Ekzerco 14.2: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
 
Linio 3: Linio 3:
 
<br>
 
<br>
  
''Lagu la ĉi-subajn frazojn kun pluraj ekzemploj de verboj kunmetitaj kun prepozicioj kaj sufiksoj kaj klopodu kompreni la signifon de tiuj kunmetitaj kun prepozicioj''
+
''Legu la ĉi-subajn frazojn kun pluraj ekzemploj de verboj kunmetitaj kun prepozicioj kaj sufiksoj kaj klopodu kompreni la signifon de tiuj kunmetitaj kun prepozicioj''
  
 
KUNMETITAJ VORTOJ FORMATAJ PER KUNIGO DE RADIKO KAJ PREPOZICIO (ekzemploj el 'Mortiga ekskurso' de Ronald Cecil GATES trovitaj de Kris Kezer)
 
KUNMETITAJ VORTOJ FORMATAJ PER KUNIGO DE RADIKO KAJ PREPOZICIO (ekzemploj el 'Mortiga ekskurso' de Ronald Cecil GATES trovitaj de Kris Kezer)

Nuna versio ekde 18:31, 24 Feb. 2020



Legu la ĉi-subajn frazojn kun pluraj ekzemploj de verboj kunmetitaj kun prepozicioj kaj sufiksoj kaj klopodu kompreni la signifon de tiuj kunmetitaj kun prepozicioj

KUNMETITAJ VORTOJ FORMATAJ PER KUNIGO DE RADIKO KAJ PREPOZICIO (ekzemploj el 'Mortiga ekskurso' de Ronald Cecil GATES trovitaj de Kris Kezer)


La komisaro kaj la gardisto kunlaboras por solvi murdon.

Lin ili trovis alirebla kaj komprenema pri zorgoj de studentoj.

Por forlevi la kadavron necesos fakistoj kun ekipaĵo.

La studentoj staris en grupeto, pridiskutante la tragedion.

La gruza vojeto debranĉiĝis, ĉirkaŭ du kilometrojn for, dise de kamparo vojo.

Preter lasinte la kutimajn salutojn, li rapide parolis.

Li devas alparoli la geknabojn pri strata sekureco.

Kiam alvenos la savservanoj, bonvolu konduki ilin al la loko.

Li prenis sian fotilon kaj enpoŝigis ĝin.

Li antaŭiris per la sama vojo kiel antaŭe

Venis de supre malpeza brankardo kun alfiksaĵoj.

Li envolvis la kadavron en tolo kaj ĉirkaŭligis la tutan pakon.

La tri viroj priserĉis la ĉirkaŭan terenon sen ion trovi.

Unu el la du studentinoj alprenis tiun rolon.

Ĉu iu alia deiris de la grupo ?

Ĉu vi rimarkis iun foriron aŭ revenon?

Bezonas instigilo forta por elvenigi la tutan veron.

Estas mia devo esplori la aferon ĝisfunde.

Mi deziris eltrovi, kion ili faras.

Ili pridubis la moralan karakteron de la mortinto.

Li severmiene rigardis la ĉirkaŭstarantojn.

La studentino, kiu priskribis la alvenojn kaj farojn de la grupo, alparolis alian membron.

La viro metis la kapon tra la kondukflanka fenestro kaj la doktoro eliĝis.

La vojeto eniris la maldensejon.

Mi vidis tion, kion li priskribis .

Ŝi kunpremis la manojn sur siaj genuoj.

Ni iompost iom eltiras la faktojn.

Eble mi deziros plu pridemandi ilin.

Li malfermis la pordon, helpis ŝin eniri kaj forveturis.

Li ne deziras forlasi la aŭton en la arbaro.

La aŭtobuseto, kun ŝarĝo da studentoj, prezentis malpli da okazo por senbrida stirado.

Ili preterlasis lekcion. Sed, kio estis pli grava, ili ankaŭ preterlasis la tagmezmanĝon.

Ili esperis trovi ion por subteni ilin ĝis la vespermanĝo.

Li montris sin preta alpreni pli ol sian justan dividaĵon de la laboro.

Survoje ili pasis veturilojn ruliĝantaj en la kontraŭa direkto.

Se vi venus pli malfrue, vi trovus la terenon preskaŭ senhoma.

Estos facile konstati lian ĉeeston.

Ŝi miris, ke apudestis tiom da homoj sen vidi ion suspektindan.

Li aŭ ŝi kunhavu pafilon.

Dek minutojn poste la polica aŭto alruliĝis.

Ĉu vi envenos trinki tason da kafo?

Li eniris la najbaran bienon per longa alirejo.

Li antaŭiris en tro meblitan salonon.

Grupo estis tie, sed li forvagis.

Vi kaj li interdisputis. Se ne, tamen, vi interparolis.

Mi ne antaŭsciis, ke li alvenos je tiu preciza horo.

Homoj intence forlasas dombestojn en la arbaro.

La kunikloj tiom disvastiĝis, ke ili prezentas sin kvazaŭ kiel naturan fenomenon.

Li paŭzis por enspiri.

Ŝi verŝis la trikaĵon kaj disdonis la tasojn. Post kiam ŝi refoje eliris.

Mi provizore forportos vian pafilon.

Nu, estos senfrukte.

Li demetis sian tason kaj ekstaris.

Li kaŝe enpoŝigis du el la kugloj.

Survoje reen al la domo, li babilis.

Homoj enbatas pecojn da fero en arojn por difekti la ĉensegilojn.

Ĉu estas eliĝonta nova rakonteto aŭ unu jam rakontita ?

Ŝi ridis kaj ankaŭ aperis ambaŭflanke de liaj lipoj etaj sulkoj.

Mi kunportos kelkajn librojn.