Ekzerco 10.1: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun ' * reiru al ĉapitro 10-a <HR> <br> Ekzercoj el "La miraklo de la parolo Rakontoj" de Julian MODEST MONATO (2016/02, p. 24) ''Se la frazo estas en nerekta parolo, reskribu...')
 
Linio 1: Linio 1:
* reiru al [[ĉapitro 10-a]]
+
* reiru al [[ĉapitro 10-a]]
 
<HR>
 
<HR>
 
<br>
 
<br>

Kiel registrite je 23:01, 31 Dec. 2019



Ekzercoj el "La miraklo de la parolo Rakontoj" de Julian MODEST MONATO (2016/02, p. 24)

Se la frazo estas en nerekta parolo, reskribu ĝin en rekta parolo kaj inverse.

Ekxemplo: Mi diris al panjo, ke mi iras serĉi mian ŝancon en la vivo.

Mi diris al panjo: "Mi iras serĉi mian ŝancon en la vivo."

Ŝi diris, ke mi foriros por ĉiam kaj ŝi restos sola. Ŝi pensis, ke tiel devas okazi. Antaŭ mia naskiĝo, ŝi same diris al sia patrino, ke ŝi foriras. Oni delara, ke ĉiuj pretas helpi onin. Oni rakontis al mi, ke en iu privata hospitalo oni serĉas sanitaristinon. Mi diris al li, kial mi venis. . Ŝi komencis demandi min, kiel mi nomiĝas. Ŝi avertis min, ke la laboro en hospitalo estas tre malfacila. – Venu, diris ŝi al mi, kaj ni iris al ĉambro. Kiam ŝi demandis min, ĉu mi havas infanojn, mi diris nur: – Ne. – Bone – ŝi alrigardis min. – Vi komencos labori ĉi tie. - Via plej granda avantaĝo estas, ke vi junas. Li alparolis min : " La juneco estas espero, ke la mondo estas ĝojo sen doloro kaj turmento". – Kio estas via nomo? – demandis li. Mi respondis: – Jana. – Via voĉo estas bela – diris li, sed kvazaŭ al si mem. Li demandis min: – Ĉu vi povas legi? – Bone – diris li. –Mi havas ideon. Vi ĉiun tagon devas aj legi al li voĉe. – Kion mi legu? – ne komprenis mi. La doktoro alrigardis min severe. – Ĉio estas klara, ĉu ne? Morgaŭ matene vi komencos legi!