ENKONDUKO DE LA TRADUKINTO

El La bona lingvo
Revizio de 15:26, 14 Apr. 2023 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Verkota ĉapitro

ĉi tie estas nur notoj pri unu el la punktoj klarigindaj


Tempokalkulo

Kiel la romianoj, ankaŭ la homoj de Mezepoko dividis la tempon inter sunleviĝo kaj sunsubiro en dek du horojn, kaj la tempon inter sunsubiro kaj sunleviĝo en pliajn dek du horojn.

La eklezia uzo grupigis la horojn triope, kaj la transiro de unu horgrupo al alia estis anoncita de la sonoriloj de preĝejoj kaj monaĥejoj, kiuj invitis la religiulojn kaj la fidelulojn levi specifajn preĝojn. La kolektoj de tiuj preĝoj titoliĝis: "Libroj de horoj".

Do, en frua Mezepoko la subdivido de la tago okazis laŭ la horoj de la kanono (ekleziaj reguloj) pri la liturgio. Ili fiksis la momentojn de la komunaj preĝoj de la monaĥoj kaj dum longa tempo ili estis la ĉefa indikilo de tempopaso, ne nur en monaĥejoj aŭ preĝejoj sed ankaŭ en kampoj, kasteloj kaj vilaĝoj.


Horo de la legaĵoj aŭ dia ofico: ĝi estas preĝado per la Breviero, tradicie levata dum la nokto antaŭ la mateno kaj pro tio nomata ankaŭ “matutino”. Nuntempe, post la liturgia reformo de 1963, ĝi povas okazi en iu ajn horo de la tago;

Matena laŭdo: je la tagiĝo;

Unua preĝhoro: je la horo 6-a aŭ unu horon post la tagiĝo. En la okcidenta katolika Eklezio ĝi estis nuligita de la menciita liturgia reformo de 1963;

Tria preĝhoro: je la horo 9-a

Sesa preĝhoro: je tagmezo;

Naŭa preĝhoro: je la 15-a;

Vesperaj preĝoj (aŭ vesproj): je la sunsubiro;

Kompletorio: antaŭ la nokta ripozo.


En epoko kiam ĉiuj farendaĵoj implicis longdaŭran manlaboron, oni ne sentis la bezonon havi pli malgrandajn porciojn de la horaro.