Dinho - pliaj klarigoj

El La bona lingvo
Revizio de 12:31, 8 Dec. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Azt: pliaj klarigoj<br> * reiru al dinh-o azt <br> <hr> <br> “BANJANO – PUTO – KORTO DE KOMUNA DOMO”   Zamenhof Esperanto-Objekto (ZEO) O.B.:  Mi ank...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


“BANJANO – PUTO – KORTO DE KOMUNA DOMO”   Zamenhof Esperanto-Objekto (ZEO) O.B.:  Mi ankaŭ havis okazon ĉeesti inaŭguran ceremonion de nova ZEO, kiu fakte estas, kiel diri, kompletigo de ZEO, kiu antaŭ dek jaroj, kiam Azia Kongreso okazis en Hanojo, tie oni plantis esperantan arbon.

Tiu arbo mirinde grandiĝis, tre rapide kreskis, mankis indikilo. Aparte ĝi nomiĝas ne oficiale Esperanto-arbo, sed Zamenhof-arbo ĉar tiun indikilon, kiun oni inaŭguris, ne estas simpla ŝildo, sed granda monumenta ŝtono, kiu diras, ke jen staras Zamenhof arbo plantita okaze de la Azia Kongreso, kaj tiel hanojanoj havos lokon, kiu fariĝos nepra parto en la vizito de alilandaj esperantistoj, kiuj vizitos Hanojon. P.R.   Estas grave, ke tiu ĉi ŝildo de Zamenhof-arbo inaŭguras en la Zamenhof-jaro 2009, ĉu ne? O.B.   Jes, estas bela koincido. (Intervjuo de Pola Radio al s-ro Osmo Buller, 2009-05-30)

Banjano Tiu arbo estas banjano1, la speciala arbo-speco, kiu eniris en la kulturon per la vortgrupo “Banjano – puto – korto de komuna domo” kaj en la historion de Vjetnamio.

Banjano kreskas forte kaj vivas longe, eĉ dum pli ol cent jaroj. Ĝi havas plurajn radiketojn, kiuj rapide longiĝas kaj atingas la grundon. Ĝia giganta foliaro povas kovri terenon de kelkmiloj da kvadrataj metroj. Pro tiuj propraĵoj ĝi simbolas longdaŭran vivon, rezistan kaj vitalan forton.

Grandaĝuloj konsideras ĝin kiel simbolon de la rajto de Dio, kaj ĉiumonate, je la unua kaj dekkvina tagoj (laŭ luna kalendaro), ili metas oferaĵojn ĉe ĝia piedo kaj bruligas incensbastonetojn  por preĝi por la paco de la lando kaj de siaj loĝlokoj, kaj ankaŭ por la feliĉo kaj prospero de siaj familianoj.

Banjanoj estis plantitaj sur la vastaj terenoj de pagodoj, temploj, vilaĝaj komunaj domoj, tombejoj kaj ĉe la enirejoj de vilaĝoj. Sub la ombregoj de iliaj foliaroj, vilaĝanoj kaj trapasantoj babilante ripozas, sensoifiĝas per teo, maĉas betelon aŭ fumas tabakon per akvopipoj. En iuj vilaĝoj ĉirkaŭ banjanoj estiĝas bazaroj.

Kvin famkonataj banjanoj eniris en la historion de Vjetnamio. La centjara banjano troviĝanta sur la tereno de la templo dediĉita al la kulto de la du naciaj fratinaj heroinoj Trung (Ĉung)2, havas tiel dikan trunkon, ke ĝi estas brakumata de ses personoj. Ĝiaj pendantaj radiketoj atingantaj la grundon, donas al la arbo la aspekton de giganto havanta multajn brakojn.               La Banjano Tan Trao

Ĉe la piedo de la banjano nomita Tan Trao okazis la ceremonio komencanta la ĝeneralan tutlandan insurekcion, kies venko kondukis al la fondiĝo de la Demokratia Respubliko de Vjetnamio (1945-09-02).

Tan Trao estas la nomo de la vilaĝo, kie ĝermis la revolucio en 1941 kaj troviĝas la sektoro de revolucio-vestiĝoj de la provinco Tuyen Quang, al kiu multaj karavanoj kaj individuoj vizitas.

La vasta ĝardeno ĉirkaŭanta  la lignan surfostan dometon de prezidento Ho Chi Minh abundas je arboj, el kiuj troviĝas la “Banjano de Onklo Ho”3. Tiu karesa nomo devenis de la fakto, ke ĝiaj tri radiketojn, elektitaj kaj metitaj en akvo-flakonojn penditajn al la arbo de la prezidento mem kaj atenteme prizorgitaj de li, longiĝis, atingis la grundon, eniris en ĝi kaj poste kreskis tri arbetoj.

En sia vizito al la antikva reĝa urbo Co Loa4, ĝeneralo Vo Nguyen Giap plantis memorigan banjanon, kiu bone kreskis.

La marurbo Hai Phong havas belan vidindaĵon portantan la nomon “Cây Đa” (Banjano), kiu estas frekventita de la urbanoj. Ĉiujare, antaŭvespere de la Luna Novjaro (laŭ luna kalendaro) aŭ Teto (Tet-festo), la urbanoj venas tien bruligi incensbastonetojn kaj preĝi por  bonsano, bonŝanco kaj prospero al si mem kaj siaj familianoj.

Puto

Pasinttempe ĉiu vilaĝo havis unu aŭ du grandajn putojn konstruitajn el brikoj kun la kontribuo de ĉiuj hejmoj, aŭ per mondonaco aŭ per laboro, por provizi akvon al sia loĝantaro. Tie renkontiĝis la virinoj, kiuj venis ĉerpi akvon kaj vektoporti hejmen por la taga uzado de la tuta familio. Estis taŭga okazo por ilia babilado kaj interŝanĝo de informoj kaj spertoj koncerne siajn familianojn.

Kvankam multaj vilaĝoj jam havis kurantan akvon el fontanoj, tiuj putoj ankoraŭ ekzistas. Same kiel la banjanoj kaj kortoj de komunaj domoj, la putoj aldoniĝas al la formiĝo de la bildo de pacemaj vilaĝoj de Vjetnamio kaj prezentas agrablan vidaĵon de vilaĝoj ĉirkaŭantaj de verdaj bambubariloj kaj rizejoj.  

Puto

Komuna domo

La komumaj domoj ekzistas de antaŭ longe kiel solenaj kultejoj de vilaĝaj protektantaj genioj kaj famaj merituloj. Tio devenis de la bela tradicio kaj la moralo “Trinkante akvon, rememori la fonton” de vjetnamoj.

Tiu de la vilaĝo Tan Trao, konstruita en 1923, estas la kultejo de ok genioj. Tie okazis la grava kunvenejo (1945-09-16,17) de la Nacia Kongreso, kiu faris decidon pri la tutlanda insurekcio  alinome “Aŭgusta Revolucio”.

Tiuj domoj estis konstruitaj per la kontribuo de ĉiuj hejmoj, aŭ per laboro aŭ per mondonaco. Antaŭ ili vidiĝas larĝaj kortegoj similantaj urbajn placojn, kie estas celebrataj gravaj festoj kaj festivaloj, infanoj ludadas kaj geamantoj rendevuadas. Dum rikolto-sezonoj ĝi servas kiel komuna sekigejo.

De la fondiĝo de la Demokratia Respubliko de Vjetnamio diversaj kulturaj, artaj kaj sportaj aktivecoj kaj specialaj kursoj okazas tie. Por la vjetnamoj, kiuj estas laborantaj aŭ loĝantaj eksterlande, la bildo de banjano – puto – korto de komuna domo ofte aperas en sonĝo aŭ menso kaj ĝi pliigas ilian sopiron al la Patrujo kaj hejmvilaĝoj. Tiuj kiuj vizite revenis al Vjetnamio nepre vizitis siajn prapatrajn hejmvilaĝojn, kie multaj el ili naskiĝis, kreskis kaj havis neforgeseblajn infanajn memoraĵojn, kaj kun kiuj ili sin ligas kun profundaj sentoj. Ili finance kontribuis al la konstruado de lernejoj, sanitarejoj aŭ al la riparado de pagodoj, temploj kaj komunaj domoj.


1:   La scienca nomo de banjano estas Ficus Bengalencis.

2: Helpe de sia fratino kaj dudek oficirinoj, Trưng Trắc sukcese gvidis la popolleviĝon por nacia liberiĝo de eksterlanda okupado, kaj surtroniĝis en la jaro 40.

3: Vjetnamoj konsideras prezidenton Hồ Chí Minh kiel sia onklo.

4: Cổ Loa estis la ĉefurbo de la lando Âu Lạc reĝita de Thục Phán, kiu venkis   nordajn agresintojn post preskaŭ dek jaroj de gerila milito.   Nguyen Thi Ngoc Lan