DUA TAGO - unua pregh-horo

El La bona lingvo
Revizio de 19:56, 4 Nov. 2021 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La nomo de la rozo <hr> <br> '''DUA TAGO - Unua preĝhoro''' ''Kiam Benno de Upsalo konfidas kelkajn aferojn, aliajn konfidas Berengar de Arundel kaj Adson ekkon...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


DUA TAGO - Unua preĝhoro

Kiam Benno de Upsalo konfidas kelkajn aferojn, aliajn konfidas Berengar de Arundel kaj Adson ekkonas la veran pentofaron.

La malfeliĉa akcidento ĉagrenis la vivon de la komunumo. La ekscitiĝo pro la malkovro de la kadavro interrompis la sanktan diservon. La Abato tuj puŝis la monaĥojn reen en la ĥorejon, por ke ili preĝu por la animo de sia frato.

La voĉoj de la monaĥoj estis rompitaj. Ni lokiĝis taŭge por studi ilian fizionomion kiam, laŭ la liturgio, la kapuĉo ne kovris ilin. Ni tuj vidis la vizaĝon de Berengar. Pala, kunstreĉita, brila pro ŝvito. La antaŭan tagon ni aŭdis du murmurojn pri li, kvazaŭ li estus persono, kiu havis apartan interligitecon kun Adelmo; okulfrapa ne estis la fakto ke, estante samaĝuloj, ili estis amikoj, sed la evitema tono, per kiu oni aludis tiun amikecon.

Ni vidis apud li Malaĥi. Kun malhela vizaĝo, severmiena, nepenetrebla. Apud Malaĥi, la vizaĝo de la blinda Jorge estas same nepenetrebla. Male, rimarkeblaj estis la nervaj moviĝoj de Benno de Upsalo, la studulo pri retoriko, kiun ni renkontis la antaŭan tagon en la scriptorium, kaj ni kaptis lian rapidan rigardon, kiun li aldirektis al Malaĥi. “Benno estas nervoza, Berengar timas,” rimarkis Vilhelmo. “Necesos pridemandi ilin tuj.”

“Kial?” mi naive demandis.

“La nia estas maldelikata laboro,” diris Vilhelmo. “Maldelikata estas la laboro de la inkviziciisto, necesas insistegi sur la pli malfortaj kaj en la momento de ilia plej granda malforteco.”

Fakte, tuj kiam ni finis la preĝon, ni atingis Benno’n irantan al la biblioteko. La junulo aspektis ĝenata de la voko de Vilhelmo, kaj li starigis kelkan malfortan pretekston koncerne laboron. Ŝajnis, ke li volis urĝe iri al la scriptorium. Sed mia majstro memorigis al li sian enketadon ordonitan de la Abato kaj kondukis lin al la klostro. Ni sidiĝis sur la interna randmureto, inter du kolonoj. Benno atendis, ke Vilhelmo parolu, kaj de temp’ al tempo li rigardis la Konstruaĵon.

“Do,” demandis Vilhelmo, “kio estis dirita tiutage, kiam vi, Berengar, Venancio, Malaĥi kaj Jorge diskutis pri la marĝenaj bildoj de Adelmo?”

“Vi aŭdis tion hieraŭ. Jorge rimarkis, ke ne licas ornami librojn enhavantajn la veron per ridindaj bildoj. Kaj Venancio rimarkis, ke Aristotelo mem parolis pri spritaĵoj kaj vortludoj, kiel rimedoj por pli bone malkovri la veron, kaj ke tial la rido ne povas esti per si mem malbona, se ĝi povas iĝi maniero por havigi la veron. Jorge rimarkis, ke, laŭ sia memoro, Aristotelo parolis pri ĉi tiuj aferoj en la libro pri poetiko, koncerne metaforojn. Estiĝis du maltrankviligaj cirkonstancoj, unue pro la fakto, ke la libro pri poetiko, kiu restis nekonata ĉe la kristana mondo dum longa tempo kaj, eble post dia dekreto, atingis nin tra la maŭroj, la malfideluloj...”

“Sed ĝi estis tradukita en la latinan de amiko de la anĝela doktoro de Akvino,” rimarkis Vilhelmo.

“Tion ja mi diris al li,” diris Benno tuj denove kuraĝinta. “Mi ne bone komprenas la grekan kaj mi povis studi tiun grandan libron ĝuste per la traduko de Vilhelmo de Moerbeke. Jen, tion mi diris al li. Sed Jorge aldonis, ke la dua motivo de maltrankvilo estas la fakto, ke la viro de Stagira parolis pri poezio, kiu estas infima doctrina (malaltnivela scienco), kiu transvivas per figmenta(intelektaj inventaĵoj). Kaj Venancio diris, ke ankaŭ la psalmoj estas poeziaj verkoj kaj en ili oni uzas metaforojn kaj Jorge koleris ĉar li diris, ke la psalmoj estas verkoj el dia inspiro kaj oni uzas metaforojn por transdoni la veron, dum la verkoj de la paganaj aŭtoroj uzas metaforojn por transdoni la mensogon kaj cele al pura amuzigo, kaj lia diro ege ofendis min...”

“Kial?”

“Ĉar mi okupiĝas pri retoriko, kaj mi legas la verkojn de multaj paganaj aŭtoroj kaj mi scias... nu, pli bone, mi kredas, ke pere de ilia parolo oni transdonis ankaŭ verojn naturaliter (laŭnature) kristanajn... Entute, je tiu punkto, se mi bone memoras, Venancio parolis pri aliaj libroj kaj Jorge des pli koleriĝis.”

“Kiuj libroj?”

Benno hezitis: “Mi ne memoras. Kio gravas scii pri kiuj libroj oni parolis?”

“Tre gravas, ĉar ĉi tie ni klopodas kompreni, kio okazis ĉe viroj, kiuj vivas meze de libroj, kun la libroj, per la libroj, kaj sekve ankaŭ iliaj diroj pri la libroj gravas.”

“Prave,” diris Benno, ridetante por la unua fojo kaj kun preskaŭ lumanta vizaĝo. “Ni vivas por la libroj. Dolĉa misio en ĉi tiu mondo regata de malordo kaj kadukiĝo. Eble do vi komprenas, kio okazis tiutage. Venancio, kiu konas... kiu konis tre bone la grekan, diris, ke Aristotelo dediĉis la duan libron pri poetiko precipe al rido kaj ke se filozofo el tioma elstareco dediĉis tutan libron al la rido, la rido devas esti grava afero. Jorge diris, ke multaj patroj dediĉis tutajn librojn al pekado, kio estas grava afero sed malbona, kaj Venancio diris, ke, laŭ sia scio, Aristotelo parolis pri la rido kiel bona afero kaj rimedo de vero, kaj tiam Jorge demandis al li mokeme, ĉu hazarde li legis tiun libron de Aristotelo, kaj Venancio diris, ke neniu povas legi ĝin ĉar ĝi neniam estis retrovita kaj eble ĝi estas perdita. Kaj fakte neniu iam povis legi la duan libron pri poetiko, Vilhelmo de Moerbeke neniam havis ĝin en siaj manoj. Tiam Jorge diris, ke se oni ne trovas ĝin, tio okazas ĉar ĝi neniam estis verkita, ĉar la Providenco ne volas, ke bagatelaj aferoj estu glorataj. Mi volis trankviligi homojn, ĉar Jorge facile koleras kaj la parolo de Venancio incitis lin, kaj mi diris, ke en la konata parto de la libro pri poetiko, kaj en tiu pri retoriko, estas multaj saĝaj rimarkoj pri spritaĵoj, enigmoj, kaj Venancio konsentis kun mi mem. Nu, ĉeestis kun ni Pacifiko de Tivoli, kiu tre bone konas paganajn poetojn, kaj li diris, ke neniu estas pli talenta ol la afrikaj poetoj en la kreado de lertaj enigmoj. Li eĉ citis la enigmon pri la fiŝo, tiun de Symphosius:

Est domus in terris, clara quae voce resultat. Ipsa domus resonat, tacitus sed non sonat hospes. Ambo tamen currunt, hospes simul et domus una.
(Estas domo en la mondo, kiu reeĥas kun klara voĉo. La domo mem reeĥas, sed la gasto, silenta, ne lasas sonon. Tamen, ambaŭ, la gasto kaj la domo, kune kuras kiel unu).

Je tiu momento Jorge diris, ke Jesuo rekomendis, ke nia parolo estu “jes” aŭ “ne” kaj ĉio plia venas de la maliculo; kaj ke sufiĉis diri fiŝon por nomi fiŝon, sen kaŝi la koncepton sub mensogaj sonoj. Kaj li aldonis, ke ne ŝajnas al li saĝe preni afrikanojn kiel modelon... Kaj poste...”

“Poste?”

“Poste okazis io, kion mi ne komprenis. Berengar ridis, Jorge riproĉis lin kaj li diris, ke li ridas, ĉar li pensis, ke se oni bone serĉas ĉe la afrikanoj, oni trovas multajn aliajn enigmojn, kaj ne facilajn kia estas tiu pri la fiŝo. Malaĥi, kiu ĉeestis, fariĝis furioza, kaptis Berengar preskaŭ je la kapuĉo forsendante lin al pritrakto de liaj farendaĵoj... Berengar, vi scias, estas lia helpanto...”

“Kaj poste?”

“Poste Jorge ĉesigis la diskuton forirante. Ĉiuj ni foriris al niaj okupoj, sed dum li laboris mi vidis, ke unue Venancio kaj poste Adelmo alproksimiĝis al Berengar por demandi al li ion. Demalproksime mi vidis, ke li evitis respondi, sed ili ambaŭ dum la tago revenis al li. Kaj poste tiuvespere mi vidis Berengar kaj Adelmo mistere interparoli en la klostro, antaŭ ol iri al la refektorio. Jen ĉio, kion mi scias.” “Vi do scias, ke la du personoj, kiuj ĵus mortis pro misteraj cirkonstancoj, ion demandis al Berengar,” diris Vilhelmo.

Benno respondis embarasita: “Mi ne diris tion! Mi parolis pri tio, kio okazis tiutage kaj laŭ via peto...” Li iom cerbumis, poste li haste aldonis: “Sed se vi volas koni mian opinion, Berengar parolis al ili pri io, kio estas en la biblioteko, kaj tie vi devas serĉi.”

“Kial vi pensas al la biblioteko? Kion Berengar volis diri per la vortoj ‘serĉi ĉe la afrikanoj’? Ĉu eble li volis diri, ke necesas pli bone legi la afrikajn poetojn?” “Eble, tiel ŝajnis, sed kial Malaĥi koleris? Finfine dependas de li decidi ĉu prunti aŭ ne libron de afrikaj poetoj. Sed mi scias unu plian aferon: kiu trafoliumas la katalogon de la libroj, tiu trovas, inter la indikoj, kiujn konas nur la bibliotekisto, unu, kiu ofte tekstas “Afriko” kaj mi trovis eĉ unu, kiu tekstis “finis Africae” (la fino de Afriko). Iam mi petis libron tiel signitan, mi ne memoras kiun, la titolo estigis mian scivolon; kaj Malaĥi diris al mi, ke la libroj kun tiu signo perdiĝis. Jen tio, kion mi scias. Jen kial mi diras al vi: prave, kontrolu Berengar, kaj kontrolu lin kiam li iras al la biblioteko. Kiu scias, kio pluos.”

“Kiu scias, kio pluos,” konkludis Vilhelmo forsalutante lin. Poste li ekpromenis kun mi en la klostro kaj li rimarkis, ke: antaŭ ĉio, ankoraŭfoje Berengar estis celo de la murmurado de siaj kunfratoj; due, Benno ŝajne fervoris puŝi nin al la biblioteko. Mi rimarkis, ke verŝajne li deziris, ke ni malkovru tie aferojn, kiujn ankaŭ li volis ekkoni kaj Vilhelmo diris, ke probable tiel estas, sed same eblas, ke, puŝante nin al la biblioteko, li volis malproksimigi nin de iu alia loko. Kiu?, mi demandis. Kaj Vilhelmo diris, ke li ne scias, povas esti la scriptorium, povas esti la kuirejo, aŭ la ĥorejo, aŭ la dormejo, aŭ la hospitalo. Mi rimarkis, ke la antaŭan tagon li, Vilhelmo, estis allogata de la biblioteko kaj li respondis, ke li deziras esti allogata de la aferoj, kiujn li ŝatas, kaj ne de tiuj, kiujn la aliaj konsilas al li. Kaj tamen la bibliotekon oni devis teni antaŭ la okuloj, kaj ke, je tiu punkto, ne konsistigas malbonan faron la klopodo iamaniere enpenetri ĝin. La cirkonstancoj jam nun rajtigis lin esti scivolema preter la limigoj de ĝentileco kaj de la respekto al moroj kaj leĝoj de la abatejo.

Ni malproksimiĝis el la klostro. Servistoj kaj novicoj forlasis la preĝejon post la meso. Kaj dum ni ĉirkaŭiris la okcidentan flankon de la templo, ni ekvidis Berengar eliri el la portalo de la transepto kaj trairi la tombejon ĝis la Konstruaĵo. Vilhelmo vokis lin, li haltis kaj ni atingis lin. Li estis des pli konfuzita ol kiam ni vidis lin en la ĥorejo kaj Vilhelmo evidente decidis ekspluati lian animstaton, kiel li faris kun Benno.

“Do, ŝajnas, ke vi estis la lasta, kiu vidis Adelmo’n vivanta,” li diris al li.

Berengar ŝanĉeliĝis kvazaŭ svenanta: “Ĉu mi?” li demandis per voĉoflustro. Vilhelmo delasis sian demandon preskaŭ hazarde, verŝajne ĉar Benno diris al li, ke li vidis la du mistere interparolantaj en la klostro post la vesperaj preĝoj. Sed li ion celtrafis dum Berengar tute evidente pensis al alia kaj lastega renkontiĝo, ĉar li komencis paroli per rompita voĉo.

“Kiel vi povas diri tion? Mi vidis lin antaŭ ol iri ripozi, samkiel ĉiuj aliaj!”

Tial Vilhelmo decidis, ke indas ne lasi lin en paco: “Ne, vi denove vidis lin kaj vi scias pli multajn aferojn ol vi volas kredigi. Sed nun temas pri du mortintoj ĉi tie kaj vi ne plu povas silenti. Vi tre bone scias, ke ekzistas multaj manieroj por igi, ke homo parolu!”

Vilhelmo plurfoje diris al mi, ke, ankaŭ kiam li estis inkviziciisto, li ĉiam evitis apliki torturadon, sed Berengar miskomprenis lin (aŭ Vilhelmo volis esti miskomprenita), ĉiukaze lia taktiko montriĝis efika.

“Jes, jes,” diris Berengar, komencante ploregi, “mi vidis Adelmo’n tiun vesperon, sed mi vidis lin jam mortinta!”

“Kie?” demandis Vilhelmo, “ĉu ĉe la bazo de la krutaĵo?”

“Ne, ne, mi vidis lin ĉi tie, en la tombejo, li antaŭeniris meze de la tomboj, larvo inter larvoj. Mi renkontis lin kaj mi tuj rimarkis, ke ne estas vivanto fronte al mi, lia vizaĝo estis tiu de kadavro, liaj okuloj jam rigardis la eternajn turmentojn. Kompreneble, nur la sekvan matenon, eksciante pri lia morto, mi konsciis, ke mi renkontis lian fantomon, sed jam en tiu momento mi rimarkis, ke mi havas vizion kaj ke fronte al mi estas damnita animo, lemuro... Ho Sinjoro, per kia tomba voĉo li parolis al mi!”

“Kaj kion li diris?”

“«Mi estas damnita!» tion li diris al mi. «Tia, kian vi vidas min, fronte al vi estas reveninto el infero kaj al inferno necesas, ke mi revenu.» Tion li diris al mi. Kaj mi kriis al li: «Adelmo, ĉu vi vere venas el la infero? Kiaj estas la turmentoj de la infero?» Kaj mi tremis, ĉar antaŭ ne multe mi forlasis la noktan preĝon, dum kiu oni legis terurajn paĝojn pri la kolero de la Sinjoro. Kaj li diris al mi: «La turmentoj de la infero estas senfine pli grandaj ol tio, kion povas priskribi nia lango. Ĉu vi vidas,» li diris «ĉi tiun mantelon de sofismoj per kiu mi estis vestita ĝis hodiaŭ? Ĝi premas kaj pezas kvazaŭ la plej granda turo de Parizo aŭ la plej granda monto de la mondo estus sur miaj ŝultroj, sen povi iam ajn demeti ĝin. Kaj ĉi tiun punon donis al mi la dia justeco pro mia vantemo, pro tio, ke mi taksis mian korpon plezurejo, kaj pro mia opinio, ke mi scias pli multe ol la aliaj, pro mia amuziĝo per monstraĵoj, kiuj, prirevitaj en mia imagemo, rezultigis des pli mostrajn aferojn interne de mia animo – kaj kun ili mi devas vivi eterne. Ĉu vi vidas? La ingo de ĉi tiu mantelo estas ardaj karbetoj kaj fajro, kaj la fajro bruligas mian korpon, kaj ĉi tiun punon oni donis al mi pro la malhonesta peko de la karno, al kies malvirteco mi dediĉis min, kaj ĉi tiu fajro nun senĉese flamigas min kaj bruligas min! Bonvolu prezenti al mi vian manon, mia bela majstro,» li plie diris al mi, «por ke la renkonto kun mi estu al mi utila instruo, interŝanĝe de la multaj instruoj, kiujn vi donis al mi, bonvolu prezenti al mi vian manon mia bela majstro!» Kaj li skuis la fingron de sia mano, kiu ardis, kaj falis sur mian manon eta guto de lia ŝvito kaj ŝajnis al mi, ke ĝi traboris mian manon, ĉar dum multaj tagoj mi surhavis signon, kiun mi kaŝis al ĉiuj. Poste li malaperis tra la tomboj, kaj la postan matenon mi eksciis, ke tiu korpo, kiu multe terurigis min, kuŝis jam mortinta je la piedo de la krutaĵo.”

Berengar malfacile spiris kaj ploradis. Vilhelmo demandis al li: “Kaj kial li nomis vin ‘mia bela majstro’? Vi havis la saman aĝon. Ĉu verŝajne vi instruis al li ion?”

Berengar kaŝis sian kapon metante la kapuĉon sur la vizaĝo, kaj falis surgenue, ĉirkaŭbrakante la krurojn de Vilhelmo: “Mi ne scias, mi ne scias, kial li nomis min tiel, mi instruis al li nenion!” kaj li komencis plorsingulti. “Mi timas, patro, mi volas, ke vi prenu mian konfeson, estu mizerikorda, diablo voras mian internaĵon!”

Vilhelmo forpuŝis lin de si kaj donis al li manon por restarigi lin. “Ne Berengar,” li diris al li, “ne petu, ke mi prenu vian konfeson. Ne fermu miajn lipojn malfermante la viajn. Tion, kion mi deziras scii, vi diros al mi alimaniere. Kaj tion, kion vi ne volos diri al mi, mi malkovros per mi mem. Petu mian mizerikordon, se vi volas, ne petu mian silenton. Tro multaj silentas en ĉi tiu abatejo. Diru al mi, anstataŭe, kiel vi povis vidi lian palan vizaĝon kiam estis malluma nokto, kiel vi povis bruligi vian manon kiam pluvis, hajlis kaj neĝetis, kion vi faris en la tombejo? Ek,” kaj li skuis lin krude ĉe la ŝultroj, “diru al mi almenaŭ tion!”

Ĉiuj membroj de Berengar tremis: “Mi ne scias, kion mi faris en la tombejo, mi ne memoras. Mi ne scias, kial mi vidis lian vizaĝon, verŝajne estis lumo, ne... li havis lumon, li portis lumilon, verŝajne mi vidis lian vizaĝon sub la lumo de la flamo...”

“Kiel li povis porti lumon kiam pluvis kaj neĝis?”

“Post la nokta preĝado, tuj post ĝi, ankoraŭ ne estis neĝado, ĝi komenciĝis poste... Mi memoras, ke la unua neĝfalo okazis dum mi fuĝis al la dormejo. Mi fuĝis al la dormejo, al la mala direkto ol tiu al kiu direktiĝis la fantomo... Kaj mi scias nenion plian, bonvolu, ne plu pridemandu min, se vi ne volas ricevi mian konfeson.”

“Bone,” diris Vilhelmo, “nun iru, iru al la ĥorejo, iru paroli kun la Sinjoro, ĉar vi ne volas paroli kun la homoj, aŭ serĉu monaĥon, kiu deziras aŭskulti vian konfeson, ĉar, se ekde tiam vi ne konfesis viajn pekojn, vi aliris al sakramentoj kiel sakrilegiulo. Iru. Ni revidiĝos.”

Berengar malaperis kurante. Kaj Vilhelmo frotis siajn manojn kiel mi vidis fari multfoje, kiam li estis kontenta pri io.

“Bone,” li diris, “nun multaj faktoj fariĝis klaraj.”

“Ĉu klaraj, majstro?” mi demandis al li, “ĉu klaraj nun, kiam aldoniĝis ankaŭ la fantomo de Adelmo?”

“Kara Adson,” diris Vilhelmo, “tiu fantomo preskaŭ ŝajnas al mi ne fantomo kaj ĉiuokaze li parkere ripetis paĝon, kiun mi jam legis en iu libro uzata de predikistoj. Ĉi tiuj monaĥoj verŝajne legas tro multe, kaj kiam ili estas ekscititaj, ili retravivas la viziojn estigitajn de la libroj. Mi ne scias, ĉu Adelmo vere diris tion aŭ ĉu Berengar aŭdis tion ĉar li bezoni aŭdi tiaĵojn. Fakto estas, ke ĉi tiu rakonto konfirmas serion da miaj hipotezoj. Ekzemple: Adelmo memmortigis sin, kaj la rakonto de Berengar diras al mi, ke, antaŭ ol morti, li ĉirkaŭiris kaptita de granda ekscitiĝo, kaj konsciencriproĉo pro io, kion li faris. Li estis ekscitita kaj timanta pro sia peko ĉar iu timigis lin, kaj eble rakontis al li ĝuste la eventon pri la infera apero, kiun li parkere rakontis al Berengar per tioma kaj halucina kapablo. Kaj li trairis la tombejon ĉar li alvenis el la ĥorejo, kie li faris konfidencon (aŭ konfesis) al iu, kiu inspiris al li egan timon kaj konsciencriproĉon. Kaj el la tombejo li ekiris, kiel komprenigis al ni Berengar, al la mala direkto ol tiu al dormejo. Ale al la Konstruaĵo, do, sed ankaŭ (tio eblas) al la zonmuro malantaŭ la sterkejoj, de kie, mi konkludis, li sin ĵetis en la krutejon. Kaj se li sin ĵetis antaŭ la alveno de la ŝtormo, li mortis ĉe la bazo de la muro, kaj nur poste la terfalo portis lian kadavron inter la norda turo kaj tiu orienta.”

“Sed kion pri la broganta ŝvitoguto?”

“Ĝi jam estis en la rakonto, kiun li aŭskultis kaj ripetis, aŭ kiun Berengar imagis dum sia ekscitiĝo kaj konsciencriproĉo. Ĉar, vi aŭskultis tion: al la konsciencriproĉo en Adelmo korespondis, kiel kontraŭkanto, la konsciencriproĉo en Berengar. Kaj se Adelmo alvenis el la ĥorejo li verŝajne kunportis kandelegon, kaj la guto falinta sur la manon de la amiko estis nur guto de vakso. Sed Berengar perceptis pli fortan brulon ĉar Adelmo nomis lin sia majstro. Signo pri tio, sekve, ke Adelmo riproĉis lin, ĉar de li li lernis ion, kiu afliktis lin ĝismorte. Kaj Berengar scias tion, li suferas ĉar li scias, ke li puŝis Adelmo’n al morto, igante, ke li faru ion, kiun li ne devis fari. Kaj ne malfacilas imagi kion, mia kompatinda Adson, post tio, kion ni aŭdis pri nia helpa bibliotekisto.”

“Mi pensas, ke mi komprenis tion, kio okazis inter la du,” mi diris, kun honto pro mia sagaco, “sed, ĉu ni ĉiuj ne kredas je Dio de mizerikordo? Adelmo, vi diris, verŝajne konfesis siajn pekojn: kial li klopodis puni sian unuan pekon per peko certe des pli granda, aŭ almenaŭ same grava?”

“Ĉar iu diris al li senesperigajn vortojn. Mi diris, ke iu paĝo de nunepoka predikisto sufloris al iu la vortojn, kiuj timigis Adelmo’n kaj per kiuj poste Adelmo timigis Berengar. Neniam kiel dum la lastaj jaroj la predikistoj proponis al la popolo, por stimuli ilian kompaton kaj teruron (kaj la fervoron, kaj la respekton de la homa kaj dia leĝo), kruelajn vortojn, mensrenversigajn kaj elvokantajn morton. Neniam kiel en niaj tagoj, meze de procesioj de sinskurĝantoj, oni aŭskultis sanktajn laŭdkantojn inspiritajn de la doloroj de Kristo kaj de la Virgulino, neniam kiel hodiaŭ oni insistis stimuli la kredon de la simplaj homoj per la elvoko de inferaj turmentoj.”

“Verŝajne temas pri la bezono pentofari,” mi diris.

“Adson, mi neniam aŭdis tiom da alvokoj al pentofarado kiom hodiaŭ, en periodo dum kiu nek predikistoj nek episkopoj, kaj eĉ miaj spiritualistaj fratoj ne plu kapablas akceli aŭtentikan pentofaradon...”

“Sed, kion pri la tria epoko, la anĝela papo, la kapitulo de Peruĝo...” mi diris konfuzita.

“Nostalgioj. La granda epoko de pentofaro finiĝis, kaj pro tio ankaŭ la ĝenerala kapitulo de la ordeno povas paroli pri pentofaro. Blovis, antaŭ cent, ducent jaroj, granda vento de renoviĝo. Ĝi okazis kiam tiu, kiu parolis pri ĝi estis bruligita, ne gravis ĉu li estis sanktulo aŭ herezulo. Hodiaŭ ĉiuj parolas pri ĝi. Iusence pri ĝi diskutas ankaŭ la papo. Ne fidu je la renovigoj de la homa speco kiam pri ili parolas kurioj kaj kortegoj.”

“Sed frato Dolĉino,” mi kuraĝis diri, pro la scivolemo scii pli multe pri tiu nomo, kiun mi aŭdis plurfoje la antaŭan tagon.

“Li mortis, mise kiel li vivis, ĉar ankaŭ li alvenis tro malfrue. Kaj vi, kion vi scias?”

“Nenion, pro tio mi demandas...”

“Mi preferas neniam paroli pri li. Mi havis kontaktojn kun iuj el la tiel nomataj apostoloj kaj mi observis ilin deproksime. Malfeliĉa historio. Ĝi ĉagrenus vin. Ĉiukaze ĝi ĉagrenis min, kaj mia propra malkapablo juĝi des pli ĉagrenus vin. Ĝi estas la historio de viro, kiu faris frenezajn aferojn, ĉar li praktikis tion, kion multaj sanktuloj predikis al li. En certa momento mi ne plu komprenis, kies kulpo ĝi estis, mi estis preskaŭ... preskaŭ senkonscia pro la familia etoso, kiun oni spiris en la du sinbatalantaj partioj, de la sanktuloj predikantaj pentofaradon kaj de la pekuloj, kiuj praktikis ĝin, ofte koste de aliaj... Sed mi parolis pri io alia. Aŭ eble ne, mi daŭre parolis pri ĉi tio: post la fino de la epoko de pentofaro, por la pentantoj la bezono pentofari fariĝis bezono de morto. Kaj tiuj, kiuj mortigis freneziĝintajn pentantojn, reciprokante morton per morto, por venki la veran pentofaron anstataŭigis la pentofaron de la animo, kiu produktis morton, per la pentofaro de la imago, rekunligo kun supernaturaj vizioj pri sufero kaj sango, nomante ilin “spegulo” de vera pentofaro. Spegulo, kiu travivigas, al la imagemo de la simplaj homoj, kaj kelkfoje ankaŭ de kleruloj, la inferajn turmentojn. Por ke – oni diras - neniu peku. Kun la espero povi konservi la animojn for el pekado pere de timo, kaj fidante, ke oni anstataŭigas la ribelon per la timo.”

“Sed ĉu estas vere, ke ili poste ne pekos?” mi demandis maltrankvile.

“Dependas de tio, kion vi celas per peko, Adson,” diris al mi la majstro. “Mi ne deziras esti maljusta rilate al la homoj de ĉi tiu lando, en kiu mi loĝas de kelkaj jaroj, sed ŝajnas al mi, ke estas karakterizo de la malgranda virteco de la italaj loĝantaroj ne peki pro timo de iu idolo, kvankam ili nomas ĝin per la nomo de sanktulo. Ili timas sanktan Sebastianon aŭ sanktan Antono’n pli ol Kriston. Se oni volas konservi lokon pura, ĉi tie, por ke oni ne pisu en ĝi, kiel faras la italoj simile al la hundoj, oni desegnas bildon de sankta Antono per ligna pinto sur ĝi, kaj ĉi tio forpelos la pisontojn. Tiel same la italoj, kaj pro la agado de siaj predikistoj, riskas reveni al antikvaj superstiĉoj kaj ne plu kredas je la releviĝo de la karno, ili tre timas nur korpajn vundojn kaj malfeliĉaĵojn, kaj pro tio ili timas sanktan Antono'n pli ol Kriston.”

“Sed Berengar ne estas italo,” mi rimarkis.

“Ne gravas, mi parolas pri la etoso, kiun la eklezio kaj la ordenoj de la predikistoj disvastigis en ĉi tiu duoninsulo, kaj kiu disvastiĝas ĉien de ĉi tie. Kaj ĝi ankaŭ atingis respektindan abatejon de kleraj monaĥoj, kiel ĉi tiuj.”

“Sed almenaŭ, ke ili ne peku,” mi insistis, ĉar mi deziris kontentiĝi ankaŭ per ĉi tio.

“Se ĉi tiu abatejo estus speculum mundi (spegulo de la mondo), vi jam havus la respondon.”

“Sed ĉu ĝi estas tia?” mi demandis.

“Por ke estiĝu spegulo de la mondo, la mondo devas havi formon,” konkludis Vilhelmo, kiu estis tro filozofiema por mia adoleska menso.