Ekzerco 13.1: Malsamoj inter versioj
Renato (Diskuto | kontribuoj) |
Renato (Diskuto | kontribuoj) |

Linio 27: | Linio 27: | ||
Li sentis sin malsanan. ''malĝusta'' | Li sentis sin malsanan. ''malĝusta'' | ||
− | Ni lin | + | Ni lin trovis malvivan. 'ĝusta en la senco 'mi trovis lin, kiu estis jam malviva' ''

− | Ni lin trovis malviva.'ĝusta en la senco 'mi trovis/ | + | Ni lin trovis malviva.'ĝusta en la senco 'mi trovis/rimarkis, ke li estas malviva'''

− | Li pentris ŝin nudan. ''ĝusta en la senco ' Li | + | Li pentris ŝin nudan. ''ĝusta en la senco ' Li pentris ŝin, kiu estis nuda' ''

Li pentris ŝin nuda. ''ĝusta en la senco '' 'Li, nuda/estante mem nuda, pentris ŝin' '' aŭ '' Li pentris ŝin, por ke ŝi estu nuda en la pentraĵo' '' | Li pentris ŝin nuda. ''ĝusta en la senco '' 'Li, nuda/estante mem nuda, pentris ŝin' '' aŭ '' Li pentris ŝin, por ke ŝi estu nuda en la pentraĵo' '' | ||
Linio 55: | Linio 55: | ||
Mi konsideras neeltenebla la fakton, ke vi ne volas paroli kun mi. ''ĝusta''
| Mi konsideras neeltenebla la fakton, ke vi ne volas paroli kun mi. ''ĝusta''

− | Mi | + | Mi konsideras neelteneblan la fakton, ke vi ne volas paroli kun mi. ''malĝusta'' |
Kial oni ĉe vi opinias nekredinda la ekziston de Dio? ''ĝusta''
| Kial oni ĉe vi opinias nekredinda la ekziston de Dio? ''ĝusta''

Nuna versio ekde 14:55, 1 Feb. 2020
- reiru al Ĉapitro 13-a
Ekzerco 13.1
Komparu la du frazojn kaj klarigu al vi mem, kial unu estas ĝusta kaj la alia ne, konsiderante la temon de ĉi tiu leciono. Atentu: kelkaj estas ĝustaj sed ili havas malsaman signifon.
Vi farbas la domon ruĝan. ĝusta [sed la signifo estas 'mi farbas la domon, kiu estas ruĝa al alia kloro
Vi farbas la domon ruĝa. ĝusta
Ĉu vi farbos vian ruĝan domon verda? ĝusta
Ĉu vi farbos vian ruĝan domon verdan? malĝusta
Ne, ni preferas ĝin flava. ĝusta
Ne, ni preferas ĝin flavan. ĝusta, se la senco estas, 'mi preferas tiun flavan aĵon'
Ŝi trovis la francajn vinojn tre bonaj. ĝusta
Ŝi trovis la francajn vinojn tre bonajn. ĝusta en la signifo ŝi serĉis francajn vinojn tre bonajn, kaj ŝi trovis ilin.
Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. ĝusta
Li sentis sin tiel malfeliĉan, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. malĝustan
Neniam mi vidis lin tia. ĝusta
Neniam mi vidis lin tian. malĝusta
Li sentis sin malsana. ĝusta
Li sentis sin malsanan. malĝusta
Ni lin trovis malvivan. 'ĝusta en la senco 'mi trovis lin, kiu estis jam malviva'
Ni lin trovis malviva.'ĝusta en la senco 'mi trovis/rimarkis, ke li estas malviva
Li pentris ŝin nudan. ĝusta en la senco ' Li pentris ŝin, kiu estis nuda'
Li pentris ŝin nuda. ĝusta en la senco 'Li, nuda/estante mem nuda, pentris ŝin' aŭ Li pentris ŝin, por ke ŝi estu nuda en la pentraĵo'
Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko. ĝusta en la senco 'Ofte en vespero ŝi vidadis lin, kiu estis forveturanta sub la sonoj de muziko.
sed ankaŭ 'Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturanta sub la sonoj de muziko.' povas esti ĝusta en la senco 'Ofte en vespero ŝi vidadis, ke li forveturas sub la sonoj de muziko.;
Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn malmolaj. ĝusta en la senco 'Mi ŝatas, ke la matenmanĝaj ovoj estu malmolaj'
Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn malmolajn. ĝustaj en la senco 'Mi ŝatas la malmolajn matenmanĝajajn ovojn'
Mi elektis lin prezidanto. ĝusta
Mi elektis lin prezidanton. malĝusta
Jam en ilia infaneco oni ja nomadis ilin gefianĉoj. ĝusta
Jam en ilia infaneco oni ja nomadis ilin gefianĉojn. malĝusta
Vin mi volas fari mia edzo! ĝusta
Vin mi volas fari mian edzon! malĝusta
Mi preferas ĝin sensukera. ĝusta
Mi preferas ĝin sensukeran. malĝusta
Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Leĥem de Jehuda, por ekloĝi tie, kie li juĝos tion oportuna. ĝusta
Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Leĥem de Jehuda, por ekloĝi tie, kie li juĝos tion oportunan. malĝusta
Mi konsideras neeltenebla la fakton, ke vi ne volas paroli kun mi. ĝusta
Mi konsideras neelteneblan la fakton, ke vi ne volas paroli kun mi. malĝusta
Kial oni ĉe vi opinias nekredinda la ekziston de Dio? ĝusta
Kial oni ĉe vi opinias nekredindan la ekziston de Dio? malĝusta
Li estis jam farbinta sian domon verda. ĝusta
Li estis jam farbinta sian domon verdan. ĝusta se la senco estas 'Li jam estis farbinta sian domon verdan al alia koloro'
Ŝi sidis, tenante la okulojn fermitaj. gusta
Ŝi sidis tenante la okulojn fermitajn. malĝusta