Ekzerco 13.1

El La bona lingvo
Revizio de 22:10, 25 Jan. 2020 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Ĉapitro 13-a <hr> <br> '''Ekzerco 13.1''' '''''Komparu la du frazojn kaj decidu kiu estas ĝusta, konsiderante la temon de ĉi tiu leciono. Atentu: kelkaj estas...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Ekzerco 13.1

Komparu la du frazojn kaj decidu kiu estas ĝusta, konsiderante la temon de ĉi tiu leciono. Atentu: kelkaj estas ĝustaj sed ili havas malsaman signifon.

Vi farbas la domon ruĝan.
Vi farbas la domon ruĝa.

Ĉu vi farbos vian ruĝan domon verda?
Ĉu vi farbos vian ruĝan domon verdan?

Ne, ni preferas ĝin flava.
Ne, ni preferas ĝin flavan.

Ŝi trovis la francajn vinojn tre bonaj.
Ŝi trovis la francajn vinojn tre bonajn.

Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.
Li sentis sin tiel malfeliĉan, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.

Neniam mi vidis lin tia.
Neniam mi vidis lin tian.

Li sentis sin malsana.
Li sentis sin malsanan.

Ni lin trovis malvivan.
Ni lin trovis malviva.

Ni lin trovis malvivan.
Ni lin trovis malviva.

Li pentris ŝin nudan.
Li pentris ŝin nuda.

Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko.

Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn malmolaj.
Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn malmolajn.

Mi elektis lin prezidanto.
Mi elektis lin prezidanton.

Jam en ilia infaneco oni ja nomadis ilin gefianĉoj.
Jam en ilia infaneco oni ja nomadis ilin gefianĉojn.

Vin mi volas fari mia edzo!
Vin mi volas fari mian edzon!

Mi preferas ĝin sensukera.
Mi preferas ĝin sensukeran.

Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Leĥem de Jehuda, por ekloĝi tie, kie li trovos tion oportuna.
Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Leĥem de Jehuda, por ekloĝi tie, kie li trovos tion oportunan.

Mi trovas neeltenebla la fakton, ke vi ne volas paroli kun mi.
Mi trovas neelteneblan la fakton, ke vi ne volas paroli kun mi.

Kial oni ĉe vi opinias nekredinda la ekziston de Dio?
Kial oni ĉe vi opinias nekredindan la ekziston de Dio?

Li estis jam farbinta sian domon verda.
Li estis jam farbinta sian domon verdan.

Ŝi sidis tenante la okulojn fermitaj.
Ŝi sidis tenante la okulojn fermitajn.