DUA TAGO - postvesperaj preghoj: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '* reiru al La nomo de la rozo <hr> <br> DUA TAGO Post vesperaj preĝoj Kiam, malgraŭ, ke la ĉapitro estas mallonga, la maljuna Alinardo diras sufiĉe interesajn aferojn...')
 
Linio 3: Linio 3:
 
<br>
 
<br>
  
DUA TAGO
+
'''DUA TAGO'''
  
Post vesperaj preĝoj
+
'''Post vesperaj preĝoj'''
  
Kiam, malgraŭ, ke la ĉapitro estas mallonga, la maljuna Alinardo diras sufiĉe interesajn aferojn pri la
+
''Kiam, malgraŭ, ke la ĉapitro estas mallonga, la maljuna Alinardo diras sufiĉe interesajn aferojn pri la labirinto kaj pri la maniero eniri en ĝin''
  
labirinto kaj pri la maniero eniri en ĝin
+
Mi vekiĝis kiam estis preskaŭ la horo de la vespermanĝo. Mi sentis min sensensa pro la dormo, ĉar la dumtaga dormo estas kiel la peko de la karno: ju pli oni dormas, des pli oni volas dormi, tamen oni sentas sin malfeliĉa, sata kaj malsata samtempe. Vilhelmo ne estis en sia ĉelo, evidente li multe pli frue leviĝis. Mi trovis
 +
lin, post mallonga vagado, dum li eliris el la konstruaĵo. Li diris al mi, ke li estis en la ''scriptorium'', trafoliumanta la katalogon kaj observante la laboron de la monaĥoj dum li klopodis alproksimiĝi al la tablo de Venancio por rekomenci inspektadon. Sed pro iu aŭ alia motivo, ŝajne ĉiuj celis ne lasi lin trafoliumi tiujn paperojn. Unue Malaĥi unue alproksimiĝis al li por montri al li kelkajn valorajn miniaturojn. Poste Benno okupis lin per senvaloraj pretekstoj. Poste, kiam li kliniĝis por rekomenci sian inspektadon, Berengaro komencis rondiri ĉirkaŭ li proponante sian kunlaboron.
  
Mi vekiĝis kiam estis preskaŭ la horo de la vespermanĝo. Mi sentis min sensensa pro la dormo, ĉar la
+
Fine Malaĥi, vidante, ke mia majstro montriĝis firme intenca prizorgi la aĵojn de Venancio, tuj diris al li tute klare, ke eble, antaŭ ol traserĉi la paperojn de la mortinto, estas pli bone ricevi la rajtigon de la abato; ke li mem, kvankam bibliotekisto, ne faris tion, pro respekto kaj disciplino; kaj ke ĉiukaze neniu
dumtaga dormo estas kiel la peko de la karno: ju pli oni dormas, des pli oni volas dormi, tamen oni sentas sin
+
alproksimiĝis al tiu tablo, kiel Vilhelmo petis, kaj neniu alproksimiĝos al ĝi sen interveno de la abato. Vilhelmo rimarkigis al li, ke la abato donis al li la permeson esplori la tutan abatejon; Malaĥi demandis, ne sen malico, ĉu la abato ankaŭ donis al li la permeson moviĝi libere tra la ''scriptorium'' aŭ, Dio ne volu, tra la
malfeliĉa, sata kaj malsata samtempe. Vilhelmo ne estis en sia ĉelo, evidente li multe pli frue leviĝis. Mi trovis
+
biblioteko. Vilhelmo komprenis, ke ne estas konvene startigi konkuron kun Malaĥi, kvankam la animiĝo kaj timo ĉirkaŭ la paperoj de Venancio logike pligrandigis lian deziron ekkoni ilin. Sed tiom firma estis lia intenco reveni al tiu loko nokte, kvankam li ankoraŭ ne sciis kiamaniere, ke li decidis ne krei disputon. Tamen, li kovis evidente planojn por revenĝo, kiuj, se ili ne estus inspiritaj, kiaj ili estis, de la soifo je vero, ili montriĝus tre obstinaj kaj verŝajne riproĉindaj.
lin, post mallonga vagado, dum li eliris el la konstruaĵo. Li diris al mi, ke li estis en la scriptorium,
+
 
trafoliumanta la katalogon kaj observante la laboron de la monaĥoj dum li klopodis alproksimiĝi al la tablo
+
Antaŭ ol eniri la refektorion, ni ankoraŭ iom promenis en la klostro, por dispeli la nebulon de dormemo en la malvarma vespera aero. Kelkaj monaĥoj ankoraŭ ĉirkaŭiris tie meditantaj. En la ĝardeno fronte al la klostro ni vidis la tre maljunan Alinardo de Grottaferrata, kiu jam difektita en la korpo, pasigis la plej grandan parton de sia vivotago meze de la plantoj, kiam li ne preĝis en la preĝejo. Ŝajne li ne sentis
de Venancio por rekomenci inspektadon. Sed pro iu aŭ alia motivo, ŝajne ĉiuj celis ne lasi lin trafoliumi tiujn
+
paperojn. Unue Malaĥi unue alproksimiĝis al li por montri al li kelkajn valorajn miniaturojn. Poste Benno
+
okupis lin per senvaloraj pretekstoj. Poste, kiam li kliniĝis por rekomenci sian inspektadon, Berengaro
+
komencis rondiri ĉirkaŭ li proponante sian kunlaboron.
+
Fine Malaĥi, vidante, ke mia majstro montriĝis firme intenca prizorgi la aĵojn de Venancio, tuj diris al
+
li tute klare, ke eble, antaŭ ol traserĉi la paperojn de la mortinto, estas pli bone ricevi la rajtigon de la abato;
+
ke li mem, kvankam bibliotekisto, ne faris tion, pro respekto kaj disciplino; kaj ke ĉiukaze neniu
+
alproksimiĝis al tiu tablo, kiel Vilhelmo petis, kaj neniu alproksimiĝos al ĝi sen interveno de la abato.
+
Vilhelmo rimarkigis al li, ke la abato donis al li la permeson esplori la tutan abatejon; Malaĥi demandis, ne
+
sen malico, ĉu la abato ankaŭ donis al li la permeson moviĝi libere tra la scriptorium aŭ, Dio ne volu, tra la
+
biblioteko. Vilhelmo komprenis, ke ne estas konvene startigi konkuron kun Malaĥi, kvankam la animiĝo kaj
+
timo ĉirkaŭ la paperoj de Venancio logike pligrandigis lian deziron ekkoni ilin. Sed tiom firma estis lia
+
intenco reveni al tiu loko nokte, kvankam li ankoraŭ ne sciis kiamaniere, ke li decidis ne krei disputon.
+
Tamen, li kovis evidente planojn por revenĝo, kiuj, se ili ne estus inspiritaj, kiaj ili estis, de la soifo je vero, ili
+
montriĝus tre obstinaj kaj verŝajne riproĉindaj.
+
Antaŭ ol eniri la refektorion, ni ankoraŭ iom promenis en la klostro, por dispeli la nebulon de
+
dormemo en la malvarma vespera aero. Kelkaj monaĥoj ankoraŭ ĉirkaŭiris tie meditantaj. En la ĝardeno
+
fronte al la klostro ni vidis la tre maljunan Alinardo de Grottaferrata, kiu jam difektita en la korpo, pasigis la
+
plej grandan parton de sia vivotago meze de la plantoj, kiam li ne preĝis en la preĝejo. Ŝajne li ne sentis
+
 
malvarmecon kaj li sidis ĉe la ekstera parto de la portiko.
 
malvarmecon kaj li sidis ĉe la ekstera parto de la portiko.
 +
 
Vilhelmo adresis al li kelkajn salutvortojn kaj la maljunulo aspektis feliĉa ĉar iu restis kun li.
 
Vilhelmo adresis al li kelkajn salutvortojn kaj la maljunulo aspektis feliĉa ĉar iu restis kun li.
 +
 
“Trankvila tago,” diris Vilhelmo.
 
“Trankvila tago,” diris Vilhelmo.
 +
 
“Pro dia graco,” respondis la maljunulo.
 
“Pro dia graco,” respondis la maljunulo.
 +
 
“Trankvila en la ĉielo, sed maltrankvila surtere. Ĉu vi bone konis Venancion?”
 
“Trankvila en la ĉielo, sed maltrankvila surtere. Ĉu vi bone konis Venancion?”
“Venancio... kiu?” diris la maljunulo. Poste liaj okuloj malfermiĝis. “Ha, la knabo, kiu mortis. La besto
+
“Venancio... kiu?” diris la maljunulo. Poste liaj okuloj malfermiĝis. “Ha, la knabo, kiu mortis. La besto ĉirkaŭvagas en la abatejo...”
ĉirkaŭvagas en la abatejo...”
+
 
“Kiu besto?”
 
“Kiu besto?”
“La granda besto, kiu venas el la maro... havanta sep kapojn kaj dek kornojn kaj sur siaj kornoj dek
+
 
diademojn, kaj sur siaj kapoj nomojn de blasfemo. La besto, kiu similas al leopardo, kun piedoj kiel de urso,
+
“La granda besto, kiu venas el la maro... havanta sep kapojn kaj dek kornojn kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj sur siaj kapoj nomojn de blasfemo. La besto, kiu similas al leopardo, kun piedoj kiel de urso, kaj buŝo kiel buŝo de leono... Mi vidis ĝin.”
kaj buŝo kiel buŝo de leono... Mi vidis ĝin.”
+
 
“Kie vi vidis ĝin? Ĉu en la biblioteko?”
 
“Kie vi vidis ĝin? Ĉu en la biblioteko?”
“En la biblioteko? Kial? Jam de jaroj mi ne plu iras al la scriptorium kaj mi neniam vizitis la
+
 
bibliotekon. Neniu iras al ĝi. Mi konis tiujn, kiuj iris al ĝi...”
+
“En la biblioteko? Kial? Jam de jaroj mi ne plu iras al la ''scriptorium'' kaj mi neniam vizitis la bibliotekon. Neniu iras al ĝi. Mi konis tiujn, kiuj iris al ĝi...”
 +
 
“Kiujn? Ĉu estis Malaĥi, Berengaro?”
 
“Kiujn? Ĉu estis Malaĥi, Berengaro?”
“Ho ne...” la maljunulo ridis kun raŭka interrompita voĉo. “Pli frue. La bibliotekisto, antaŭulo de
+
 
Malaĥi, antaŭ multaj jaroj...”
+
“Ho ne...” la maljunulo ridis kun raŭka interrompita voĉo. “Pli frue. La bibliotekisto, antaŭulo de Malaĥi, antaŭ multaj jaroj...”
 +
 
“Kiu li estis?”
 
“Kiu li estis?”
“Mi ne memoras, li mortis, kiam Malaĥi estis ankoraŭ juna. Kaj tiu, kiu estis antaŭ la instruisto de
+
 
Malaĥi kaj estis helpanta bibliotekisto kiam mi estis juna... Sed en la bibliotekon mi neniam eniris.
+
“Mi ne memoras, li mortis, kiam Malaĥi estis ankoraŭ juna. Kaj tiu, kiu estis antaŭ la instruisto de Malaĥi kaj estis helpanta bibliotekisto kiam mi estis juna... Sed en la bibliotekon mi neniam eniris. Labirinto...”
Labirinto...”
+
 
“Ĉu la biblioteko estas labirinto?”
 
“Ĉu la biblioteko estas labirinto?”
  
“Hunc mundum tipice laberinthus denotat ille, (ĉi tiu labirinto klare priskribas ĉi tiun mondon,)...”
+
''“Hunc mundum tipice laberinthus denotat ille,'' (ĉi tiu labirinto klare priskribas ĉi tiun mondon,)...” parkere ripetis la plejaĝulo, absorbita. ''“Intranti largus, redeunti sed nimis artus'' (... larĝa por eniranto, sed tro mallarĝa por tiu, kiu volas eliri). La biblioteko estas granda labirinto, signo de la labirinto de la mondo. Vi eniras kaj vi ne scias ĉu vi eliros. Oni ne devas transpasi la Kolonojn de Herkulo...”
parkere ripetis la plejaĝulo, absorbita. “Intranti largus, redeunti sed nimis artus (... larĝa por eniranto, sed
+
 
tro mallarĝa por tiu, kiu volas eliri). La biblioteko estas granda labirinto, signo de la labirinto de la mondo. Vi
+
eniras kaj vi ne scias ĉu vi eliros. Oni ne devas transpasi la Kolonojn de Herkulo...”
+
 
“Sekve vi ne scias kiel oni eniras en la bibliotekon kiam la pordegoj de la Konstruaĵo estas fermitaj?”
 
“Sekve vi ne scias kiel oni eniras en la bibliotekon kiam la pordegoj de la Konstruaĵo estas fermitaj?”
“Ho jes,” ridis la maljunulo, “multaj scias tion. Tra la ostejo. Oni povas pasi tra la ostejo, sed oni ne
+
 
volas pasi tra la ostejo. Tie la mortintaj monaĥoj gardas.”
+
“Ho jes,” ridis la maljunulo, “multaj scias tion. Tra la ostejo. Oni povas pasi tra la ostejo, sed oni ne volas pasi tra la ostejo. Tie la mortintaj monaĥoj gardas.”
“Ĉu ili estas la mortintaj monaĥoj, kiuj gardas, ne tiuj, kiuj dumnokte vagas kun lumilo tra la
+
 
biblioteko?”
+
“Ĉu ili estas la mortintaj monaĥoj, kiuj gardas, ne tiuj, kiuj dumnokte vagas kun lumilo tra la biblioteko?”
“Kun lumilo?” La maljunulo aspektis surprizita. “Mi neniam aŭdis tion ĉi. La mortintaj monaĥoj restas
+
 
en la ostejo, la ostoj iom post iom malsupreniras el la tombejo kaj ariĝas tie por gardi la pasejon. Ĉu vi
+
“Kun lumilo?” La maljunulo aspektis surprizita. “Mi neniam aŭdis tion ĉi. La mortintaj monaĥoj restas en la ostejo, la ostoj iom post iom malsupreniras el la tombejo kaj ariĝas tie por gardi la pasejon. Ĉu vi neniam vidis la altaron de la kapelo, kiu kondukas al la ostejo?”
neniam vidis la altaron de la kapelo, kiu kondukas al la ostejo?”
+
 
“Ĝi estas la tria maldekstre post la transepto, ĉu vere?”
 
“Ĝi estas la tria maldekstre post la transepto, ĉu vere?”
“Ĉu la tria? Verŝajne. Ĝi estas la altaro kun ŝtono sur kiu skulptitaj mil skeletoj. La kvara kranio
+
 
dekstre, vi puŝas en la okulojn... Kaj vi retroviĝas en la ostejo. Sed ne iru, mi neniam iris tien. La abato ne
+
“Ĉu la tria? Verŝajne. Ĝi estas la altaro kun ŝtono sur kiu skulptitaj mil skeletoj. La kvara kranio dekstre, vi puŝas en la okulojn... Kaj vi retroviĝas en la ostejo. Sed ne iru, mi neniam iris tien. La abato ne volas.”
volas.”
+
 
“Kaj pri la besto, kie vi vidis la beston?”
 
“Kaj pri la besto, kie vi vidis la beston?”
 +
 
“La besto? Ha, la Antikristo...Li estas alvenonta, la jarmilo finiĝis, ni atendas lin...”
 
“La besto? Ha, la Antikristo...Li estas alvenonta, la jarmilo finiĝis, ni atendas lin...”
 +
 
“Sed la jarmilo finiĝis antaŭ tricent jaroj, kaj li ne alvenis tiam...”
 
“Sed la jarmilo finiĝis antaŭ tricent jaroj, kaj li ne alvenis tiam...”
“La Antikristo ne alvenas post la fino de la mil jaroj. Post la fino de la mil jaroj komenciĝas la regno de
+
 
la justuloj, poste alvenas la Antikristo por konfuzi la justulojn, poste okazos la fina batalo...”
+
“La Antikristo ne alvenas post la fino de la mil jaroj. Post la fino de la mil jaroj komenciĝas la regno de la justuloj, poste alvenas la Antikristo por konfuzi la justulojn, poste okazos la fina batalo...”
“Sed la justuloj regos dum mil jaroj,” diris Vilhelmo. “Aŭ ili regis ekde la morto de Kristo ĝis la fino de
+
 
la unua jarmilo, kaj sekve devis tiam alveni la Antikristo, aŭ ili ankoraŭ ne regas, kaj la Antikristo estas
+
“Sed la justuloj regos dum mil jaroj,” diris Vilhelmo. “Aŭ ili regis ekde la morto de Kristo ĝis la fino de la unua jarmilo, kaj sekve devis tiam alveni la Antikristo, aŭ ili ankoraŭ ne regas, kaj la Antikristo estas malproksima.”
malproksima.”
+
 
“La jarmilon oni ne kalkulas ekde la morto de Kristo, sed depost la donaco de Konstanteno. Nun batas
+
“La jarmilon oni ne kalkulas ekde la morto de Kristo, sed depost la donaco de Konstanteno. Nun batas la mil jaroj...”
la mil jaroj...”
+
 
“Kaj sekve finiĝas la regno de la justuloj?”
 
“Kaj sekve finiĝas la regno de la justuloj?”
“Mi ne scias, mi ne plu scias tion... Mi estas laca. La kalkulo estas komplika. La beatulo de Liébana
+
 
faris ĝin, demandu al Jorge, li estas juna, li bone memoras... Sed maturiĝis la tempo. Ĉu vi ne aŭdis la sep
+
“Mi ne scias, mi ne plu scias tion... Mi estas laca. La kalkulo estas komplika. La beatulo de Liébana faris ĝin, demandu al Jorge, li estas juna, li bone memoras... Sed maturiĝis la tempo. Ĉu vi ne aŭdis la sep trumpetojn?”
trumpetojn?”
+
 
“Kial vi parolas pri sep trumpetoj?”
 
“Kial vi parolas pri sep trumpetoj?”
“Ĉu vi aŭdis kiel mortis la alia knabo, la miniaturisto? La unua anĝelo trumpetis kaj fariĝis hajlo kaj
+
 
fajro, miksitaj kun sango. Kaj la dua anĝelo trumpetis per la dua trumpeto kaj triono de la maro fariĝis
+
“Ĉu vi aŭdis kiel mortis la alia knabo, la miniaturisto? La unua anĝelo trumpetis kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango. Kaj la dua anĝelo trumpetis per la dua trumpeto kaj triono de la maro fariĝis sango... Ĉu ne mortis en la sango la dua knabo? Atentu la trian trumpeton! Mortos triono de la kreitaĵoj en la maro. Dio punas nin. La mondo ĉirkaŭ la abatejo estas svarme invadita de herezo, oni diris al mi, ke sur la trono de Romo sidas perversia papo, kiu uzas hostiojn por nigra magio, kaj per ili li nutras murenojn... Kaj ĉe ni iu malrespektis la malpermeson, li rompis la sigelojn de la labirinto...”
sango... Ĉu ne mortis en la sango la dua knabo? Atentu la trian trumpeton! Mortos triono de la kreitaĵoj en la
+
 
maro. Dio punas nin. La mondo ĉirkaŭ la abatejo estas svarme invadita de herezo, oni diris al mi, ke sur la
+
trono de Romo sidas perversia papo, kiu uzas hostiojn por nigra magio, kaj per ili li nutras murenojn... Kaj ĉe
+
ni iu malrespektis la malpermeson, li rompis la sigelojn de la labirinto...”
+
 
“Kiu diris tion al vi?”
 
“Kiu diris tion al vi?”
 +
 
“Mi aŭdis, ĉiuj flustras, ke la peko eniris en la abatejon. Ĉu vi havas kikerojn?”
 
“Mi aŭdis, ĉiuj flustras, ke la peko eniris en la abatejon. Ĉu vi havas kikerojn?”
 +
 
La demando, adresita al mi, surprizis min. “Ne, mi ne havas kikerojn,” mi diris konfuzita.
 
La demando, adresita al mi, surprizis min. “Ne, mi ne havas kikerojn,” mi diris konfuzita.
“La venontan fojon portu al mi kikerojn. Mi tenas ilin en la buŝo, vidu mian kompatindan buŝon sen
+
 
dentoj, ĝis kiam ili ĉiuj moliĝas. Ili stimulas salivadon, aqua fons vitae (la akvo estas fonto de vivo). Ĉu
+
“La venontan fojon portu al mi kikerojn. Mi tenas ilin en la buŝo, vidu mian kompatindan buŝon sen dentoj, ĝis kiam ili ĉiuj moliĝas. Ili stimulas salivadon, ''aqua fons vitae'' (la akvo estas fonto de vivo). Ĉu morgaŭ vi portos al mi kikerojn?”
morgaŭ vi portos al mi kikerojn?”
+
 
“Morgaŭ mi portos al vi kikerojn,” mi diris al li. Sed li ekdormis. Ni forlasis lin por iri al la refektorio.
 
“Morgaŭ mi portos al vi kikerojn,” mi diris al li. Sed li ekdormis. Ni forlasis lin por iri al la refektorio.
 +
 
“Kion vi opinias pri tio, kion li diris?” mi demandis al mia majstro.
 
“Kion vi opinias pri tio, kion li diris?” mi demandis al mia majstro.
“Li ĝuas la dian frenezon de la centjaruloj. Malfacilas distingi la veron disde la malvero en liaj vortoj.
+
 
Sed mi kredas, ke li diris al ni ion pri la maniero enpenetri la Konstruaĵon. Mi vidis la kapelon el kiu eliris
+
“Li ĝuas la dian frenezon de la centjaruloj. Malfacilas distingi la veron disde la malvero en liaj vortoj. Sed mi kredas, ke li diris al ni ion pri la maniero enpenetri la Konstruaĵon. Mi vidis la kapelon el kiu eliris Malaĥi pasintnokte. Vere tie estas ŝtona altaro, kaj sur ĝia bazo estas skulptitaj kranioj, ĉi-vespere ni provos.”
Malaĥi pasintnokte. Vere tie estas ŝtona altaro, kaj sur ĝia bazo estas skulptitaj kranioj, ĉi-vespere ni provos.”
+

Kiel registrite je 02:48, 10 Jan. 2022

DUA TAGO

Post vesperaj preĝoj

Kiam, malgraŭ, ke la ĉapitro estas mallonga, la maljuna Alinardo diras sufiĉe interesajn aferojn pri la labirinto kaj pri la maniero eniri en ĝin

Mi vekiĝis kiam estis preskaŭ la horo de la vespermanĝo. Mi sentis min sensensa pro la dormo, ĉar la dumtaga dormo estas kiel la peko de la karno: ju pli oni dormas, des pli oni volas dormi, tamen oni sentas sin malfeliĉa, sata kaj malsata samtempe. Vilhelmo ne estis en sia ĉelo, evidente li multe pli frue leviĝis. Mi trovis lin, post mallonga vagado, dum li eliris el la konstruaĵo. Li diris al mi, ke li estis en la scriptorium, trafoliumanta la katalogon kaj observante la laboron de la monaĥoj dum li klopodis alproksimiĝi al la tablo de Venancio por rekomenci inspektadon. Sed pro iu aŭ alia motivo, ŝajne ĉiuj celis ne lasi lin trafoliumi tiujn paperojn. Unue Malaĥi unue alproksimiĝis al li por montri al li kelkajn valorajn miniaturojn. Poste Benno okupis lin per senvaloraj pretekstoj. Poste, kiam li kliniĝis por rekomenci sian inspektadon, Berengaro komencis rondiri ĉirkaŭ li proponante sian kunlaboron.

Fine Malaĥi, vidante, ke mia majstro montriĝis firme intenca prizorgi la aĵojn de Venancio, tuj diris al li tute klare, ke eble, antaŭ ol traserĉi la paperojn de la mortinto, estas pli bone ricevi la rajtigon de la abato; ke li mem, kvankam bibliotekisto, ne faris tion, pro respekto kaj disciplino; kaj ke ĉiukaze neniu alproksimiĝis al tiu tablo, kiel Vilhelmo petis, kaj neniu alproksimiĝos al ĝi sen interveno de la abato. Vilhelmo rimarkigis al li, ke la abato donis al li la permeson esplori la tutan abatejon; Malaĥi demandis, ne sen malico, ĉu la abato ankaŭ donis al li la permeson moviĝi libere tra la scriptorium aŭ, Dio ne volu, tra la biblioteko. Vilhelmo komprenis, ke ne estas konvene startigi konkuron kun Malaĥi, kvankam la animiĝo kaj timo ĉirkaŭ la paperoj de Venancio logike pligrandigis lian deziron ekkoni ilin. Sed tiom firma estis lia intenco reveni al tiu loko nokte, kvankam li ankoraŭ ne sciis kiamaniere, ke li decidis ne krei disputon. Tamen, li kovis evidente planojn por revenĝo, kiuj, se ili ne estus inspiritaj, kiaj ili estis, de la soifo je vero, ili montriĝus tre obstinaj kaj verŝajne riproĉindaj.

Antaŭ ol eniri la refektorion, ni ankoraŭ iom promenis en la klostro, por dispeli la nebulon de dormemo en la malvarma vespera aero. Kelkaj monaĥoj ankoraŭ ĉirkaŭiris tie meditantaj. En la ĝardeno fronte al la klostro ni vidis la tre maljunan Alinardo de Grottaferrata, kiu jam difektita en la korpo, pasigis la plej grandan parton de sia vivotago meze de la plantoj, kiam li ne preĝis en la preĝejo. Ŝajne li ne sentis malvarmecon kaj li sidis ĉe la ekstera parto de la portiko.

Vilhelmo adresis al li kelkajn salutvortojn kaj la maljunulo aspektis feliĉa ĉar iu restis kun li.

“Trankvila tago,” diris Vilhelmo.

“Pro dia graco,” respondis la maljunulo.

“Trankvila en la ĉielo, sed maltrankvila surtere. Ĉu vi bone konis Venancion?” “Venancio... kiu?” diris la maljunulo. Poste liaj okuloj malfermiĝis. “Ha, la knabo, kiu mortis. La besto ĉirkaŭvagas en la abatejo...”

“Kiu besto?”

“La granda besto, kiu venas el la maro... havanta sep kapojn kaj dek kornojn kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj sur siaj kapoj nomojn de blasfemo. La besto, kiu similas al leopardo, kun piedoj kiel de urso, kaj buŝo kiel buŝo de leono... Mi vidis ĝin.”

“Kie vi vidis ĝin? Ĉu en la biblioteko?”

“En la biblioteko? Kial? Jam de jaroj mi ne plu iras al la scriptorium kaj mi neniam vizitis la bibliotekon. Neniu iras al ĝi. Mi konis tiujn, kiuj iris al ĝi...”

“Kiujn? Ĉu estis Malaĥi, Berengaro?”

“Ho ne...” la maljunulo ridis kun raŭka interrompita voĉo. “Pli frue. La bibliotekisto, antaŭulo de Malaĥi, antaŭ multaj jaroj...”

“Kiu li estis?”

“Mi ne memoras, li mortis, kiam Malaĥi estis ankoraŭ juna. Kaj tiu, kiu estis antaŭ la instruisto de Malaĥi kaj estis helpanta bibliotekisto kiam mi estis juna... Sed en la bibliotekon mi neniam eniris. Labirinto...”

“Ĉu la biblioteko estas labirinto?”

“Hunc mundum tipice laberinthus denotat ille, (ĉi tiu labirinto klare priskribas ĉi tiun mondon,)...” parkere ripetis la plejaĝulo, absorbita. “Intranti largus, redeunti sed nimis artus (... larĝa por eniranto, sed tro mallarĝa por tiu, kiu volas eliri). La biblioteko estas granda labirinto, signo de la labirinto de la mondo. Vi eniras kaj vi ne scias ĉu vi eliros. Oni ne devas transpasi la Kolonojn de Herkulo...”

“Sekve vi ne scias kiel oni eniras en la bibliotekon kiam la pordegoj de la Konstruaĵo estas fermitaj?”

“Ho jes,” ridis la maljunulo, “multaj scias tion. Tra la ostejo. Oni povas pasi tra la ostejo, sed oni ne volas pasi tra la ostejo. Tie la mortintaj monaĥoj gardas.”

“Ĉu ili estas la mortintaj monaĥoj, kiuj gardas, ne tiuj, kiuj dumnokte vagas kun lumilo tra la biblioteko?”

“Kun lumilo?” La maljunulo aspektis surprizita. “Mi neniam aŭdis tion ĉi. La mortintaj monaĥoj restas en la ostejo, la ostoj iom post iom malsupreniras el la tombejo kaj ariĝas tie por gardi la pasejon. Ĉu vi neniam vidis la altaron de la kapelo, kiu kondukas al la ostejo?”

“Ĝi estas la tria maldekstre post la transepto, ĉu vere?”

“Ĉu la tria? Verŝajne. Ĝi estas la altaro kun ŝtono sur kiu skulptitaj mil skeletoj. La kvara kranio dekstre, vi puŝas en la okulojn... Kaj vi retroviĝas en la ostejo. Sed ne iru, mi neniam iris tien. La abato ne volas.”

“Kaj pri la besto, kie vi vidis la beston?”

“La besto? Ha, la Antikristo...Li estas alvenonta, la jarmilo finiĝis, ni atendas lin...”

“Sed la jarmilo finiĝis antaŭ tricent jaroj, kaj li ne alvenis tiam...”

“La Antikristo ne alvenas post la fino de la mil jaroj. Post la fino de la mil jaroj komenciĝas la regno de la justuloj, poste alvenas la Antikristo por konfuzi la justulojn, poste okazos la fina batalo...”

“Sed la justuloj regos dum mil jaroj,” diris Vilhelmo. “Aŭ ili regis ekde la morto de Kristo ĝis la fino de la unua jarmilo, kaj sekve devis tiam alveni la Antikristo, aŭ ili ankoraŭ ne regas, kaj la Antikristo estas malproksima.”

“La jarmilon oni ne kalkulas ekde la morto de Kristo, sed depost la donaco de Konstanteno. Nun batas la mil jaroj...”

“Kaj sekve finiĝas la regno de la justuloj?”

“Mi ne scias, mi ne plu scias tion... Mi estas laca. La kalkulo estas komplika. La beatulo de Liébana faris ĝin, demandu al Jorge, li estas juna, li bone memoras... Sed maturiĝis la tempo. Ĉu vi ne aŭdis la sep trumpetojn?”

“Kial vi parolas pri sep trumpetoj?”

“Ĉu vi aŭdis kiel mortis la alia knabo, la miniaturisto? La unua anĝelo trumpetis kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango. Kaj la dua anĝelo trumpetis per la dua trumpeto kaj triono de la maro fariĝis sango... Ĉu ne mortis en la sango la dua knabo? Atentu la trian trumpeton! Mortos triono de la kreitaĵoj en la maro. Dio punas nin. La mondo ĉirkaŭ la abatejo estas svarme invadita de herezo, oni diris al mi, ke sur la trono de Romo sidas perversia papo, kiu uzas hostiojn por nigra magio, kaj per ili li nutras murenojn... Kaj ĉe ni iu malrespektis la malpermeson, li rompis la sigelojn de la labirinto...”

“Kiu diris tion al vi?”

“Mi aŭdis, ĉiuj flustras, ke la peko eniris en la abatejon. Ĉu vi havas kikerojn?”

La demando, adresita al mi, surprizis min. “Ne, mi ne havas kikerojn,” mi diris konfuzita.

“La venontan fojon portu al mi kikerojn. Mi tenas ilin en la buŝo, vidu mian kompatindan buŝon sen dentoj, ĝis kiam ili ĉiuj moliĝas. Ili stimulas salivadon, aqua fons vitae (la akvo estas fonto de vivo). Ĉu morgaŭ vi portos al mi kikerojn?”