Dimarato

El La bona lingvo
Revizio de 15:15, 24 Nov. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi




Ο Δημάρατος

Το θέμα, ο Χαρακτήρ του Δημαράτου,
που τον επρότεινε ο Πορφύριος, εν συνομιλία,
έτσι το εξέφρασεν ο νέος σοφιστής
(σκοπεύοντας, μετά, ρητορικώς να το αναπτύξει).

«Πρώτα του βασιλέως Δαρείου, κ’ έπειτα
του βασιλέως Ξέρξη ο αυλικός·
και τώρα με τον Ξέρξη και το στράτευμά του,
νά επί τέλους θα δικαιωθεί ο Δημάρατος.

»Μεγάλη αδικία τον έγινε.
Ή τ α ν του Aρίστωνος ο υιός. Aναίσχυντα
εδωροδόκησαν οι εχθροί του το μαντείον.
Και δεν τους έφθασε που τον εστέρησαν την βασιλεία,
αλλ’ όταν πια υπέκυψε, και το απεφάσισε
να ζήσει μ’ εγκαρτέρησιν ως ιδιώτης,
έπρεπ’ εμπρός και στον λαό να τον προσβάλουν,
έπρεπε δημοσία να τον ταπεινώσουν στην γιορτή.

»Όθεν τον Ξέρξη με πολύν ζήλον υπηρετεί.
Με τον μεγάλο Περσικό στρατό,
κι αυτός στην Σπάρτη θα ξαναγυρίσει·
και βασιλεύς σαν πριν, πώς θα τον διώξει
αμέσως, πώς θα τον εξευτελίσει
εκείνον τον ραδιούργον Λεωτυχίδη.

»Κ’ η μέρες του περνούν γεμάτες μέριμνα·
να δίδει συμβουλές στους Πέρσας, να τους εξηγεί
το πώς να κάμουν για να κατακτήσουν την Ελλάδα.

»Πολλές φροντίδες, πολλή σκέψις και για τούτο
είν’ έτσι ανιαρές του Δημαράτου η μέρες·
πολλές φροντίδες, πολλή σκέψις και για τούτο
καμιά στιγμή χαράς δεν έχει ο Δημάρατος·
γιατί χαρά δεν είν’ αυτό που αισθάνεται
(δεν είναι· δεν το παραδέχεται·
πώς να το πει χαρά; εκορυφώθ’ η δυστυχία του)
όταν τα πράγματα τον δείχνουν φανερά
που οι Έλληνες θα βγούνε νικηταί.»


(Από τα Ποιήματα 1897-1933, Ίκαρος 1984)


Dimarato

La temon "Karaktero de Dimarato",
kiun proponis Porfirjo en diskuto,
ĉi tiel ekverkis juna studento
(celante retorike trakti ĝin poste)

Unue sekvanto de reĝo Darjuŝo
kaj poste de la reĝo Ĥaŝajarŝao
nun kun Ĥaŝajarŝao kaj la armeo
jen, fine ĝuos justecon Dimarato

Grandan maljustaĵon oni faris al li.
Li estis filo de Aristono. Senhonte
malamikoj aĉetis la diveniston.
Kaj ne kontentaj rabi lian reĝecon,
kiam li fine cedis, decidis tion
vivi plu kiel normala privatulo,
ili ofendis lin antaŭ la popolo,
publike humiligis lin dum la festo.

Pro tio li servas nun Ĥaŝajarŝaon.
Kune kun la grandega persa armeo
ankaŭ li certe reeniros nun Sparton.
Kaj li iĝos nun denove sparta reĝo,
ho kiel li forpelos kaj humiligos
la aĉan intrigiston, Leotiĥidon.

Kaj liaj tagoj pasas plenaj je zorgoj
por konsili persojn, kion ili faru,
por ke Grekujo estu finkonkerita.

Multaj zorgoj, multaj pensoj estas tiuj,
kiuj igas la tagojn de Dimarato pezaj
Multaj zorgoj, multaj pensoj estas tiuj,
pro kiuj gojon ne havas Dimarato;
ĉar ne estas ĝojo tio, kion nun li sentas
(ne estas ĝojo sed la plej granda malfeliĉo).
ĉar la faktoj nun jam montras tute klare
ke la grekoj estos la venkintoj.



Tradukis Renato Korseti (kiu utiligis sugestojn de Spiros Sarafian)



Klariga noto: Dimarato (greke Δημάρατος, en eŭropaj lingvoj el la latina Demaratus) naskiĝis en Sparto en la jaro 530-a a.k.e. kaj mortis en la jaro 479-a proksimume. Li estis reĝo de Sparto inter 515 kaj 491 a.k.e.

Li estis filo de la reĝo Aristono. En la jaro 491-a a.k.e. la dua kunreĝo de Sparto, Kleomeno, akuzis lin, ke li ne estas vera filo de Aristono kaj poste subaĉetis la orakolon de Delfo, kiu ankaŭ deklaris tion. Pro tio li devis rezigni je sia posteno kaj fuĝi el Sparto. Li rifuĝis ĉe la kortego de la persoj, kiuj batalis kontraŭ la grekoj, kaj iĝis tre aŭskultata konsilisto de la reĝo Ĥaŝajarŝao (Xerxes en multaj eŭropaj lingvoj el la greka Ξέρξης, خشایارشا en la persa).

Li akompanis Ĥaŝajarŝaon dum la bataloj de Termopilo kaj Salamino.

La reĝo Dariuŝo estas konata en la okcidento kiel Darius el la greka Δαρείος, perse داریوش.

Pri Dimarato vidu la verkon Herodoto, Historio, tradukita al Esperanto de Spiros Sarafian kaj eldonita de la eldonejo "silloges" en Ateno. Rigardu la nomon 'Demarato' je la paĝo 599-a por la resendoj al la koncernataj lokoj de la libro.