. Ĉi tiu eburaĵo, ĉi tiu onikso, sed ankaŭ la ŝtono, kiu ĉirkaŭas nin, estas lumo, ĉar mi perceptas, ke ili estas bonaj kaj belaj, ke ili ekzistas laŭ siaj propraj reguloj de proporcioj, kiuj diferencas laŭ genro kaj speco el ĉiuj aliaj genroj kaj specoj, kiuj estas difinitaj per sia nombro, kiuj ne perdas sian ordon, kiuj serĉas sian specifan lokon laŭ sia graveco. Kaj ju pli ĉi tiuj aferoj estas malkaŝitaj al mi, des pli la materio, kiun mi rigardas, estas pro sia naturo altvalora, kaj des pli bone aperas la lumo de la dia kreanta potenco, ĉar se mi devas trovi la plej altan gradon de la kaŭzo, neatingeblan plene, deirante el la plej alta grado de la efiko, bonege parolas al mi pri la dia kaŭzeco tiuj mirindaj efikoj kiel oro aŭ diamanto, se pensi, ke ankaŭ sterkaĵo kaj insekto povas paroli al mi pri tio! Kaj tiam, kiam en ĉi tiuj ŝtonoj mi perceptas tiajn superajn aferojn, la animo ploras, pro kortuŝita ĝojo, kaj ne pro tera vanteco aŭ amo al riĉaĵoj, sed pro la plej pura amo al la unua kaŭzo nekaŭzita.” “Vere ĉi tio estas la plej dolĉa el la teologioj,” diris Vilhelmo kun perfekta humileco, kaj mi pensis, ke li uzis tiun insidan parolfiguron, kiun la retoroj nomas ironio kaj kiun oni devas ĉiam uzi post pronunciatio (voĉmodlado kaj gesto), kiu anoncas kaj pravigas ĝin; ĝi estas io, kion Vilhelmo neniam faris. Pro tio la abato, pli ema al uzo de parolfiguroj, kaptis nur la sencon de la vortoj de Vilhelmo kaj aldonis, ankoraŭ en sia mistika kaptiteco: “Ĝi estas la plej rapida el la manieroj, kiuj metas nin en kontakto kun la Plejaltulo, sensebla manifestiĝo de la diaĵo.” Vilhelmo tusis bontone: “He... ho...” li diris. Tion li faris kiam li volis enkonduki alian temon. Li povis fari tion gracie, ĉar estis lia moro - mi opinias, tipa de la homoj de lia lando - komenci ĉiun intervenon per longaj antaŭaj ĝemoj, kvazaŭ la prezento de kompleta penso kostus al li grandan penadon de la menso. En la realo, mi jam konvinkiĝis pri tio, ju pli da ĝemoj li eligis antaŭ sia deklaro, des pli li certis pri la boneco de la propono, kiun ĝi esprimis. “He... ho...” diris do Vilhelmo. “Ni devas paroli pri la kunsido kaj pri la debato pri malriĉeco...” “La malriĉeco...” diris la abato, daŭre perdita en siaj pensoj, kvazaŭ li ne sukcesus malsupreniri el tiu bela regiono de la universo al kiu transportis lin liaj gemoj. “Ja vere, la kunsido...” Kaj ili komencis dense diskuti pri aferoj, kiujn mi parte jam konis kaj parte sukcesis kompreni aŭskultante ilian interparolon. Temis, kiel mi jam diris ekde la komenco de ĉi tiu mia fidela kroniko, pri la duobla kverelo, kiu starigis unuflanke la imperiestron kontraŭ la papo, kaj aliflanke la papon kontraŭ la franciskanoj, kiuj en la kapitulo de Peruĝo, kvankam malfruante multajn jarojn, ili akceptis la tezojn de la spiritualistoj pri la malriĉeco de Kristo; kaj de la interplekto, kiu formiĝis per la aliĝo de la franciskanoj al la imperio, interplekto, kiu - el triangulo de opozicioj kaj aliancoj - transformiĝis jam nun en kvadraton pro la interveno, ankoraŭ por mi tre malklara, de la abatoj de la ordeno de sankta Benedikto. Mi neniam klare komprenis la kialon pro kiu la benediktanaj abatoj donis protekton kaj rifuĝon al la spiritualistaj franciskanoj, antaŭ ol ilia ordeno mem iamaniere komencu kundividi iliajn opiniojn. Ĉar se la spiritualistoj predikis la rezignon je ĉiu surtera havaĵo, la abatoj de mia ordeno, mi ricevis lumantan konfirmon pri tio tiutage, sekvis vojon ne malpli virtan sed tute malan. Sed mi opinias, ke la abatoj kredis, ke troa potenco de la papo signifas troan potencon de la episkopoj kaj de la urboj, dum mia ordeno konservis kompleta sian potencon dum la jarcentoj precize pro sia batalo kontraŭ la dioceza pastraro kaj la urbaj komercistoj, kaj starante kiel rekta peranto inter la ĉielo kaj la tero, kaj konsilanto de reĝoj. Mi aŭdis rediri multfoje la frazon laŭ kiu la popolo de Dio estis dividita en paŝtistoj (aŭ klerikoj), hundoj (aŭ militistoj) kaj ŝafoj (la popolo). Sed mi poste eksciis, ke tiu ĉi frazo povas esti esprimita diversmaniere. La benediktanoj ofte parolis ne pri tri ordoj, sed pri du grandaj dividoj, unu, kiu koncernis la administradon de la surteraj aferoj kaj la alia, kiu koncernis la administradon de la ĉielaj aferoj. Por la surteraj aferoj validis la divido inter pastraro, laikaj sinjoroj kaj popolo, sed sur ĉi tiu triopo regis la ordo monachorum (la ordo de la monaĥoj) rekta ligilo inter la popolo de Dio kaj la ĉielo, kaj la monaĥoj neniun rilaton havis kun tiuj neordenaj paŝtistoj, kiuj estis pastroj kaj episkopoj, malkleraj kaj koruptitaj, nun cedemaj je la interesoj de la urboj, en kiuj ŝafoj ne plu estis la bonaj kaj fidelaj kamparanoj, sed la komercistoj kaj metiistoj. La benediktana ordeno ne malŝatis, ke la regado super simpluloj estu konfidita al la neordenaj klerikoj, kondiĉe ke la starigo de la definitiva normigo de tiu ĉi rilato estu respondeco de la monaĥoj, en rekta kontakto kun la fonto de ĉiu surtera potenco, la imperio, samkiel ili estis en kontakto kun la fonto de ĉiu ĉiela potenco. Jen kial, mi opinias, multaj benediktanaj abatoj, por redoni dignon al la imperio kontraŭ la regantoj de la urboj (episkopoj kaj komercistoj aliancitaj) ankaŭ akceptis protekti la spiritualistajn franciskanojn, kiuj ne samopiniis kiel ili, sed kies ĉeesto utilis al ili, ĉar ĝi proponis al la imperio bonajn argumentojn kontraŭ la troa potenco de la papo. Ili estis la motivoj, mi deduktis, pro kiuj Abbo nun sin pretigis por kunlabori kun Vilhelmo, sendita de la imperiestro por la perado inter la franciskana ordeno kaj la papa sidejo. Fakte, malgraŭ la perforta disputo, kiu multe endanĝerigis la unuecon de la eklezio, Mikaelo el Cesena plurfoje alvokita al Avinjono fare de papo Johano, fine akceptis la inviton, ĉar li ne volis, ke lia ordeno definitive interrompu rilatojn kun la papo. Estante superulo de la franciskanoj li volis samtempe la triumfon de iliaj starpunktoj kaj ricevi papan konsenton, ankaŭ ĉar li konsciis, ke sen la konsento de la papo li ne restus ankoraŭ longtempe je la pinto de la ordeno. Sed multaj atentigis lin, ke la papo atendas lin en Francio por fari insidon al li, akuzi lin pri herezo kaj juĝe persekuti lin. Kaj tial ili konsilis, ke la iro de Mikaelo al Avinjono okazu post kelkaj intertraktoj. Marsilius havis pli bonan ideon: alsendi kun Mikaelo ankaŭ imperian senditon, kiu prezentu al la papo la vidpunkton de la subtenantoj de la imperiestro. Ne nur por konvinki la maljunan Cahors sed por plifortigi la rolon de Mikaelo kiu, estante membro de la imperia legacio, ne povus facile fali en la kaptilon de la papa venĝo. Tamen, ankaŭ ĉi tiu ideo havis multajn malavantaĝojn kaj ne estis tuj realigebla. El ĝi fontis la ideo pri prepara renkontiĝo de la membroj de la imperia legacio kun kelkaj papaj senditoj, por pruvi la respektivajn starpunktojn kaj ellabori la akordojn por renkontiĝo dum kiu oni certigu sekurecon al la italaj vizitantoj. Vilhelmo el Baskervilo ricevis la taskon aranĝi ĉi tiun unuan renkontiĝon. Li tiam devis reprezenti la vidpunkton de la imperiestraj teologoj en Avinjono, se li taksus la vojaĝon ebla sen danĝero. Ne facila faro ĉar oni supozis, ke la papo, kiu volis renkontgi Mikaelo'n sola por pli facile igi lin obeema, sendus al Italio legacion specife taskitan por malsukcesigi - laŭeble - la vojaĝon de la imperiaj senditoj al lia kortego. Vilhelmo agis tre lerte ĝis tiam. Post longdaŭraj interkonsiliĝoj kun diversaj benediktanaj abatoj (jen kial ni etapis ofte dum nia vojaĝo) li elektis la abatejon, en kiu ni estis, ĉar li sciis, ke la abato estas tre sindonema al la imperio kaj tamen, pro sia granda diplomatia kapablo, li ne estis malŝatata en la papa kortego. Neŭtrala teritorio, do, la abatejo, en kiu la du partioj povu renkontiĝi. Sed la kontraŭecoj de la papo ne finiĝis. Li sciis ke, post alveno en la teritorio de la abatejo, lia legacio submetiĝas je la jurisdikcio de la abato: kaj ĉar kelkaj ĝiaj membroj estis neordenaj pastroj, li ne akceptis tiun kontrolon, asertante timojn pri imperia insido. Li do starigis la kondiĉon, ke oni konfidu la sekurecon de liaj senditoj al taĉmento de pafarkistoj de la reĝo de Francio gvidata de persono fidinda por li. Mi malprecize aŭskultis Vilhelmo’n diskuti pri tio kun la papa ambasadoro en Bobbio: oni traktis pri la difino de la devoj de tiu taĉmento, nome, pri tio, kion implicas gardi la sekurecon de la papaj senditoj. Fine oni interkonsentis la proponon de la avinjonanoj, kiu aspektis racia: la armitoj kaj ilia komandanto ricevos jurisdikcion “super ĉiuj, kiuj iel klopodos atenci kontraŭ la vivo de la membroj de la papa legacio kaj influi ilian konduton kaj juĝadon per perfortaj faroj”. Tiutempe la pakto aspektis inspirita de puraj formalaj zorgoj. Nun, post la lastatempaj eventoj ĉe la abatejo, la abato estis maltrankvila kaj esprimis siajn dubojn al Vilhelmo. Se la legacio alvenos al la abatejo antaŭ la malkovro de la aŭtoro de la du krimoj (la postan tagon ĉi tiu zorgado de la abato kreskis, ĉar la krimoj iĝis tri) oni devos rekoni, ke interne de la remparo moviĝas iu kapabla influi per perfortaj faroj la juĝadon kaj konduton de la papaj senditoj. Senutile estus kaŝi la plenumitajn krimojn, ĉar se io alia ankoraŭ okazus, la papaj senditoj povus pensi, ke oni komplotas kontraŭ ili. Kaj sekve estis nur du solvoj. Aŭ Vilhelmo malkovras la murdinton antaŭ la alveno de la legacio (kaj ĉi tie la abato fikse rigardis lin kvazaŭ por silente riproĉi al li, ke li ankoraŭ ne solvis la aferon), aŭ necesas lojale informi la reprezentanton de la papo pri tio, kio okazas kaj peti lian kunlaboron por ke la abatejo estu zorgeme kontrolata dum la disvolviĝo de la kunsido. Ĉi-lasta solvo ne plaĉis al la abato, ĉar ĝi signifis por li parte rezigni suverenecon kaj meti liajn monaĥojn sub la kontrolon de la francoj. Sed oni ne povis riski. Vilhelmo kaj la abato ambaŭ incitiĝis fronte al tia pluevoluo de la okazintaĵoj, sed ili ne havis multajn alternativajn solvojn. Ili do promesis al si findecidi ene de la sekva tago. Intertempe, nenio restis por fari krom konfidi je la dia mizerikordo kaj je la sagaco de Vilhelmo. “Mi faros ĉion eblan, via sublima moŝto,” diris Vilhelmo. “Sed aliflanke, mi ne vidas kiel la situacio povas vere endanĝerigi la kunsidon. Ankaŭ la papa reprezentanto komprenos, ke ekzistas diferenco inter la agado de frenezulo, aŭ sangavidulo, aŭ eble nur de perdiĝinta animo, kaj la gravaj problemoj, kiujn justaj homoj venos por pridiskuti.” “Ĉu vi kredas?” demandis la abato, fikse rigardante Vilhelmon. “Ne forgesu, ke la avinjonanoj scias, ke ili renkontiĝas kun minoritoj, kaj do kun homoj danĝere proksimaj al la fratuletoj kaj al aliaj des pli frenezaj ol la fratuletoj, al danĝeraj herezuloj, kiuj realigas krimojn”, kaj ĉi tie la abato mallaŭtigis sian voĉon, “fronte al kiuj la eventoj, cetere teruraj, okazintaj ĉi tie, paliĝas kiel la suno kiam estas nebulo.” “Ne temas pri la sama afero!” ekkriis Vilhelmo kun energio. “Vi ne povas apliki la saman kriterion al la minoritoj de la kapitulo de Peruĝo kaj al iuj bandoj de herezuloj, kiuj miskomprenis la mesaĝon de la evangelio transformante la batalon kontraŭ la riĉaĵoj en serion da privataj revenĝoj aŭ da sangoplenaj frenezaĵoj...” “Ne pasis multaj jaroj ekde kiam, kelkajn mejlojn de ĉi tie, unu el tiuj bandoj, kiel vi nomas ilin, ruinigis la terojn de la episkopo de Vercelli kaj la montojn en la areo de Novara,” diris la abato seke. “Vi parolas pri frato Dolĉino kaj pri la apostolanoj...” “Pri la pseŭdoapostoloj,” korektis la abato. Kaj plian fojon mi aŭdis mencii fraton Dolĉinon kaj la pseŭdoapostolojn, kaj plian fojon per singarda tono, preskaŭ nuancita de teruro. “Pri la pseŭdoapostoloj,” rekonis volonte Vilhelmo. “Sed ili tute ne havis kunligon kun la minoritoj...” “Sed ili havis la saman respektegon por Joakimo de Kalabrio,” rebatis la abato, “vi povas pridemandi pri tio vian kunfratulon Ubertinon.” “Mi atentigas vian subliman moŝton, ke li nun estas via kunfratulo,” diris Vilhelmo kun rideto kaj ioma kliniĝo, kvazaŭ por gratuli la abaton pro la akiro, kiun lia ordeno atingis akceptante viron el tioma reputacio. “Mi scias, mi scias,” ridetis la abato. “Kaj vi scias, per kiom da frata zorgemo nia ordeno akceptis la spiritualistojn, post kiam ili altiris la koleron de la papo. Mi parolas ne nur pri Ubertino sed ankaŭ pri multaj aliaj pli humilaj fratoj, pri kiuj oni malmulton scias, kaj pri kiuj eble ni devus scii pli. Ĉar okazis, ke ni akceptis transfuĝintojn, kiuj aperis vestitaj per la froko de la minoritoj, kaj poste mi eksciis, ke la diversaj eventoj de ilia vivo igis ilin, dum kelka tempo, tre proksimaj al dolĉinanoj...” “Ĉu ankaŭ tie ĉi?” demandis Vilhelmo. “Ankaŭ tie ĉi. Mi malkaŝas al vi ion, pri kio mi vere malmulte scias, kaj ĉiukaze ne sufiĉe por lanĉi akuzon. Sed pro tio, ke vi enketas pri la vivo de ĉi tiu abatejo, estas bone, ke ankaŭ vi konu ĉi tiujn aferojn. Mi do diros al vi, ke mi suspektas, atentu, mi suspektas surbaze de aferoj, kiujn mi aŭdis aŭ divenis, ke estis tre malhela momento en la vivo de nia kelmastro, kiu alvenis ĉi tien antaŭ jaroj sekvante la minoritojn.” “Ĉu la kelmastro? Ĉu Remiĝo el Varagine estis dolĉinano? Li aspektas al mi la plej milda kaj ĉiuokaze tiu, kiun mi neniam vidis tiom malpli interesita je fratino malriĉeco...” diris Vilhelmo. “Kaj mi havas nenion por diri kontraŭ li, kaj mi profitas liajn bonajn servojn, pro kiuj la tuta komunumo estas dankema al li. Sed mi diras tion por ke vi komprenu, kiom facilas trovi rilatpunktojn inter fratulo el la niaj kaj fratuleto.” “Denove via grandanimeco estas maljusta, se mi rajtas diri tion,” intervenis Vilhelmo. “Ni parolis pri la dolĉinanoj, ne pri la fratuletoj. Pri ili oni povas multon diri, sen scii pri kiu oni parolas, ĉar da ili estas multaj specoj, sed oni ne povas diri, ke ili estas sangavidaj. Maksimume oni povas riproĉi al ili, ke sen sufiĉe da saĝo ili praktikas aferojn, kiujn la spiritualistoj predikis pli modere kaj animataj de aŭtentika amo al Dio, kaj ĉi-teme mi konsentas pri tio, ke ekzistas tre subtilaj diferencoj inter unuj kaj la aliaj...” “Sed la fratuletoj estas herezuloj!” seke interrompis la abato. “Ili ne limiĝas subtenadi la tezon pri la malriĉeco de Kristo kaj de la apostoloj, doktrino, kiun, kvankam mi ne emas kundividi ĝin, oni povas utile uzi por kontraŭdiri la avinjonan fierecon. La fratuletoj ĉerpas el tiu doktrino praktikan silogismon, el ĝi ili deduktas rajton je ribelo, rabado, perversio de moroj.” “Sed kiuj fratuletoj?” “Ĉiuj, ĝenerale. Vi scias, ke ili sin makulis per nepridireblaj krimoj, ke ili ne agnoskas la geedziĝon, ke ili neas la inferon, ke ili praktikas sodomion, ke ili aliĝas al la bogomila herezo de la ordo Bulgarie kaj de la ordo Drygonthie...” (grupoj de Bulgario kaj de Dragovica) “Bonvolu,” diris Vilhelmo “ne miksu diversajn aferojn! Vi parolas kvazaŭ fratuletoj, patarinoj, valdanoj, kataroj, kaj inter ili la bogomiloj de Bulgario kaj la herezuloj de Dragovica, estus la sama afero!” “Ili estas tiaj,” la abato seke diris, “ili estas tiaj ĉar ili estas herezuloj kaj ili estas tiaj ĉar ili endanĝerigas la ordon mem de la civilizita mondo, ankaŭ la ordon de la imperio, kiun vi ŝajne deziras. Antaŭ cent kaj pliaj jaroj la sekvantoj de Arnaldo de Brescia bruligis la domojn de la nobeluloj kaj de la kardinaloj, kaj tiuj estis la fruktoj de la herezo de la patarinoj el Lombardio. Mi konas terurajn rakontojn pri tiuj herezuloj, kaj mi legis ilin en la verkoj de Cezaro de Eisterbach. En Verono, la kanoniko de sankta Gideone, Everardo, iam rimarkis, ke tiu, kiun li gastigis, ĉiunokte forlasis la domon kun sia edzino kaj filino. Mi ne scias, kiun li pridemandis el la tri por ekscii kien ili iras kaj kion ili faras. Venu kaj vidu, oni respondis al li kaj li sekvis ilin en subteran domon, tre grandan, kie kunvenis homoj de ambaŭ seksoj. Iu ĉefherezulo, dum ĉiuj silentis, faris paroladon plenan je blasfemoj, kun la intenco korupti ilian vivon kaj iliajn kutimojn. Tiam, estinginte la kandelon, ĉiu ĵetis sin sur sian proksimulinon, sen distingi inter justa edzino kaj fraŭlino, inter vidvino kaj virgulino, inter mastrino kaj servistino, nek (kio estis des pli aĉe, ke la Sinjoro pardonu min, kiam mi diras tiomajn hororaĵojn) inter filino kaj fratino. Everardo, vidante ĉion ĉi, estante facilanima kaj volupta junulo kia li estis, ŝajnigante sin disĉiplo, alproksimiĝis, mi ne scias, ĉu al la filino de sia gastiganto aŭ al alia knabino kaj post kiam la kandelo estingiĝis, li pekis kun ŝi. Bedaŭrinde li faris tion dum pli ol unu jaro, kaj fine la instruisto diris, ke tiu junulo partoprenis en iliaj kunsidoj kun tioma profito, ke li baldaŭ povis instrui al novuloj. Tiam Everardo komprenis la abismon en kiun li falis kaj sukcesis eviti ilian delogon dirante, ke li vizitadis tiun domon ne ĉar li estis altirata de la herezo sed ĉar li estis altirata de la knabinoj. Ili forpelis lin. Sed tia, vidu, estas la leĝo kaj la vivo de la herezuloj, patarinoj, kataroj, joaĥimidoj, ĉiuspecaj spirituloj. Nek oni miru pri tio: ili ne kredas je la resurekto de la karno nek je la infero kiel puno por la malbonuloj, kaj ili kredas, ke ili povas fari ion ajn senpune. Fakte, ili nomas sin catharoi, tio estas, puruloj.” “Abbo,” diris Vilhelmo, “vi loĝas izolita en ĉi tiu belega kaj sankta abatejo, malproksima el la fiaĵoj de la mondo. La vivo en la urboj estas multe pli komplika ol vi pensas kaj estas gradigoj, vi scias, ankaŭ de eraroj kaj malbonoj. Lot estis multe malpli peka ol siaj samurbanoj, kiuj koncipis malpurajn pensojn ankaŭ pri la anĝeloj senditaj de Dio, kaj la perfido de Petro estis nenio kompare kun la perfido de Judaso, fakte unu estis pardonita kaj la alia ne. Vi ne povas konsideri patarinojn kaj katarojn sama afero. La patarinoj estas movado por reformi morojn ene de la leĝoj de la sankta patrino eklezio. Ili ĉiam volis plibonigi la vivmanieron de la ekleziuloj.” “Argumentante, ke la sakramentojn oni ne devas ricevi el malpuraj pastroj...” “Kaj ili eraris, sed ĝi estis ilia unika eraro koncerne doktrinon. Ili neniam celis la sanĝon de la dia leĝo...” “Sed la patara predikado de Arnaldo de Brescia, en Romo, antaŭ pli ol ducent jaroj, puŝis la amason de la kruduloj bruligi la domojn de nobeloj kaj kardinaloj.” “Arnaldo klopodis kuntreni la magistratojn de la urbo en sian reformmovadon. Ili ne sekvis lin, kaj li trovis konsenton ĉe la homamasoj de la malriĉuloj kaj senheredigitoj. Li ne respondecis pri la energio kaj kolero per kiuj ili respondis al liaj alvokoj por malpli koruptita urbo.” “La urbo ĉiam estas koruptita.” “La urbo estas la loko, kie loĝas hodiaŭ la popolo de Dio, kies paŝtistoj vi, ni, estas. Ĝi estas la loko de skandalo, kie la riĉa prelato predikas virton al la malriĉa kaj malsata popolo. La malordoj de la patarinoj fontas el ĉi tiu situacio. Ili estas malfeliĉaĵoj, sed kompreneblaj. La kataroj estas io alia. Ĝi estas orienta herezo, ekster la doktrino de la eklezio. Mi ne scias, ĉu ili vere plenumas aŭ plenumis la krimojn pri kiuj oni akuzas ilin. Mi scias, ke ili malakceptas la geedziĝon, ke ili neas la inferon. Mi scivolas, ĉu multaj el la agoj, kiujn ili entute ne faris, estis alkalkulitaj al ili nur pro la (certe malbonaj) ideoj, kiujn ili subtenis.” “Kaj vi diras al mi, ke la kataroj ne miksiĝis kun la patarinoj, kaj ke ambaŭ estas nenio krom du el la sennombraj vizaĝoj de la sama demona manifestiĝo?” “Mi diras, ke multaj el ĉi tiuj herezoj, sendepende de la doktrinoj, kiujn ili subtenas, sukcesas ĉe la simpluloj, ĉar ili elvokas por ili la eblecon de alia vivo. Mi diras, ke tre ofte la simpluloj ne konas multon el la doktrino. Mi diras, ke ofte okazis, ke amasoj da simplaj homoj konfuzis la kataran predikadon kun tiu de la patarinoj, kaj ĉi-lastan ĝenerale kun tiu de la spiritualistoj. La vivo de la simpluloj, Abbo, ne estas prilumita de saĝeco nek de la vigla sento distingi, kiu igas nin saĝaj. Kaj ĝi estas obsedita de malsano, de malriĉeco; la nescio igas ĝin balbutanta. Ofte por multaj el ili aliĝi al hereza grupo estas nur alia maniero por ekkrii sian malesperon. Oni povas bruligi la domon de kardinalo ĉu cele al perfektigo de la vivo de la pastraro, ĉu kredante, ke la infero, kiun li predikas, ne ekzistas. Oni ĉiam tion faras ĉar ekzistas surtera infero, en kiu loĝas la ŝafaro kies paŝtistoj ni estas. Sed vi bone scias, ke, samkiel ili ne distingas inter la bulgara eklezio kaj la sekvantoj de pastro Liprando, ofte ankaŭ la imperiestraj aŭtoritatuloj kaj iliaj subtenantoj ne distingis inter spiritualistoj kaj herezuloj. Ne malofte grupoj de gibelinoj, por venki sian kontraŭulon, subtenis katarajn tendencojn ĉe la popolo. Laŭ mi ili malbone agis. Sed tio, kion mi nun scias, estas, ke la samaj grupoj ofte, por forigi ĉi tiujn maltrankvilajn kaj danĝerajn tro “simplajn” kontraŭulojn, alkalkulis al ili la herezojn de la aliaj, kaj puŝis ĉiujn al la stiparo. Mi vidis, mi ĵuras pri tio Abbo, mi vidis per miaj propraj okuloj, homojn el virta vivo, kiuj estis sinceraj sekvantoj de malriĉeco kaj ĉasteco, sed malamikoj de la episkopoj, kiujn la episkopoj puŝis en la manojn de la sekulara brako, ĉu ĝi servis al la imperio aŭ al la liberaj urboj, akuzante ilin pri seksa malĉasteco, sodomio, fiaj praktikoj - pri kiuj eble aliaj, sed ne ili, kulpis. La simpluloj estas buĉebla karno, por uzi kiam ĝi utilas por enkrizigi malfavoran potenculon, kaj por foroferi kiam oni ne plu bezonas ĝin.” “Sekve,” diris la abato kun klara malico, “frato Dolĉino kaj liaj ekscititoj, kaj Gerardo Segalelli kaj tiuj fiaj murdantoj: ĉu ili estis malbonaj kataroj aŭ virtoplenaj fratuletoj, ĉu sodomiaj bogomiloj aŭ reformemaj patarinoj? Ĉu vi bonvolas diri al mi, Vilhelmo, vi, kiu scias ĉion pri herezuloj, tiom, ke vi aspektas unu el ili, kie kuŝas la vero?”. “Nenie, foje,” diris malĝoje Vilhelmo. “Vidu: ankaŭ vi ne plu povas distingi la herezulojn. Mi havas almenaŭ unu regulon. Mi scias, ke herezuloj estas tiuj, kiuj endanĝerigas la ordon, sur kiu baziĝas la dia popolo. Kaj mi defendas la imperion, ĉar ĝi certigas al mi ĉi tiun ordon. Mi batalas kontraŭ la papo ĉar li transdonas la spiritan povon al la episkopoj de la urboj, kiuj alianciĝas kun komercistoj kaj korporacioj, kaj ili ne sukcesos konservi tiun ĉi ordon. Ni konservis ĝin dum jarcentoj. Kaj pri herezuloj, ankaŭ mi havas regulon, kaj oni povas resumi ĝin per la respondo, kiun donis Arnaud Amaury, abato de Cîteaŭ, al tiuj, kiuj demandis al li, kion fari kun la civitanoj de Béziers, urbo suspektata pri herezo: ‘mortigu ilin ĉiujn. Dio rekonos la siajn’.” Vilhelmo mallevis la okulojn kaj restis kelktempe silenta. Poste li diris: “Urbo Béziers estis kaptita kaj la niaj konsideris nek la dignon nek la sekson nek la aĝon kaj preskaŭ dudek mil homoj mortis per glavo. Post la masakro, la urbo estis prirabita kaj bruligita.” “Ankaŭ sankta milito estas milito.” “Ankaŭ sankta milito estas milito. Pro tio, verŝajne, ne devus okazi sanktaj militoj. Sed unu aferon mi diras, mi estas ĉi tie por subteni la rajtojn de Ludoviko, kiu ja bruligas Italion. Ankaŭ mi trovas min kaptita en ludo de strangaj aliancoj. Stranga estas la alianco de la spiritualistoj kun la imperio, stranga tiu de la imperio kun Marsilius, kiu petas suverenecon por la popolo. Kaj stranga estas tiu inter ni du, tiom malsamaj laŭ celoj kaj tradicio. Sed ni havas komunaj du taskojn. La sukceso de la renkontiĝo kaj la malkovro de murdinto. Ni provu daŭrigi en paco.” La abato malfermis la brakojn. “Donu al mi la kison de paco, frato Vilhelmo. Kun homo tiom scia kiel vi ni povas longe diskuti pri subtilaj demandoj de teologio kaj moralo. Sed ni ne devas cedi je la gusto de disputo, kiel faras la majstroj de Parizo. Estas vere, ni havas gravan taskon antaŭ ni, kaj ni devas progresi interkonsente. Sed mi parolis pri ĉi tiuj aferoj, ĉar mi kredas, ke ekzistas rilato, ĉu vi komprenas?, ebla rilato, tio estas, ke aliaj povas meti en rilato la krimojn, kiuj okazis ĉi tie, kaj la tezojn de viaj kunfratuloj. Jen kial mi avertis vin, jen kial ni devas preventi ĉiun ajn suspekton aŭ malican aludon fare de la avinjonanoj.” “Ĉu mi supozu, ke via sublima moŝto ankaŭ sugestis indicon por mia enketo? Ĉu vi pensas, ke motivo de la lastatempaj eventoj povas origini el iu malklara historio, kiu datiĝas de la pasinta hereza vivo de iu monaĥo?” La abato silentis dum kelkaj momentoj, rigardante Vilhelmon sen ke ia ajn esprimo montriĝu sur lia vizaĝo. Poste li diris: “Por ĉi tiu malĝoja evento vi estas la inkvizitoro. Al vi apartenas la tasko esti suspektema kaj ankaŭ riski maljustajn suspektojn. Mi estas ĉi tie nur la komuna patro. Kaj, mi aldonas, se mi scius, ke la pasinteco de unu el miaj monaĥoj ebligas bazohavajn suspektojn, jam mi mem agus por la elradikigo de la malbona planto. Kion mi scias, tion vi scias. Tio, kion mi ne scias, estas bone, ke aperu sub la lumo dank’ al via sagaco. Sed ĉiukaze, informu min ĉiam kaj ke mi estu la unua informito.” Li adiaŭis kaj forlasis la preĝejon.

“La rakonto fariĝas pli komplika, kara Adso,” diris Vilhelmo kun malhela vizaĝo. “Ni postkuras manuskripton, ni interesiĝas pri la polemikado de kelkaj monaĥoj tro scivolemaj kaj pri la travivaĵoj de aliaj monaĥoj tro voluptaj, kaj ĉi tie aperas pli kaj pli insiste alia indico, tute alia. Nu, la kelmastro... Kaj tiu stranga besto, Salvatore, kiu alvenis ĉi tien kun la kelmastro... Sed nun ni devas ripozi, ĉar ni planis maldormi dum la nokto.” “Do, ĉu vi ankoraŭ planas eniri la bibliotekon ĉi-vespere? Ĉu vi ne rezignas je la unua indico?” “Neniel. Kaj kiu diris, ke ili estas du malsamaj indicoj? Kaj entute, ĉi tiu rakonto pri la kelmastro povus esti nur suspekto de la abato.” Li ekiris al la gastejo de la pilgrimuloj. Kiam li atingis la sojlon, li haltis kaj parolis kvazaŭ li daŭrigus la saman antaŭan diron. “Entute la abato petis al mi enketi pri la morto de Adelmo, kiam li imagis, ke io misorda okazis ĉe liaj junaj monaĥoj. Sed nun la morto de Venancio kreas aliajn suspektojn, verŝajne la abato intuiciis, ke la ŝlosilo de la mistero kuŝas en la biblioteko, kaj pri ĝi li ne volas, ke mi enketu. Kaj jen, li proponas al mi la indicon pri la kelmastro por forturni nian atenton el la Konstruaĵo...” “Sed kial li ne dezirus, ke...” “Ne tro demandu. La abato dekomence diris al mi, ke la bibliotekon oni ne devas atenti. Eble li havas siajn motivojn por pensi tion. Povas esti, ke ankaŭ li estas koncernata de ia travivaĵo, kiun li taksis neligita kun la morto de Adelmo, kaj nun li konscias, ke la skandalo pligrandiĝas kaj ĝi povas kuntreni ankaŭ lin. Kaj li ne volas, ke oni malkovru la veron, aŭ minimume, li ne volas, ke mi malkovru ĝin...” “Sed sekve ni vivas en loko forlasita de Dio,” mi diris senkosola. “Ĉu vi iam trovis lokojn en kiuj Dio sentus sin komforte?” demandis al mi Vilhelmo, rigardante min el supro de sia staturo. Poste li sendis min al dormado. Dum mi kuŝiĝis mi konkludis, ke mia patro ne devis sendi min tra la mondo, kie ĉio estas pli komplika ol mi povis imagi. Mi eklernis tro multajn aferojn. “Salva me ab ore leonis, (savu min el la buŝo de leonoj)” mi preĝpetis endormiĝante.