Donkatajtuo azt

El La bona lingvo
Revizio de 22:14, 9 Dec. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al azt: D <hr> <br> '''donkatajtu-o'''<br> ''difino:'' Speco de popola muziko kaj kanto devenanta de ceremonia, kortega muziko kaj folkloro. <br> Pli kompleta priskr...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


donkatajtu-o

difino: Speco de popola muziko kaj kanto devenanta de ceremonia, kortega muziko kaj folkloro.
Pli kompleta priskribo: Donkatajtuo estas speco de popola arto de Vjetnamujo forminta kaj disvolviĝinta de la malfrua 19-a jarcento, derivanta de ceremonia muziko, kortega muziko de Hue kaj folkloro, kantata kaj ludata de simplaj homoj, junaj viroj kaj virinoj en kamparaj regionoj de la sudo, post laborhoroj.

vjetname: Đờn ca tài tử


Kroma artikoleto:

Sud-vjetnama donkatajtuo (amatora muzikinstrumenta ludado kaj kantado) estas unika popola arto kreita surbaze de la ceremonia muziko, la kortega muziko kaj la dolĉaj melodioj de popolkantoj el la Centro kaj Sudo. Temas pri formo de arto tipa de la regionoj de la Sudo, riĉa je riveroj kaj ĝardenoj, distingiĝa harmonia kombino inter muzikinstrumenta ludado, kanto teksto, kaj dancfiguroj, spegulante kulturan esencon de miljara nacia civilizacio. La muzikbando de donkatajtuo konsistas el kvar tipoj de instrumentoj: liuto kun ronda kesto kaj du kordoj; dukorda vjolo; dek-seskorda citro; kaj unukorda instrumento. Tamen poste, okazis ŝanĝoj en la konsistigo de la bando per aldono de aliaj instrumentoj kiel gitaro kun konkava klavoj aŭ eĉ violonoj. La oka kunveno de la Interregistara Komisiono pri la protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO en Bakuo, Respubliko de Azerbajĝano okazinta je mardo la 5an de decembro 2013 konfirmis, ke Donkatajtuo de Vjetnamujo estas enigita en la liston de reprezenta nemateria kultura heredaĵo de homaro. Laŭe, Donkatajtuo respondis al la sekvaj kriterioj: esti transdonita de generacio al generacio tra formala kaj neformalaj edukado tra 21 sudaj provincoj; esti konstante rekreita tra kultura interŝanĝo kun malsamaj etnoj; esprimi harmonion kaj reciprokan respekton inter la popoloj.